FreeBSD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
FreeBSD


BSD • libera mastruma sistemo
Evoluiganto: The FreeBSD Project
Familio: Unix
Lasta versio: 16-a de majo 2022: 13.1[mankas fonto]
Kernotipo: Monolita
Apera dato: 1-a de novembro 1993
Licenco: Malfermita
Retpaĝo: https://www.freebsd.org/
vdr
FreeBSD
BSD • libera mastruma sistemo vd
Dum 1-a de novembro 1993 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

FreeBSD estas operaciumo el familio de Uniksoj, kiu evoluis de AT&T UNIX tra branĉo de Berkeley Software Distribution (BSD). Ĝiaj prauloj estas 386BSD kaj 4.4BSD. FreeBSD subtenas la komputilojn/platformojn Intel x86 (IA-32), DEC Alpha, Sun UltraSPARC, IA-64, AMD64, PowerPC, ARM kaj NEC PC-9801. Ankaŭ ekzistas versio por Microsoft-a Xbox [1]. Subteno por MIPS estas atingebla en la branĉo 8-CURRENT (testa, oficiale ne eldonita).

Oni nomas FreeBSD "nekonata giganto inter liberaj operaciumoj"[2]. Kvankam ĝi ne enhavas kodon de originala UNIX, ĝi estas tute Uniks-kongrua kaj subtenas ĉiujn uniksajn programad-interfacojn[3]. Ĝi estas fama pri sia stabileco, kaj pro tio ofte uzata en ret-serviloj. En listo de 50 serviloj kun plej longa senhalta funkciado, publikigita far Netcraft ĉiusemajne, FreeBSD aperas plej ofte [4]. Tio signifas, ke krizaj eraroj ne okazas en tiuj serviloj kaj ke kernaj aktualigoj ankaŭ ne estas necesaj.

La evoluigado de FreeBSD estas centra: la kerno, peliloj de disponaĵoj kaj plej gravaj sistemaj programoj, kia la ŝelo, estas disvolvataj en la sama koda arbo. Tio tute malsimilas al Linukso, en kiu la kerno, sistemaj iloj kaj utilaĵoj estas disvolvataj aparte kaj poste oni ilin pakas en distribuojn, ĉiu distribuaĵo je sia propra maniero.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FreeBSD/xbox Project. The FreeBSD Project. Arkivita el la originalo je 2007-02-23. Alirita 2007-03-01.
  2. Why FreeBSD. IBM. Alirita 2008-01-28.
  3. IBM.com, Pohlmann, Frank, Why FreeBSD, kontrolita la 16-an de decembro 2007
  4. Sites with longest running systems by average uptime in the last 7 days. Netcraft. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2007-03-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]