Microsoft Windows

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Microsoft Windows
Logotipo de Microsoft Windows
Windows 10


Windows 10

operaciumomallibera programaro • komputa platformo • varomarko
Evoluiganto: Microsoft
Familio: Windows
Fonta kodo: Proprieta programaro
Lasta versio: la 18-an de februaro 2016: Windows 10 NT 10.0.10586.104[mankas fonto]
Kernotipo: Hibrida kerno
Licenco: Fermitkodo (Microsoft EULA)
Retpaĝo: Oficiala retejo
vdr

Microsoft Windows (angla elparolo [ˈmaɪ.kɹoʊ.sɒft ˈwɪn.doʊz], en Esperanto Vindozo[noto 1][1]Fenestroj) estas serio de plurtaskaj operaciumoj produktataj fare de Microsoft (en Esperanto Mikrosofto). Ili plejparte estas destinitaj por personaj komputiloj (PC) ekipitaj per procesoroj Intel-kongruaj; la kombinon de tiu ĉi aparataro kaj de Windows oni foje nomas Vintelo. Windows estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo. La nomo Windows (angle "fenestroj") venas de tio, ke la uzanto-interfaco montras la rulantajn aplikaĵojn kiel kvarangulajn fenestrojn.

Historio de Windows

La unua versio de Windows estis enkondukita en la jaro 1985, kiam ĝi ankoraŭ estis nura grafika uzantinterfaco por la tiam populara operaciumo MS-DOS. Ekde tiam aperis pliaj versioj. La unua vere disvastiĝinta estis la versio 3 (1990), ĉe kelkaj malnovaj komputiloj ankoraŭ estas uzata la versio 3.11 (1992). Poste apartiĝis Windows NT kiel jam memstara operaciumo, dume Windows 95 fariĝis pro la granda progreso ekde la lasta versio grava paŝo antaŭen. Per ĝia plibonigo aperis Windows 98, ankoraŭ nun sufiĉe vaste uzata operaciumo. Windows 2000 estis daŭrigo de la NT-serio. Kvankam ĝi enhavis kelkajn funkciojn prenitajn de la versioj naŭdekkelkaj, tiuj iĝis sekvitaj per eldono de Windows ME. Estis kreita surbaze de Windows 2000 en 2001 Windows XP; la serio naŭdekkelka estas ne plu disvolvigota. En 2006 estis eldonita Windows Vista, en 2009 Windows 7, en 2012 Windows 8 kaj en 2013 Windows 8.1, nune la plej lasta operaciumo de Windows.

Krome ekzistas ankoraŭ versio Windows CE por poŝkomputilo (en la angla 'PDA') kaj aliaj porteblaj aparatoj.

Microsoft Windows estas markonomo de la entrepreno Microsoft.

Versioj de Windows

Windows konsistas el multaj generacioj de produktoj kiujn oni povas klasifiki laŭ operaciuma medio:

16-bita medio

Lau fruaj versioj de Windows nur estis MS-DOS programoj, kiuj provizis grafikan uzantinterfacon inter la uzanto kaj la suba MS-DOS servoj, kiel servoj aŭ traktiloj por la klavaro, muso, dosiersistemo, kaj printiloj. Windows estis supera al MS-DOS, provizante grafikajn servojn, kaj normigante la fasadon de programoj verkitaj por Windows, anstataŭante nefacilajn komandliniajn interfacojn. Malsame al MS-DOS, Windows havis neprioritatan vicigilon por samtempa plurtaskado de pluraj programoj. Finfine, oni realigis programan sistemon de memor-regado, kiu permesis al la GUI ruligi programojn pli grandajn ol la disponebla memoro, aŭ la 64 k-bita MS-DOS limigo. Ekzemploj inkuzivas Windows 1.0 (1985) kaj Windows 2.0 (1987).

Hibrida 16/32-bita medio

Windows/386 utiligis 32-bitan protektan reĝimon en sia kerno kaj virtuala maŝino. Dum Vindoza seanco, ĝi ebligis virtualajn konektadojn por la disk-adaptilo, videokarto, klavaro, muso, ktp. Tiel, ĝi ebligis plurkaskadon de MS-DOS medioj per interrompa ŝanĝado inter la variaj taskoj. Windows 3.0 (1990) kaj Windows 3.1 (1992) plibonigis la serion, pro virtuala memoro kaj ŝarĝeblaj peliloj (VxD-oj) kiuj ebligis al multaj programoj uzi la samajn rimedojn. Plej grave, Windows ebligis al aplikoj de Windows funkcii en speciala sekcio de la memoro, kiu iomete protektis sin mem kaj aliajn programojn. Plie, Microsoft ankaŭ rekodis kritikajn operacierojn el C programlingvo al asembla lingvo, kiu malpligrandigis kaj rapidigis la kodon.

