Esperantujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Esperantujo
teritorio
Flag of Esperanto.svg
Flago
Esperanto-Simbolo.svg
Blazono
Regiono 120 landoj
Loĝantaro 2 milionoj
Monunuo Stelo
Himno La Espero
Lingvo Esperanto
Landoj kie ekzistas Esperanto-asocioj
Landoj kie ekzistas Esperanto-asocioj
Portal.svg Portalo pri Esperanto

Esperantujo (aŭ Esperantio, kvankam -ujo estas pli proksima al la kerna signifo “entenanto de”) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo, de tiuj lokoj kaj institucioj kie la lingvo estas uzata, kvazaŭ temus pri lando. Kvankam ĝi kompreneble ne okupas propran areon de la tersurfaco, Esperantujon konsistigas 120 landoj el la mondo[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la urboj kun gastigantoj de Pasporta Servo en 2015

Esperantujo signifas ĉiu fizika loko kiel Esperanto-renkontiĝoj aŭ virtualaj retoj kie kunvenas Esperanto-parolantoj. Foje oni diras, ke ĝi estas ĉie, kie esperantistoj kunestas.

Ekzistas germana urbo, Hercbergo, kiu ekde la 12-a de julio 2006 nomiĝas “la Esperanto-urbo”[2]. Tie estas dulingvaj ŝildoj kaj montriloj, en la germana kaj en Esperanto.

Ekzistas provoj aperigi sur monda mapo la lokojn, kie troviĝas esperantistoj tra la landoj. Unu el la plej novaj kaj uzataj estas la retejo Esperantujo.directory.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Esperanto.

Dum la 1910-aj jaroj estis kreita la unua Esperanta lando en Moresnet, kiu nomiĝis “Amikejo”.

Dum la 1960-aj jaroj aperis nova klopodo de kreado de Esperanta ŝtato, kiu ĉifoje nomiĝis “Insulo de la Rozoj”. La ŝtatinsulo staris en Adriatiko apud Italujo.

Post la dua mondmilito estis uzata la komuna monunuo stelo dum Esperanto-renkontiĝoj, sed la uzado ĉesis je la fino de la 20-a jarcento.

En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj organizaĵoj (ili preferas nomi sin establoj) fondis la Esperantan Civiton, kiu “celas esti subjekto de internacia juro” kaj “celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo”. La Esperanta Civito ĉiam uzas la nomformon Esperantio (enkondukitan de Hector Hodler en 1908), kiun ĝi mem difinas laŭ sia interpreto de raŭmismo, kaj kies signifo do povas diferenci disde la tradicia Esperanta kompreno pri la vorto Esperantujo.

En aprilo 2007 fondiĝis la ŝerca Esperanta Respubliko.

Politika sistemo[redakti | redakti fonton]

Asocioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Esperanto-asocio kaj Fakaj Esperanto-asocioj.
La Estraro de UEA dum la 100a Universala Kongreso en Lillo, 2015

Ne estas regformo en Esperantujo ĉar tio ne estas vera ŝtato. Tamen ekzistas socia hierarkio de asocioj:

Ankaŭ mondskale troviĝas fakaj asocioj, kiuj okupiĝas pri spiritualismo, ŝatokupoj, scienco aŭ kiuj arigas samlaborulojn.

Elstaras kelkaj mondaj asocioj, kiel Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), aŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kiu havas 46 landajn sekciojn.

Eksterlandaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Universala Esperanto-Asocio ne estas regformo, tamen la Asocio reprezentas Esperanton mondskale. Krom kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko[3], UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo[4] kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) pere de aktiva rilato al la ISO-komitato pri terminologio (ISO/TC 37). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Cetere, la 10-an de majo 2011, UEA kaj la Internacia informejo por terminologio (Infoterm) subskribis Interkonsenton pri kunagado, ties celoj estas interalie interŝanĝi informojn, subteni unu la alian kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj en la kampo de terminologio kaj pere de kiu UEA iĝus Asocia Membro de Infoterm.

