Nemoveblaĵa evoluigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Propraĵa evoluigado)

Nemoveblaĵa evoluigadopropraĵa evoluigado estas plurfaceta komerco, ampleksanta aktivaĵojn, kiuj etendiĝas de la renovigado kaj reluigado de ekzistanta konstruaĵo ĝis la aĉetado de granda kruda terpeco kaj la vendado de plibonigitaj malgrandaj terpecoj al aliuloj.

Evoluigistoj estas la kunordigantoj de tiuj aktivaĵoj, transformantaj ideojn sur papero en realajn propraĵojn. Ili estigas, imagas, financas, kontrolas kaj reĝisoras la proceduron de evoluigado jam de la komenco ĝis la fino. Evoluigistoj kutime akceptas la plej grandan riskon en la kreado aŭ renovigado de nemoveblaĵoj aŭ propraĵoj - kaj ricevas la plej grandajn rekompencojn.

Tipe, evoluigistoj aĉetas terpecon, determinas la celiltan merkaton, evoluigas la konstruan programadon kaj desegnadon, akiras la necesajn publikajn aprobojn kaj financojn, konstruas la strukturon, kaj ludonas, administras, kaj eventuale forvendas ĝin.