iOS

El Vikipedio, la libera enciklopedio

iOS
Logotipo de iOS


poŝkomputila operaciumo • Unikseca operaciumo • komputa platformo
Evoluiganto: Apple
Familio: OS X
Fonta kodo: Proprieta programaro
Lasta versio: la 23-an de januaro 2017: iOS 10.2.1[1][mankas fonto]
Kernotipo: Hibrida kerno
Licenco: Fermitkodo
Retpaĝo: www.apple.com/ios
vdr

iOS (pronocata: "aj-oŭ-es") estas operaciumo de iPhone, iPad, iPod touch kaj Apple TV. Ĝin kreis Apple. La operaciumo estas momente (2015) inter la plej vendataj sistemoj por saĝtelefonoj kaj poŝkomputiloj. Konkurantaj operaciumoj tiaj estas ekzemple Google Android kaj Symbian de Nokia. Antaŭ junio 2010 ĝi nomiĝis iPhone OS.

Disponeblas pli ol 500 000 aplikaĵoj (programetoj) en la reta vendejo App Store de Apple, la sola oficiala aplikaĵa retejo de la platformo. Ekzistas ankaŭ ne-oficiala aplikaĵa reta vendejo: Cydia.

La operaciumon iOS oni origine ellaboris por la inteligenta telefono iPhone, surbaze de Mac OS X, operaciumo por surtablaj kaj porteblaj komputiloj. Poste Apple plilarĝigis ĝin por aparatoj kiel iPod touch, iPad kaj Apple TV.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fruaj versioj[redakti | redakti fonton]

La operaciumon iOS Apple montris unuafoje al la publiko la 9-an de januaro 2007 dum la evento Macworld Conference & Expo. En junio de tiu jaro ĝi aperis kune kun la iPhone. Siatempe Apple ankoraŭ ne havis apartan nomon por la operaciumo kiu troviĝis je ĝia iPhone, kaj anoncis ke ĝi funkcis per Mac OS X.

En septembro 2007 Apple lanĉis la iPod Touch kiu, escepte de telefonado, havis grandparte la samajn kapablojn kiel la iPhone. iPod Touch funkciis do ankaŭ pere de iOS. En junio 2010 Apple ŝanĝis la nomon iPhone OS al iOS. La nomo IOS jam estis uzita de Cisco Systems; por eviti procezon, Apple aranĝis permesilan interkonsenton kun Cisco.

Versio 2.0 de iPhone OS estis enkondukita por la iPhone 3G. Granda ŝanĝo estis la aldono de App Store, kie uzantoj povis ekhavi aplikaĵojn. iPhone OS 3.0 aperis la 17-an de junio 2009, kune kun la iPhone 3GS. Versie 3.0 enhavis plurajn novajn eblecojn, kiel kopii-alglui kaj [Multimedia Messaging Service]]. iPhone OS 3.2 estis la versio kiu estis antaŭinstalita je la unua iPad. Ekde versio 4 iPhone OS nomiĝas iOS.

iOS nur funkcias je aparatoj kiujn eldonis Apple. Novajn versiojn de iOS oni tamen ne ĉiam eldonas por malpli novaj aparatoj. Jaron post kiam vendiĝis la lasta iPhone 4 (la modelon kun 8GB oni vendis ĝis la 10-an de septembro 2013) ne plu estis por ĝi disponebla ĝisdatigo al iOS 8 (havebla ekde la 17-a de septembro 2014).

iOS 4[redakti | redakti fonton]

Aperis la 21-an de junio 2010. Plej gravaj aldonaj funkcioj estis plurtaskado, FaceTime kaj dosierujoj.

iOS 5[redakti | redakti fonton]

Dum la Worldwide Developers Conference en 2011 anonciĝis iOS 5. iOS 5 proponis plurajn novajn eblecojn, kiel iCloud, la enreta konservejo de Apple, kaj la Notification Center, centra loko kie uzantoj povas trovi mesaĝojn kaj maltrafitajn alvokojn.

iOS 6[redakti | redakti fonton]

Dum la Worldwide Developers Conference en 2012 anonciĝis iOS 6. Ne estis multe da ŝanĝoj kompare al iOS 5.

iOS 7[redakti | redakti fonton]

Dum la Worldwide Developers Conference en 2013 anonciĝis iOS 7. Tiu ĉi nova versio aspektis tre malsimila al antaŭaj versioj. Estis ankaŭ pli ol 200 novaj funkcioj.

