Aplikprograma interfaco
(Alidirektita el API)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
"API" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon API (apartigilo).
En komputscienco, aplikprograma interfaco (angle: application programming interface, API) estas aro de proceduraj difinoj, protokoloj kaj iloj por konstrui programaron. Bona aplikprograma interfaco faciligas la programadon provizante ĉiujn konstrukomponantojn al la programisto. Aplikprograma interfaco povas esti por retbazita sistemo, operaciumo, datumbazosistemo, aparataro aŭ biblioteko.