Simon Edward Adrian Payne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pejno Simono)
Jump to navigation Jump to search
Simon Edward Adrian Payne
PejnoSimono.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 23-an de decembro 1941 (1941-12-23) (76-jara)
en Bristolo
Loĝloko Weilmünster
Nacieco brito
Aliaj nomoj Pejno Simono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto, angla lingvo, germana lingvo
Esperanto
Tradukis en Esperanton Poemojn kaj kantojn
Verkis en Esperanto Artikolojn kaj rakontojn
Esperantistiĝis en 1956
v  d  r
Information icon.svg

Pejno Simono (ofte stiligita kiel PEJNO Simono[noto 1]), oficialnome Simon Edward Adrian PAYNE (naskiĝis la  23-an de decembro 1941(nun 1941-12-23) en Bristolo, Britujo) estas brita esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde sia dudekjaraĝiĝo li loĝis en Germanujo - unue apud Hanovro, poste apud Frankfurto ĉe Majno (en Weilmünster). Pejno Simono estis televidila riparisto, komputila teĥnikisto, programisto, sistemanalizisto, siafaka instruisto, teĥnika vendisto, retega problemanaliza specialisto. Li plenumis kelkajn diversajn estrajn postenojn[1] kaj fondis kelkajn firmaetojn.[2][3][4] Li kreis la tekstoprilaboran programon Ĉapelilo. Dum sia Esperantumado li plurfoje plurjare kabeis. Li iam ankaŭ aktivis en Vikipedio.[5]

Tradukinte kelkajn poemojn el la angla, la franca kaj la germana, skribinte kelkajn mallongajn rakontojn, li aldone iomete artikolumis kaj recenzis por la ĉiumonata revuo Monato.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Paroladoj[redakti | redakti fonton]

Vikipedie

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Reteje

Kantoj[redakti | redakti fonton]

Reteje

Por la grupo Honey-Moon (tiam Anneliese kaj Erwin Schloesser, kiuj kantas en stilo sur la limo inter Germana popolstila muziko kaj popmuziko)

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Reteje

Ĉe Libera Folio

Por infanoj[redakti | redakti fonton]

Reteje

Originalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Monato

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

en Monato

Programaro[redakti | redakti fonton]

  • Ĉapelilo[24] Tekstverkilo specife por Esperanto kun literumilo kaj dividilo kaj speciala E-klavaro[25]. Ĉapelilo estis programo por tiamaj Vindozoj ĝis Vindozo 2000.
  • Algoritmo por aŭtomata vortdivido de Esperanto, unue jam 1995 en Prologo[26], poste en 1998 en Visual Basic kaj C.
  • Algoritmo por rapida ortografia kontrolo baze de ĉirkaŭ 100 mil vortoj. Etendebla de la uzanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pejno Simono estas ne nur la verkista nomo, sed ankaŭ la ĝenerala nomo uzata en Esperantujo por tiu ĉi aŭtoro. Influate de la Analiza Skolo, pri kiu li entuziasmiĝis, sed poste rezignis pro ĝia neakcepto, la esperantisto Simon Edward Adrian Payne rebaptis sin ĉi-nome. Sub tiu ĉi plumnomo pluraj dekoj da artikoloj publikiĝis en la revuo Monato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]