Politika movado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Eŭropo - Demokratio - Esperanto.
Emblemo de EDE

En 2003 kreiĝis eŭropa politika movado nomata Eŭropo - Demokratio - Esperanto. Ene de ĝi troviĝas eŭropa federacio kiu arigas lokajn asociojn kies statutoj dependas de la landoj. Laborlingvo de la movado estas Esperanto. La celo estas “provizi la Eŭropan Union per la necesaj iloj por starigi partoprenrajtan demokration”. La lingvo internacia estu ilo por ebligi transliman politikan kaj socian dialogon kaj aktive kontribui al paco kaj kompreniĝo inter la popoloj. La origina ideo en la unua baloto ĉefe estis diskonigi la ekziston kaj la uzadon de Esperanto al la ĝenerala publiko. Tamen en Francujo konstante kreskis voĉoj : 25067 (en 2004), 28944 (en 2009) kaj 33115 (en 2014). En tiu ĉi lando apogas kelkaj movadoj la aferon: France Équité, Europe - Liberté, kaj Politicat.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-flago nomiĝas “Verda Flago”. Ĝi konsistas el:

  • verda tuko kun proporcio 2:3, kies verdo simbolas la esperon. Ne estas klare ke iam ekzistis “oficiala” koloro, tamen la koloro   009900  estas la plej ofta.
  • en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton, kies blanko simbolas pacon kaj neŭtralecon
  • verda kvinpinta stelo nomata "verda stelo" kiu simbolas la kvin kontinentojn.

La himno nomiĝas “La Espero” ekde 1891: ĝi estas poemo skribita de Zamenhof. La kanto estas kutime kantita je triumfa marŝo komponita de Félicien Menu de Ménil en 1909.

La Jubilea simbolo reprezentas la lingvon interne, dum la flago reprezentas Esperanto-movadon. Ĝi entenas la latinan literon E (Esperanto) kaj la cirilan literon Э (Эсперанто) simbolante la unuigon de okcidento kaj oriento.

Krome, Ludwik Lejzer Zamenhof, iniciatoro de la lingvo, ofte rolas kiel simbolo. Oni eĉ kelkfoje nomas lin “Onklo Zam”, alude al la karikatura personigo de Usona Uncle Sam.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Statistiko de Esperantujo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Atestilo de KER-ekzameno

Krom lernolibroj, inkluzive de la Fundamento de Esperanto de Zamenhof, la Assimil-metodoj kaj la video-metodoj kiel Mazi en Gondolando de la BBC kaj Pasporto al la tuta mondo, ekzistas multaj kursoj por lerni Esperanton interrete. La lokaj kluboj kaj intensivaj staĝoj estas ankaŭ tre oftaj kaj riĉaj kadroj en la regionoj kie aktivas Esperanto-asocio. Cetere, kelkaj universitatoj instruas Esperanton, kaj la Supera Fremdlingva Trejnejo (Universitato Eötvös Loránd) liveras atestilojn akorde kun la komuna eŭropa referenckadro por lingvoj[4] (KER). Pli ol 1600 homoj posedas tian atestilon tra la mondo: en 2014 ĉirkaŭ 470 je la nivelo B1, 510 B2-nivele kaj 700 por C1[5]. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ankaŭ laboras por eldoni lernilojn al instruistoj.

La Universitato de Esperanto proponas videajn lekciojn en Esperanto, pri fakoj kiel milito tra la mondo, informadiko, kaj astroscienco. Kursoj ankaŭ okazas dum Universalaj Kongresoj de Esperanto kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Poste UEA alŝutas la rilatajn dokumentojn en sia retejo[6].

Sciencoj estas taŭga fako por verkaĵoj en Esperanto. Ekzemple okazas novembre ĉiun duan jaron Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) ekde 1998 en Ĉeĥujo kaj Slovakujo. Personaj iniciatoj ankaŭ estas kutimaj: Doktoro pri matematikoj Ulrich Matthias kreis dokumenton pri fundamentoj de lineara algebro[7] kaj la Esperanto-grupo de Majno (Usono) verkis gvidlibron por lerni la programlingvon Pitono[8].

Ĝenerale, Esperanto estas uzata kiel pontolingvo en kelkaj retejoj celante instruadon de aliaj lingvoj, kiel la germana[9], la slovaka[10], la svahila [11], la volofa[12]Tokipono[13].

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Veronika Poór antaŭenigis la ideon de la radio Muzaiko. Ŝi estis elektita somere 2015 kiel Ĝenerala Direktoro de UEA, efektive enposteniĝonte en aprilo 2016.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Esperanto-gazeto kaj Esperanto-radio.

