Diskuto:Esperantujo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo "Esperantio" diras "ankaŭ Esperantujo". En la praktiko tamen la formo "Esperantujo" estas la kutime uzata, dum "Esperantio" estas malpli ofta. Tio estas frapa escepto al la ĝenerala preferado de I super UJ en ordinaraj landonomoj.

Provu serĉon per Guglo:

Tial mi proponas, ke "Esperantujo" estu ĉefartikolo, dum "Esperantio" resendu al tiu.

Bertilo WENNERGREN

Kunsentinte, mi movis la paĝon. --Brion VIBBER 12:12, 18. Nov 2002 (UTC)

Kiel en la paĝo pri denaskaj infanoj, la numero de 2 000 000 estis delonge diskutita kaj eble klarigon pri la jaro de tiu "enketo" estas menciinda. Estas multege de neplanitaj lingvoj kiuj ne havas landon, do esperanto pli similas al ili ol al la malmultaj kiuj regas la mondon. F.R.


Redaktanto 130.192.202.25 forbaris neŭtralecan frazon. Mi restarigis ĝin por konservi neŭtralecon. vidu Vikipediista diskuto:130.192.202.25. --- Arno

  • Aldonis tiun frazon mi. Mi pensas ke estas absurde mencii la Civito sen mencii ke oni kontraŭstaras ĝin, ĉar en iuj cirkloj de la movado oni opinias ke la Civito escene estas ilo de Silfer kaj Martinelli por ĝui iom da famo kaj atento en E-movado. Estas laŭ mi tre grave aldoni tiun kontraŭan vidpunkton. Tamen, mi esperas ke aliaj homoj helpos pri tio ĉar, laborinte en loko kiu estas tre ofte insultita de Civitanoj kaj inverse, estas malfacile por mi esti perfekte neŭtrala. - Vikipediisto:Kriĉjo

Vi havas problemon de neŭtraleco, kiu estas facile solvebla. Sufiĉas ne esprimi juĝon, kaj nur doni la informon, laŭeble plej precize. Konsideru la sekvan:
a) En la rubriko la esprimo "Civito de Esperantio" estas malĝusta: fakte ĝi devus esti nur "Esperanta Civito", ĉar tia ĝi estas jure registrita.
b) Indikante jam komence de la frazo ke temas nur pri "kelkaj", vi jam informas ke temas pri minoritato kaj limigas la gravecon de la fenomeno. Aldonante la postan frazon, vi perdas neŭtralecon ĉar vi esprimas juĝon.
c) D-ro Silfer kaj ak. Martinelli estas jam famaj pro multaj servoj al la Esperanto-kulturo: ili ne bezonas la Civiton por esti pli famaj.
Laŭ tiuj konsideroj, ni anstataŭigas la frazon per alia, kiu des pli montras la limojn de la fenomeno, kaj samtempe ofendas neniun. (Kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Torina universitato)

Saluton s-ro "(Kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Torina universitato)" ! Neŭtraleco estas ne preni pozicion nek kontraŭ nek por menciita subjekto sed mencii faktojn. Fakto estas ke la menciita fenomeno estas minoritata kaj ke plejmulto de la esperantistoj ne emas aprobi ĝin. Kaj tio klare aperu en vikipedia artikolo. Vi tute rajtas kunlabori en la vikipedio kaj riĉigi ĝin per informoj kiujn vi pli bone konas ol iu ajn, sed bv ĝentile ensaluti per rekonebla nomo. Kaj mi malaprobas ke vi forigas frazojn kiujn pluraj redaktis kiel la bildo de la faktoj. --- Arno

---

Kiuj estas "la plejmulto de la esperantistoj"? Se la esperantistaro sume atingas du milionojn, kiel tekstas la sama rubriko, tiam oni devus dedukti ke la tuta Esperanto-movado estas tre minoritata fenomeno, kaj des pli la grandaj asocioj UEA, SAT, TEJO... kiuj perdadas grandegajn kvantojn da membroj. Sed tion vi ne emfazas pri la aliaj, malkreskantaj (dum la Civito kreskas). S-ro Arno estas eble ĝentila, sed ankaŭ nekonsekvenca. Lino Stein

Min tute ne ĝenus ke oni menciu kiel fakton ke e-oasocioj malkreskas. Laŭ mia sento (kontrolenda laŭ faktoj) la esperanto-movado ĝenerale nun emas kreski eĉ ekster asocie. E-o-civito estas unu tendenco kiu pliriĉigas la movadon esplorante propran vojon. Taman ŝajnas ke al multaj e-istoj krei tian civiton aspektas maloportuna (prave aŭ malprave). Eniru la vikion artikoloj kiuj priskribas la realon, kaj eĉ direktas al debatoj pritemaj (jen en tiu paĝo tiu vidpunkto estas prezentita, en jena tio estas diskutata, ktp.). La nura afero kiu ĝenus min estus ke iuj uzu la liberan terenon kiu la vikipedio estas por provi silentigi alies vidpunkton kaj uzi la vikion kiel propagandilon por sia vidpunkto spite la realon. Vikipedio ne estu kaptata de stalinismaj orwelecaj (1984) emoj reskribi la historion laŭ elekto de potenculoj. Ni kunlaboras la vikipedion kolektive kaj ĝi riĉiĝas de la diverseco de niaj vidpunktoj. Kaj neniu el ni provu silentigi neniun alian. Kaj ĉiu el ni akceptu ke iu ajn alia diskutu kion ni mem verkis. --- Arno

Ni estas studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. La plenigo de kelkaj rubrikoj en Vikipedio estas parto de nia studa taskaro. Ni faras tion lau kriterioj de UTET-enciklopedio, kiuj supozeble estas sciencaj. Ni ne havas tempon por diskuti pri ili, kaj ne deziras polemiki kun aliaj. Se iu deziras bazi sin sur onidiroj kaj emociaj reagoj, tio estas unuavice problemo por tiu, kaj duavice por la fidindeco de la Vikipedio. (el Torino, 13.III.2003)