Kerno (operaciumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kerno en komputiloj, estas speciala programo per kiu komunikas la komputilo kun la programoj uzataj fare de la homo. Do nek la uzanto nek eĉ la programo bezonas scii pri la aparataro (ekzemple, kiel funkcias la printilo), sed nur kion ĝi volas fari kun ĝi.

Ekzistas multaj tipoj da kernoj, la ĉefaj estas:

  • monolita kerno
  • mikrokerno

Monolita kerno[redakti | redakti fonton]

Monolita kerno funkcias kiel unusola programo. Linukso kaj Linukso-libera estas monolitaj kernoj.

Mikrokerno[redakti | redakti fonton]

Mikrokerno havas nur la minimuman funkcion, kaj la komunikado funkcias per 'eksteraj' programoj. Tiel la komunikado inter ili estas pli sekura, sed estas pli malrapida pro la granda kvanto da mesaĝoj inter ambaŭ. Hurd estas ekzemplo de mikrokerno.

Kombino[redakti | redakti fonton]

Kombino de ambaŭ ĉefaj kernaj sistemoj estas la tiel nomata "hibrida kerno".