Ekde 1889 aperis La Esperantisto, kaj poste aliaj revuoj en Esperanto tra multaj landoj en la mondo. Kelkaj el ili estas organinformiloj de Esperanto-asocioj (Esperanto, Sennaciulo kaj Kontakto). Retaj Esperanto-gazetoj kiel Libera Folio, lanĉita en 2003, proponas sendepenan vidpunkton pri la Esperanto-movado, celante sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn. La plejmulto de la revuoj pritraktas aktualaĵojn; el tiaj estas la gazeto Monato legata en pli ol 60 landoj. La artikoloj de Monato estas redaktitaj de korespondantoj el la landoj mem, kiuj do bone konas la lokan situacion, el 40 landoj[14]. Aliaj plej popularaj[15][16] Esperanto-gazetoj estas La Ondo de Esperanto, Beletra Almanako, Literatura Foiro, kaj Heroldo de Esperanto. Ofte eldonas mem landaj asocioj revuojn por informi pri la movado en la lando, ekzemple Le Monde de l'espéranto de Espéranto-France. Ankaŭ ekzistas sciencaj revuoj, kiel Scienca Revuo de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).

Muzaiko estas radio kiu elsendas ekde 2011 tuttempan internacian programon en Esperanto: kanzonojn, intervjuojn kaj aktualaĵojn. La du lastajn oni povas elŝuti por aŭskulti ilin poste kiel podkastoj[17]. Krom Muzaiko, la aliaj radioj proponas nur tempohoron dum kiu Esperanto estas laborlingvo aŭ elsendas nur podkaste: Radio Libertaire, Pola Retradio en Esperanto, Radio Vatikana, Varsovia Vento, Radio Verda, Kern.punkto.

EsperantoTV estas IPTV kreita en 2014 kiu elsendas Esperante raportaĵojn, muzikvideojn, intervjuojn. Ĝi ankaŭ estas alirebla per Roku-sistemo en hejma televido.

Interreto[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo de Interreto ebligis pli efikan komunikadon inter esperantistoj kaj iomete anstataŭigis pli malrapidajn rimedojn kiel ekzemple poŝto. Multaj amase uzataj retejoj kiel FejsbukoGuglo proponas Esperantan interfacon[18],[19]. La 15-an de decembro 2009, okaze de la jubilea 150-naskiĝdatreveno de Zamenhof, Guglo cetere videbligis la Esperantan flagon kadre de siaj Google Doodles[20]. Amaskomunikiloj kiel Tvitero, Telegram, Redditipernity ankaŭ enhavas signifan kvanton de Esperanto-uzantoj. Krome, enhav-perantoj kiel WordPress kaj Jutubo ankaŭ ebligas blogistojn verki per la internacia lingvo. Elŝutablaj estas Esperantaj versioj de programoj kiel la oficeja programaro LibreOffice kaj la retumilo Fajrovulpo, aŭ la eduka programo pri programado Scratch. Plie, retaj videoludoj kiel Minecraft proponas tute esperantigitan interfacon.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Kvankam Esperantujo ne estas lando, ekzistas ekde 2014 Esperanta teamo de futbalo kiu partoprenas matĉon dum Universalaj Kongresoj[21]. La teamo estas parto de la NF-Ligo kaj ne de FIFA, kaj renkontis la teamojn de Armen-devena Argentina Komunumo en 2014 kaj de Okcidenta Saharo en 2015.

Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Chuck Smith, esperantisto de la jaro 2015, helpis krei kaj Vikipedion en Esperanto kaj Esperanto-kurson por anglalingvanoj en Duolingo.

Komence, Esperanto-parolantoj ĉefe studis kiel skribis L. L. Zamenhof, ĉar ili volis esti plej proksimaj al la verkumado de la iniciatoro[22]. Poste fiksis la lingvon la Fundamento de Esperanto en 1905, kvankam multe da parolantoj ankoraŭ kutimis sekvi Zamenhof-on, dum li deziris ke Esperanto flugu sen li[23]. Li cetere dediĉis sin al homaranismo post tiu ĉi periodo: doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn.

Origine proponata de Zamenhof en 1905 ene de la Bulonja Deklaracio, esperantisto estas ĉiu homo, kiu scipovas kaj uzas la lingvon[24]. Tamen, eĉ sen tutmonda konsento, esperantisto nuntempe signifas homo kiu disvastigas la lingvon kaj agadas pri ĝi: instruado, verkado, komunikaj agadoj cele al la ĝenerala publiko ne-esperantista. Aperis pro tio la vortoj aktivulo kaj Esperanto-parolanto por malkonfuzi la aktivajn esperantistojn de la “nur parolantaj” esperantistoj.

