Telegram (aplikaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Telegram
Telegram logo.svg

Telegram Android screenshot (v 3.3, English).png

Aŭtoro Telegram Messenger LLP
Operaciumo Android, iOS, Windows Phone, Ubuntu Touch, Firefox OS, Windows, Linux, OS X
Lingvo(j) Angla, araba, germana, hispana, itala, korea, nederlanda portugala (Brazilo kaj Portugalio) (oficiale)
Esperanto kaj aliaj lingvoj (neoficiale)
Evoluigstato en evoluo
Programtipo Tujmesaĝilo
Permesilo GPLv2 (kliento), fermita fonto (servilo)
Retejo telegram.org
v  d  r
Information icon.svg

Telegram, en Esperanto ankaŭ Telegramo[1][2][3], estas senpaga nuba plursistema tujmesaĝilo por saĝtelefonoj (Android, iOS, Windows Phone, Ubuntu Touch, Firefox OS) kaj komputiloj (Windows, Linux, OS X).[4][5] Uzantoj povas sendi mesaĝojn, bildojn, videojn, glumarkojn, voĉmesaĝojn kaj dosierojn de ĉiuj dosiertipoj de maksimume 1,5 GB. Telegram ankaŭ provizas malnepran mesaĝadon kun fino-al-fina ĉifrado kun memdetruaj tempiloj.

Telegram estas subtenita de la entreprenisto Pavel Durov[6], kiu nun vivas en ekzilo.[7] La klientoj estas malfermkodaj programoj, sed la serviloj estas fermkodaj kaj proprietaj. La servo ankaŭ provizas aplikprogramajn interfacojn por sendependaj programistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Telegram lanĉis en 2013 de fratoj Nikolai kaj Pavel Durov, la fondintoj de la rusa VK, la plej granda interkona retejo de Rusio.[8] Telegram Messenger LLP estas memstara ne-profita organizaĵo bazita en Berlino, Germanio,[9] kiu ne estas konektita al VK.[10]

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Telegram-kontoj estas ligitaj al la telefonnumero de la uzanto. La posedo de la telefonnumero estas kontrolata per kodo sendita per SMS aŭ voko. Postaj ensalutoj estos sciigita al la komenca aparato kun la IP-adreso kaj la tempo de ensaluto.[11]

Robotoj[redakti | redakti fonton]

En junio 2015, Telegram lanĉis platformon por programistoj de triaj partioj por krei robotojn.[12] Robotoj estas Telegram-kontoj de programoj. Ili povas respondi al mesaĝoj, povas esti invitita en grupoj kaj povas esti integrita en aliaj programoj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Protokolo[redakti | redakti fonton]

Klarigo de sekretaj babilejoj en Telegram.

La nova MTProto-protokolo kreita de Nikolai Durov baziĝas sur 256 bitoj simetria AES-ĉifrado, RSA 2048 ĉifrado kaj ŝlosila interŝanĝo de Diffie-Hellman.[13]

Permesiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj oficialaj klientoj de Telegram (kaj iuj neoficialaj klientoj) estas malferma fonto.[14] La servilo-flanka programaro de Telegram tamen estas proprieta. Pavel Durov diris la kodon de la servilo ne estas libera programaro ĉar ĝi postulus grandan arkitekturan redezajnon, permesi memstarajn servilojn agi kiel unueca Telegram nubo.[15]

Listo de aplikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Telegram havas diversajn klientojn kaj subteno por pli platformoj estas atendota. Ĝia sistemo de serviloj estas malcentralizita kaj distribuita tra la mondo por plibonigi respondotempon per geografia pozicio.[16] Tiu listo enhavas versiojn kreitajn sur oficialaj platformoj subtenita de la programistteamo aŭ subtenita de la komunumo por esti integrota.

Komputilo[redakti | redakti fonton]

Telegram Desktop en Arch Linukso
Telegram Desktop versio 0.9.2 en Windows 8.1
  • Telegram por OS X: la unua oficiala aplikaĵo, disponebla por OS X
  • Telegram Desktop: oficiala plursistema komputila aplikaĵo, kiuj povas esti uzata en Windows, OS X kaj Linukso
  • Cutegram: neoficiala plursistema komputila aplikaĵo, ĝi estas bazita en Qt kaj ĝi havas subtenon por sekretaj babilejoj[17]

Poŝtelefono[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evildea (21-a de aprilo 2016). Telegramo. YouTube. Alirita la 29-an de aŭgusto.
  2. Telegramo furoras inter Duolinguloj. Libera Folio (26-a de junio 2016). Alirita la 29-an de aŭgusto.
  3. KP084 Telegramo. kern.punkto (20-a de julio 2016). Alirita la 29-an de aŭgusto.
  4. List of Telegram applications (6 February 2014).
  5. Che cosa è Telegram, Squer.it (itale).
  6. Telegram FAQ (9 August 2015).
  7. Hakim, Danny, "Once Celebrated in Russia, the Programmer Pavel Durov Chooses Exile", 2 December 2014.
  8. Meet Telegram, A Secure Messaging App From The Founders Of VK, Russia’s Largest Social Network. TechCrunch (27-a de oktobro 2013).
  9. Surveillance drives South Koreans to encrypted messaging apps. The Verge (7-a de oktobro 2014).
  10. Telegram FAQ (9-a de aŭgusto 2015).
  11. Lopez, Miguel (in es), Configurando Telegram en el iPhone, en la web y en el Mac, Applesfera, http://www.applesfera.com/aplicaciones-ios-1/configurando-telegram-en-el-iphone-en-la-web-y-en-el-mac, retrieved 4-a de decembro 2014 
  12. Telegram Bot Platform, Telegram, 24-a de junio 2015, https://telegram.org/blog/bot-revolution, retrieved 1-a de septembro 2015 
  13. Telegram technical FAQ for Advanced users.
  14. "Source code", Telegram, https://telegram.org/apps#source-code, retrieved 12-a de februaro 2013 
  15. Pavel Durov: "No application is 100% safe". Turing. El Diario (2-a de februaro 2014). Alirita 12-a de februaro 2014.
  16. Telegram, el chat que compite con Whatsapp (hispane). El País. Alirita 13-a de februaro 2014.
  17. http://aseman.co/en/products/cutegram/
  18. Telegram-Anleitung: So benutzt man den Messenger (germane). Newsslash.