BSD

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de BSD rigardu en BSD (apartigilo).


BSD
Lasta stabila versio 4.4-Lite2
Programlingvo C
Permesilo Permesiloj de BSD
vdr

BSD (19781993) estas angla mallongigo de Berkeley Software Distribution ("softvara disdonaĵo de Berkeley"). Ĝi estis la Unikso de Berkeley kaj en la 1980-oj estis la ĉefa rivalo al Sistemo V, la Unikso de Bell Labs. Dum la jaroj 198086, BSD estis la plej avangarda Unikso. En 1987 Sistemo V adoptis la plej bonajn eblojn kaj normojn de BSD por fari, en 1989, Sistemo V Versio 4 (SVR4).

En la fruaj 1980-oj BSD estis disvastigita libere kaj preskaŭ senkoste al usonaj universitatoj kaj, per ĝia nova programo TCP/IP, multe faciligis kunigon al la tiama pra-Interreto, ARPAnet. Maŝinoj de BSD poste fariĝis la spino de la Interreto. BSD ankaŭ enkondukis virtualan memoron per paĝado.

Ĉar universitatoj plejparte havis permesilon al la fonto de la kodo (kiu estis verkita en C), multaj programistoj povis eksperimenti kun la kodo kaj plibonigis ĝin. La ideo kaj provo de libera programaro naskiĝis el tiu sperto.

BSD laŭvice estis ido de la Unikso de Bell Labs de 1976, sed ĝi estis profunde relaborita. Kiel Linukso, ĝi havas monolitan kernon.

Bill Joy, unu el la ĉefaj programistoj de BSD, poste estis fondinto de la kompanio Sun Microsystems je 1982. Sun disvolvigis BSD-on por fari je SunOS kaj, poste, Solaris, kies NFS fariĝis la normo en Unikso por prezenti dosiersistemon trans la reto.

Idoj de BSD[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]