La ĉiumonata gazeto La Ondo de Esperanto ekde 1998 ĉiujarfine proklamas la esperantiston de la jaro, homon rimarkitan dum la jaro pro partopreno en disvastigo de la lingvo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Eldonado kaj vendado de libroj, la tiel nomataj libroservoj, estas la ĉefa merkato kaj ofte la unua enspezo de multaj Esperanto-asocioj. Kelkaj firmaoj estas jam bone konataj: ekzemple Vinilkosmo, kiu eldonas kaj disvendas Esperanto-muzikon ekde 1990. Ankaŭ troviĝas iniciatoj kiel la retejo Eklaboru, kreita de Chuck Smith, por laborofertoj kaj kandidatoj ene de Esperanto-asocioj aŭ Esperanto-renkontiĝoj.

Monunuo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Komerco per Esperanto kaj Esperantismo kaj mono.

Historie, la monunuo stelo estis kreita en 1942 kaj ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo kaj en Esperantaj medioj. Tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis kaj je la oficiala fermo de la Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al UEA. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.

La nunaj steloj estas faritaj el plasto, ili estas uzataj en kelkaj rekontiĝoj, ĉefe inter junuloj. La monunuo estas prizorgata de Stelaro, kiu kalkulas la kurzojn, gardas la stokon, kaj malfermas filiojn en diversaj E-renkontiĝoj. Nuntempe ekzistas steloj de 1 ★, 3 ★ kaj 10 ★. Kurzoj de Steloj je la 31-a de decembro 2014 estis[25] 1 EUR = 4,189 ★.

Bildo Valoro Priskribo
Bildflanko Valorflanko
1 steloj plastaj ambaŭflanke 02.jpg 1 ★ En la bildflanko de la monero aperas gufo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero kutime havas la valoron de unu teo en la gufujo.
3 steloj plastaj ambaŭflanke.jpg 3 ★ En la bildflanko de la monero aperas Papago, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas pli ofte uzata por aĉeti manĝaĵojn, kaj tiuj kiuj manĝas ofte multe parolas, kiel papago.
10 steloj plastaj ambaŭflanke 01.JPG 10 ★ En la bildflanko de la monero aperas krokodilo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas la plej uzata en la drinkejo, do post iom da tempo oni "ekkrokodilas"

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-kulturo.

Arkitektura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Dise en multnombraj landoj tra la mondo troviĝas ZEOj (“Zamenhof/Esperanto-objektoj”), kiuj estas diversaj objektoj nomataj honore de L. L. ZamenhofEsperanto: monumentoj, stratnomoj, placoj ktp. Ekzistas UEA-komisiono pri ZEOj[26].

Krome, en pluraj landoj troviĝas ankaŭ lokoj dediĉitaj al Esperanto: renkontejoj, staĝejoj, seminarejoj, festejoj, Esperanto-domoj. Tie turismas esperantistoj. Jen du: Kastelo Greziljono en Francujo apud Anĝevo, Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno (Aŭstrujo).

Kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Esperanta literaturo, Esperanto-muziko kaj Esperanto-filmo.

Esperanto-literatura heredaĵo estas la plej riĉa kaj la plej diversa inter literaturo en aliaj planlingvoj. Ekzistas pli ol 25.000 esperantaj libroj (originalaj kaj tradukitaj) kaj ankaŭ pli ol cent regule distribuitaj Esperanto-revuoj. Kaj tio malgraŭ ke Esperanto nur ekzistis dum ĉirkaŭ 100 jaroj. En komparo, la tuta literaturo de Islando (lando kreita en la 900-a, kaj kun loĝantaro de ĉirkaŭ 320.000 personoj) nombras malpli ol 50.000 libroj[27].

Ekzistas ankaŭ kelkaj filmoj, kiuj estis eldonitaj en Esperanto. Plie, Esperanto mem kaptis multan atenton kaj estis uzita en multnombraj filmoj.

Festotagoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-festotagoj.