iOS 8[redakti | redakti fonton]

iOS 8 estis montrita la 2-an de junio 2014. En la aŭtuno de 2014 iOS 8 ekestis havebla por ĉiuj uzantoj. Tiu ĉi versio aspektis tre simile al versio 7; precipe aldoniĝis kelkaj novaj funkcioj.

iOS 8.2[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi versio subtenis la novan Apple Watch.

iOS 8.3[redakti | redakti fonton]

Apple aldonis plurajn novajn lingvojn al Siri, programi kiu ebligas pervoĉan komunikadon kun aparatoj kun iOS-a operaciumo.

iOS 8.4[redakti | redakti fonton]

Ekde iOS 8.4 Apple Music (elsendflua servo por muziko) estas havebla por ĉiuj.

iOS 9[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo iOS 9.

Dum la Tutmonda Ellaboranta Konferenco (WWDC) en 2015 anonciĝis iOS 9. Ĝi estis liberigita la 16-an de septembro 2015.

iOS 10[redakti | redakti fonton]

Apple liberigis iOS 10 al publiko la 13-an de septembro 2016. Ĝi korpigas multaj ŝanĝoj al iOS, kiel novaj interfacoj en multaj aplikoj, inter diversaj rapido plibonigoj. La plejnove versio de iOS 10, iOS 10.2.1, estis liberigita la 23-an de januaro 2017.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La uzantointerfaco de iOS uzas tuŝekranon. Krom unu fizika butono malsupre de la ekrano, oni do uzu ĝin per fingroj aŭ per speciale por tiu celo farita plumo. iOS povas detekti la pozicion de aparato. Se oni ĝin turnas al horizontala pozicio, la ekrano kunturniĝas aŭtomate. Ankaŭ ĝi kapablas detekti ĉu uzanto tenas la telefonon je sia orelo kaj eblas aŭtomatigi la klarecon de la ekrano laŭ la kvanto de lumo.

Je la starta ekrano de iOS-a aparato aperas defaŭlte 20-o da piktogramoj aplikaĵaj. Uzanto povas instali kromajn aplikaĵojn kaj aldoni ligilojn al retejoj. Sube de la ekrano troviĝas doko, kie eblas aldoni ĝis 6 aplikaĵoj. Ili aperas ĉiam sube en sama sinsekvo.

Programado kaj malŝlosigo[redakti | redakti fonton]

Aplikaĵojn por iOS oni verkas per la programo Xcode. Ili estas, samkiel aplikaĵoj por Mac OS X, verkitaj per Objective-C, varianto de la programara lingvo C++. Krei aplikaĵojn eblas nur sur komputilo kun la operaciumo Mac OS X. Programistoj povas vendi aplikaĵojn per la App Store de Apple. Ili povas esti proponitaj senpage aŭ pagite. Ĉe pagitaj aplikaĵoj, Apple ricevas 30% de la enspezoj.

Ekde la apero de la unua iPhone homoj provis trovi manierojn por trarompi la limigojn kiujn Apple antaŭvidas. Eblas "malŝlosi" (angle: jailbreak) iOS, ekzemple por ŝanĝi la defaŭlte uzitan foliumilon aŭ por instali ne de Apple aprobitajn aplikaĵojn.

iOS kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En iOS versio 8 (septembro 2014) Apple ebligis al programistoj krei proprajn klavararanĝojn. En januaro 2015 aperis du novaj klavararanĝoj por iOS. Ili estas uzeblaj en ajna iOS-aplikaĵo kaj la aŭtomata korektado de iOS estas aŭtomate elŝaltita ĉar mankas korektado de literumado por Esperanto.

La plej ĝisdatigita esperanta klavaro sur la App Store estas Esperanta Klavaro[2], disvolvita de Viacheslav Shklyaev, liberigis sur la App Store la 19-an de januaro 2015, senpage. La plej lasta ĝisdatigo liberigis la 9-an de majo 2016.

La kompanio Ludisto de Chuck Smith ofertis la klavaron Esperanto-Klavaro. Komence ĝi kostis 5 USD, sed post iom da tempo la kompanio igis ĝin senpaga.[3]

MessagEase estas ne-QWERTY-klavaro, kiu havas ankaŭ Esperanto-klavarfasonon. En ĝi oni povas uzi paralele plurajn klavarfasonojn.

Ĝusta Klavaro estas pli frua provo fari klavararanĝon por Esperanto. Ĝi estas malpli konvena ĉar oni devas tajpi tekston, kopii ĝin kaj alglui ĝin al la cela dokumento. Oni povas elŝuti ĝin el la deponejo de Apple por instali ĝin en sia poŝtelefono aŭ tabulkomputilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]