Evoluigisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Evoluigisto, iniciatinto aŭ aferisto, estas persono, kies profesio estas propraĵa evoluigadonemoveblaĵa evoluigado.

Evoluigistoj estas profesiuloj, kiuj transformas planajn ideojn sur papero en realajn propraĵojnposedaĵojn. Ili kreas, trovas, financas, kontrolas kaj reĝisoras la proceduron de terevoluigado jam de la komenco ĝis la fino. Evoluigistoj kutime akceptas la plej grandan riskon en la kreado aŭ renovigado de nemoveblaĵoj aŭ propraĵoj - kaj ricevas la plej grandajn rekompencojn.

Kutime, evoluigistoj aĉetas terpecon, trovas la celmerkaton, evoluigas la programadon kaj desegnadon por la konstruado, akiras la necesajn publikajn aprobojn kaj financojn, konstruas la konstruaĵon, kaj ludonas, administras, kaj probable forvendas ĝin.