Multaj festotagoj agnoskitaj de esperantistoj estas festoj internaciaj jam proponitaj en aliaj landoj de organizoj kiel ONUUnesko. Jen la festoj internacie proponitaj de UEA ekde 2010:

Dato Nomo Signifo, celo, datreveno
21-a de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo Konservi la lingvomultecon kaj kulturmultecon
lasta plena semajno de februaro Semajno de Internacia Amikeco Organiziĝi por plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton.
14-a de aprilo Memortago de ĉiuj Pioniroj Mortodatreveno de L. L. Zamenhof (1917).
26-a de julio Esperanto-tago Datreveno de la aperigo de la Unua Libro (1887).
21-a de septembro Internacia Tago de la Paco (UNO) Ne batali, pafĉesigi en batalzonoj.
26-a de septembro Eŭropa tago de lingvoj (Konsilio de Eŭropo) Inspiri al lernado de lingvoj tra la tuta Eŭropo.
15-a de decembro Esperanto-Librotago aŭ Zamenhofa Tago Naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859). Kutima interŝanĝado de libroj verkitaj en Esperanto

Kulturaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de partoprenintoj en Esperanto-renkontiĝoj de centra Eŭropo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-renkontiĝo.

Ĉiujare okazas multnombraj renkontiĝoj de esperantistoj tra la mondo, pri temoj riĉaj. Ili ĉu arigas samŝatokupulojn, ĉu kunvenigas homojn kun la sama volo pri specifa temo. La ĉefekzemplo estas Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiun ĉiujare organizas UEA somere dum semajno. Aliaj bone konataj renkontiĝoj:

Apud tiuj mondskale arigantaj renkontiĝoj ankaŭ troviĝas pli lokaj aranĝoj kiel Novjara Renkontiĝo (NR) aŭ Junulara E-Semajno (JES), dum lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro. Tiuj renkontiĝoj ŝajnas sukcesi dum la 20 lastaj jaroj.

Pro la ĉiam aperantaj Esperanto-renkontiĝoj aperis du retejoj por listigi kaj konigi ilin. Eventoj.hu priskribas ilin per listo kaj datoj, kaj enhavas arkivon ĝis 1996, dum Esperant.io proponas mondmapon kun la lokoj de venontaj renkontiĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Kio estas UEA?” Retpaĝo de UEA
  2. Retejo de Hercbergo
  3. angle Paĝo pri UEA en la retejo de Unesko
  4. 4,0 4,1 angle Esperanto aperas en la KER-listo ene de la retejo de Konsilio de Eŭropo
  5. esperante Statistikoj pri la atestiloj de KER-ekzamenoj en Edukado.net
  6. esperante Kursoj de Internacia Kongresa Universitato
  7. esperante Fundamentoj de lineara algebro, Ulrich Matthias
  8. esperante Instruilo por la programlingvo Pitono
  9. esperante Deutsch.info instruas la germanan per Esperanto
  10. esperante Slovake.eu instruas la slovakan per Esperanto
  11. esperante Svahila kurseto ĉe Jutubo
  12. esperante PDF-a enkonduko al la lingvo volofa
  13. esperante Tokipona.info instruas Tokiponon per Esperanto
  14. esperante Kolofono de Monato
  15. esperante Voĉdonado pri la plej popularaj Esperanto-gazetoj
  16. esperante “Legado de esperantaj gazetoj”, en UEA en konscio de Esperantistoj, p. 39-41
  17. esperante Listo de la programoj de Muzaiko.info
  18. Traduku Fejsbukon
  19. Guglo en Esperanto
  20. “Google festas la Zamenhof-tagon”, artikolo el Libera Folio
  21. esperante Intervjuo de Osmo Buller (Ĝenerala Direktoro de UEA) pri la futbalmatĉo dum la 99a UK
  22. La libro Lingvaj respondoj de Ludoviko (Eldonejo Ludovikito, 1990, 7-a eld.) enhavas pli ol 120 paĝojn de respondoj el Zamenhof al demandoj inter 1887 kaj 1912.
  23. La parolado de Zamenhof dum la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo (1912) montras ke li ne plu volas partopreni en la disvastigo de la lingvo kiel “Majstro”.
  24. UEA en konscio de Esperantistoj, Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, Kava-Pech, 2015, p. 14
  25. Kurzoj
  26. “Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j)” en la retejo de UEA
  27. http://blog.archive.org/2011/01/29/all-icelandic-literature-to-go-online/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.