16/32-bita operaciumo

Pro la enkonduko de 32-bita dosieratingo en Windows for Workgroups 3.11, Windows ebligis finfine eviti DOS por dosiero-administrado. Pro tio, Windows 95 enkondukis « Longajn Dosiernomojn » kaj ebligis plenan 32-bitan operacion. MS-DOS tiam estis kunpakigita kun Windows, kiu ebligas iom da interoperacio. Tamen, iuj programoj el aliaj firmaoj ne funkciis kun la nova platformo. Ekzemploj el ĉi tiu serio estis Windows 95, Windows 98, kaj Windows ME.

Plena 32-bita operaciumo

Ĉi tiu serio estis farita por firmaecaj komputiloj sen MS-DOS. La unua eldono estis Windows NT 3.1 (1993) elektita por samigi la norman Windows-version de tiam, kaj superigi la versio-numeron de OS/2 2.1 de IBM. Ekzemploj de ĉi tiu serio estas Windows 2000 kaj Windows XP.

Sekureco

Dum multaj jaroj sekureco estis (kaj plu estas) grava malforteco de Windows. Pro la disvastigata uzado de Windows, multaj kodrompistoj celis Vindozajn sistemojn, anstataŭ la pli malofte uzataj operaciumoj kiel Linukso, Unikso, Mac OS X, ktp (kvankam, tiaj sistemoj neniam estas imunaj). Plejparte, ne-Vindozaj operaciumoj estis planitaj por plur-uzantaj kaj retokapablaj medioj, kaj ne havas multajn sekurecajn problemojn. Male, origine oni planis Windows-on por facila uzado sur unu-uzanta PC sen reta konektilo, kaj pro tio, sekurecaj funckioj ne estis enkonstruitaj ekde la komenco.

Iuj opinias, ke Windows estas atakata pli ofte ol la aliaj operaciumoj, ĉar ĝi estas la plej domina labortabla operaciumo. Aliaj, ke malbona programa strukturo igas ĝin facila celo. Microsoft publike agnoskis ĝiajn sekurecajn problemojn kun Windows, frue en ĉi tiu jarcento. Lau ĝia presa deklaro, Microsoft nun rigardas sekurecon kiel ĝian plej gravan farendaĵon. Proksimume ĉiumonate Microsoft eldonas (rete) sekurecajn flikilojn, kiuj aŭtomate meminstaliĝas, se la uzanto jam ebligis la funkcion Windows Update.

Videoludoj ludeblaj per Vindozo

Vidu: Kategorio:Videoludoj ludeblaj per Vindozo

Notoj

  1. El Komputada Leksikono:

    Vindoz·o —
    Esperantigita nomo de Windows.

    Noto. Simono Pejno skribis en s.c.e. (1995-09-17):

    Eble interesas tio, kial mi persone ne skribas «Fenestroj», ja la vortecan tradukon el la Angla.

    Nu fakte, tiu Angla produktonomo Windows kaŭzas malgrandan dilemon por Esperanto. En la angla oni povas apliki substantivojn adjektive per simpla apozicio. Ekz-e Windows compatibility. Ĉe tio tute ne ĝenas ebla pluraleco de la adjektivigotaĵo. En Esperanto oni evidente ne povas fari la frazon «Fenestroj-a kongrueco». Je la plua ŝtupo: Windows compatibilty issues, oni tradukante devus tute reformuli la aferon al io simila al «gravaj temeroj rilate la kongruecon de Fenestroj». Aldone oni konsideru, ke la Angla gramatike plurala termino fakte uziĝas ununombre, kiel speco de kolektivo aŭ nevariigebla tuto. Ankaŭ la ebla termino «Fenestraro» ne tute kontentigas, ĉar tiu koncepto de areco iel malestas en la originalo.

    Ĉiuj ĉi pripensoj kondukis al la iom aŭdaca esperantigo «Vindoz/o».

    Evidente per tiu oni povas skribi: Vindozo, Vindoza, Vindozaĵo, Vindozulo, Vindoze kongrua, Vindozkongrua, Vindozliveranto, Vindoze ktp (…)

    Tamen tute aparte de tiuj logikaj tialoj la kvazaŭsufikso «-oz» ŝajnas al multaj komputilistoj tre konvena rilate al Vindozo ☺.

    Angle: Windows { ☺ Windoze, Microsloth Windows }
    Ruse: Винды

Referencoj

  1. Laŭ la Akademio de Esperanto, en Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj: "La Akademio rekomendas: ... Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri: a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo)."

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj