Diana Spencer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diana Spencer
Persona informo
Diana Mountbatten-Windsor, Princess of Wales
Naskonomo Diana Frances Spencer
Naskiĝo 1-an de julio 1961 (1961-07-01)
en Sandringham
Morto 31-an de aŭgusto 1997 (1997-08-31) (36-jaraĝa)
en Pitié-Salpêtrière
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aŭtomobila akcidento vd
Tombo Althorp vd
Religio Eklezio de Anglio vd
Lingvoj anglabrita signolingvo vd
Loĝloko Althorp • Sandringham • Palaco Kensington • Highgrove House vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater West Heath Girls' School • Institut Alpin Videmanette • Riddlesworth Hall School vd
Subskribo Diana Spencer
Familio
Dinastio Spencer family • Dinastio Windsor vd
Patro John Spencer, 8th Earl Spencer vd
Patrino Frances Shand Kydd vd
Gefratoj Jane Fellowes, Baroness Fellowes • Sarah McCorquodale • John Spencer • Charles Spencer, 9th Earl Spencer vd
Edz(in)o Karlo la 3-a vd
Amkunulo Dodi Fayed • Hasnat Khan • James Hewitt vd
Infanoj William Mountbatten-WindsorHenry Mountbatten-Windsor vd
Parencoj Adam Shand Kydd • John Shand Kydd • Angela Shand Kydd • Albert Spencer, 7th Earl Spencer • Cynthia Spencer, Countess Spencer • Ruth Roche, Baroness Fermoy • Frances Ellen Work vd
Profesio
Alia nomo Lady Di • Princess Diana vd
Okupo mediprotektulo • filantropo • humanitaristo • mondumano • aristokrato • kindergarten teacher vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Emblemo de nobeleco de Diana kiam ŝi estis la princino de Kimrujo
De maldekstre dekstren: Princo Karlo, Princino Diana, Nancy Reagan, Ronald Reagan, Prezidanto de Usono; Novembro 1985

Diana SPENCER (Diana Frances MOUNTBATTEN-WINDSOR; naskiĝis la 1-an de julio 1961 en Sandringham, Norfolk, mortis la 31-an de aŭgusto 1997 en Parizo) estis filino de la nobela familio de Spencer, kaj la unua edzino de Princo Karlo, Princo de Kimrio. Tial, ŝia oficiala titolo estis Princino de Kimrio. Malgraŭ sia eksedziĝo en 1996, ŝi ofte estis konata publike kiel Princino Diana. Ŝi estis patrino de la princoj William (naskiĝis en 1982) kaj Harry (naskiĝis en 1984).

Oni nomis ŝin ankaŭ Lady Di. Ankoraŭ vivante ŝi jam iĝis legendo kaj estis mondfama. Post ŝia morto ŝi ricevis la kromnomon Reĝino de l' koroj, kiun jam portis en la 17-a jarcento Elisabeth Stuart, la edzino de la malbonŝanca Frederiko la 5-a (Palatinato).

Diana aprobis multajn bonfarajn projektojn, kiel la britan aidoso-helpon. Plej fame konata estis certe ŝia partopreno en la internacia kampanjo pri malpermeso de kontraŭpersonaj minoj.

Ĝis sia morto Diana estis unu el la plej fotitaj famuloj de la mondo. Ŝi mortis en la jaro 1997 pro aŭtoakcidento en Parizo. Kontraŭe al sia ekstera bildo, en sia edzeco kun Princo Karlo, ŝi estis profunde malfeliĉa virino, kiu suferis deprimon kaj provis eĉ sinmortigon.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Diana Frances Spencer naskiĝis en 1961 kiel tria filino de Edward John Spencer, Viscount Althorp (la onta 8-a Earl Spencer) (1924-1992), kaj ties edzino The Honourable Frances Ruth Burke-Roche (filino de la 4-a Baron Fermoy) (1936-2004) en 'Park House' en la reĝa bieno Sandringham (Norfolk). Kiam ŝi naskiĝis, ŝia patro estis ankoraŭ 'Viscount Althorp' kaj Diana ne Lady, sed The Honourable Diana Frances Spencer. Ŝia malnove grafa familio de la alta brita nobeleco supreniris sub la Tudor-regno.

Ŝiaj gepatroj eksedziĝis en la jaro 1969, Diana restis kun sia patro. Kiam mortis ŝia avo, la 7-a Earl Spencer (1975), ŝi ricevis la titolon 'Lady Diana Spencer'.

Kiel plejmultaj infanoj de la brita alta klaso, Diana havis protektitan vivon. Ŝi anis lernejojn en Norfolk kaj Kent, kie ŝi estis mezbona lernanto. Deksesjara ŝi anis la 'Institut Alpin Videmanette', privata lernejo en Rougemont (Svisio). Poste ŝi laboris ĝis sia edziniĝo al Princo Karlo kiel infanĝardenisto en la Young England-infanĝardeno en la londona kvartalo Pimlico.

Reĝa geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Diana renkontiĝis kun Princo Karlo jam en 1977 dum ĉasado en la familia bieno de la Spencer-familio, Althorp en Northamptonshire. Ilia rilato kvankam komencis nur en 1980. La 24-an de februaro 1981 la paro anoncis la oficialan fianĉiĝon. La geedziĝo okazis la 29-an de julio en tiu sama jaro en la londona Katedralo Sankta Paŭlo. Spektis la televiddissendon de la evento pli ol 750 milionoj da homoj tutmonde. Dum intervjuo en la jaro 1992 Diana diris ke tiu tago estis la plej terura de ŝia tuta vivo.

Post la geedziĝo de Lady Anne Hyde kaj Jakob la 2-a en la jaro 1659, Diana estis la unua anglino kiu edziniĝis al onta brita reĝo. La onta edzino de Reĝo Georg la 6-a, Elizabeth Bowes-Lyon, kiun oni nomis ankaŭ Queen Mum, ne estis anglino sed skotino (tamen ŝi naskiĝis en Londono kiel filino de angla patrino).

Reĝino de l' koroj[redakti | redakti fonton]

Dum la sekvaj jaroj Diana estis persekutata, paŝon post paŝo, de ĵurnalistoj kaj paparacoj. Komence timigita, ŝi baldaŭ iĝis belega, moderna virino, kiun ĉiuj amis pro ŝia ĉarma afabla maniero. Dum longa tempo la gazetoj montris kliŝon de romantika fabela ideala paro.

En 1982 ŝi naskis sian filon William, en 1984 Harry. Tiam la edzeco kun Princo Karlo jam estis en grava krizo, sed ĉio pri tio estis nepre kaŝenda.

En la jaro 1986 Diana renkontiĝis kun la filmproduktanto Dodi Fayed (1955-1997). Historie estas, aparte koncerne ties bonkorecon kaj engaĝiĝemon karitatan, por kelkaj historiistoj paraleloj kun la reĝino Adelajdo de Saksio-Meiningen.

Rompiĝanta edzeco[redakti | redakti fonton]

Komence de la fruaj 1990-aj jaroj la edzeco kun Princo Karlo tute rompiĝis. Diana suferis bulimion kaj deprimojn, eĉ provis sinmortigon. La disigo de la paro estis anoncita la 9-an de decembro 1992 fare de la ĉefministro John Major en la brita House of Commons. Ĉar en tiu sama jaro la reĝa princino Anne kaj ŝia edzo Mark Phillips eksedziĝis, Princo Andrew, Duke of York kaj lia edzino Sarah, naskita Ferguson, disiĝis kaj ankaŭ fajro ekbrulis en la reĝa palaco Windsor, la Reĝino Elizabeth la 2-a (* 1926) dum parolado nomis la jaron 1992, annus horribilis (abomeninda jaro). La 28-an de aŭgusto 1996 la edzeco de la geprincoj de Kimrio estis definitive nuligita. Diana rajtis daŭre porti la titolon Princino de Kimrio, sed ne nomiĝi reĝa moŝto. Pro tio ŝi ricevis milionopezan (bonaĵon?), kiu ŝancelis la financojn de la Princo de Kimrio.

Funebro[redakti | redakti fonton]

Elton John kantas[redakti | redakti fonton]

Okaze de ŝia funebro, la 6an de septembro 1997, la konata kantisto Elton John kantis speciale adaptitan version de sia kanzono Candle in the wind. Prae la kanzono estis dediĉita al Norma Jean - jen fakte Marilyn Monroe.[1]

Parolado de Grafo Spencer[redakti | redakti fonton]

Charles Spencer estas la sola vivanta frato de Diana, Princino de Kimrujo. Dum la diservo Grafo Spencer liveris tre kortuŝan memorparoladon, kiu entenis apenaŭ kaŝitajn riproĉojn kontraŭ la reĝino kaj ŝia familio.[2] Tiam jen skandalo. La funebra diservo estis mondvaste televidigata.

Lian funebran paroladon taksis la gazeto The Guardian unu el la 14 plej bonaj paroladoj de la 20a jarcento.[3] Do jen la traduko de tiu ĉi parolado okaze de la funebro de lia fratino, Diana, Princino de Kimrujo, la 6an de septembro 1997.

Jen la teksto de la parolado.

Frato memoras sian fratinon

Antaŭ vi mi hodiaŭ staras, la reprezentanto de familio subdolora, en lando subfunebra, antaŭ mondo subŝoka.

Nin ĉiujn unuigas ne nur nia deziro honori Dianan, sed pli trafe nia bezono ŝin honori. Ĉar tia estis la eksterordinara allogo ŝia, ke la dekmilionoj da homoj partoprenantaj en tiu diservo mondvaste per televido kaj radio, neniam vere renkontintaj ŝin, sentas, ke ankaŭ ili perdis proksimulinon en la fruaj horoj de dimanĉa mateno. Jen pli elstara tributo, ol tiu, kiun mi povas eĉ nur esperi hodiaŭ proponi al ŝi.

Ne bezonis reĝan titolon

Diana estis la vera esenco de kompato, devkonscio, stilo kaj beleco. Ĉie en la mondo ŝi simbolis memdonan humanecon. Ĉie en la mondo, jen standardistino por la rajtoj de la vere subpiedigitoj, jen tre Briteca knabino, kiu transsoris naciecon. Iu, kun natura nobeleco, kiu estis senklasa kaj kiu, pruvite, bezonis nenian reĝan titolon por daŭrigi generi sian specifan specon de magio.

Hodiaŭ estas nia ŝanco esprimi nian dankon al vi pro la maniero, laŭ kiu vi heligis nian vivon, kvankam Dio permesis al vi vivon nur duonan. Ĉiam, ni sentos nin trompitaj, ke vi tiom juna forpreniĝis, tamen ni lernu danki pro tio, ke vi entute aperis inter ni. Nur post via forpaso ni vere scias taksi tion, kio nun mankas al ni kaj vi sciu, ke vivi sen vi estas treege malfacile.

Ni ĉiuj dum la pasinta semajno senesperiĝis pro nia perdo kaj nur la forto de la mesaĝo, kiun vi donis al ni dum viaj jaroj donacadaj, provizis al ni la forton por pluiri.

La doto intuicio

Estas tento haste kanonizi vian memoron, tamen tio ne necesas. Vi staras sufiĉe rektaplombe, kiel homarano el unikaj kvalitoj, por ne bezoni sanktuliĝi. Fakte sanktigi vian memoron estus maltrafi la kvintesencon de via estaĵo, vian mirinde bubecan humursenton kun ridegoj korposkuegaj.

Via vivĝojo radiis, kie ajn vi disportis vian rideton kaj la stelbrilon en jenaj neforgeseblaj okuloj. Vian senliman energion, kiun vi povis apenaŭ enteni.

Sed via plej grandioza doto estis via intuicio kaj jen doto, kiun saĝe vi aplikis. Jen tio, kio fundamentis ĉiujn viajn aliajn propraĵojn kaj, se ni strebas analizi tion, kio tiom vaste allogis ĉe vi, la respondon ni trovas en via instinkta sento pri tio, kio vere gravas en ĉiuj niaj vivoj.

Sen via Di-dotita sentemo ni estus eĉ pli subiĝintaj en nescio pri la angoro de la suferantoj je aidoso kaj HIV, la mizero de la senhejmuloj, la izoleco de lepruloj, la senelekta neniigo fare de surfacaj minoj.

Sufersentoj

Diana klarigis al mi iam, ke tio estis ŝiaj plej intimaj sufersentoj, kio ebligis al ŝi anime interkonektiĝi kun ŝia povdona komunumo de forpelitoj.

Kaj jen ni venas al plia veraĵo pri ŝi. Malgraŭ la tutaj statuso, ravaĵoj, aplaŭdo, Diana restis tre necerta persono en sia koro, preskaŭ infaneca pri sia deziro bonfari kontraŭ aliuloj, tiel ke ŝi povis liberigi sin de profundaj sentoj de senvaloreco, pri kiuj ŝia manĝmalsano nur simptomis.

La mondo sensis tiun parton de ŝia karaktero kaj amis ŝin pro ŝia vundeblo, dum ĝi ŝin admiris pro ŝia honesteco.

La lastan fojon, kiam mi vidis Dianan, tiu estis je la 1a de julio, je ŝia naskiĝtago en Londono, kiam, kiel tipe, ŝi ne trovis la tempon festi sian specialan tagon, sed honorgastis ĉe kvestada vespero. Certe tiun tagon ŝi diamante disradiis ĝojon, sed prefere mi memorgardu tiujn tagojn, kiujn mi pasigis kun ŝi marte, kiam ŝi vizitis min kaj miajn infanojn en nia hejmo en Sud-Afriko.

Mi fieras pri tio, ke, escepte de tiam dum ŝia publika prezentiĝo renkonte al Prezidento Mandela, ni sukcesis per trukoj malebligi al la ĉiam-ĉeestaj paparacoj kapti nur unu solan foton de ŝi - kaj tio signifis por ŝi multon.

Tiujn tagojn mi ĉiam kiel trezoron memoros. Estis, kvazaŭ oni reportis nin al nia infanaĝo, kiam ni pasigis tiom grandan kvanton de nia tempo kunaj - la du plej junaj el la familio.

Plej baze ŝi tute ne ŝanĝiĝis de tiu pli maljuna fratino, kiu patrinis min kiel bebon, kunbatalis apud mi en la lernejo kaj kiu kun mi eltenis tiujn longajn semajnfinajn vojaĝojn trajne inter la hejmoj de niaj gepatroj.

Estas tributo al ŝiaj prudento kaj forto, ke malgraŭ la plej bizara vivvojo imagebla post ŝia infanaĝo, ŝi restis integra, fidela al si mem.

Ŝia bono minacis

Sendube ŝi nun serĉis novan direkton en sia vivo. Senĉese ŝi parolis pri eskapo de Anglujo, precipe pro sia mistraktiĝo en la manoj de la gazetoj. Mi ne kredas, ke ŝi iam ajn komprenis, kial ŝiaj aŭtentaj bonintencoj estis priridaĉitaj de la amaskomunikiloj, kial laŭŝajne tiuj konstante misiis por malmunti ŝin. Tio estas por mi enigmo.

Mia propra unusola klarigo estas tio, ke aŭtenta bono estas minaco por tiuj, troviĝantaj ĉe la alia fino de la morala spektro. Memorinde estas, ke el ĉiuj ironiaĵoj koncerne Dianan, eble la plej granda estis la fakto - ke knabino nomita laŭ la antikva diino de ĉasado, je la fino, estis la plej ĉasata persono de la moderna epoko.

Ŝi hodiaŭ dezirus de ni, ke ni dediĉu nin al la protektado de ŝiaj amatoj knaboj, Vilhelmo kaj Haroldo, kontraŭ simila fatalo, kaj tiuloke mi pri tio solene ĵuras, Diana, por vi. Mi ne permesos, ke ili suferos la angoron, tiom ofte pelintan vin plori larmojn de malespero.

La samsanganaro protektos la filojn

Kaj eĉ aldone, laŭ la volo de viaj patrino kaj fratinoj mi solene promesas, ke ni, via samsanganaro, faros ĉion eblan por daŭrigi tiun imagoplenan vojon, laŭ kiun vi direktis tiujn du esceptajn junajn virojn, tiel ke iliaj animoj ne simple enmergiĝu en devo kaj tradicio, sed povu libere kanti, tiel, kiel vi ja planis tion.

Ni plene respektas la heredaĵon, en kiun ili naskiĝis, kaj ni ĉiam respektos kaj kuraĝigos ilin en ilia rolo reĝa. Sed ni, kiel vi, ekkonas la bezonon, ke ili spertu tiom multajn aspektojn de la vivo, kiom eblas, por armi ilin kaj spirite kaj emocie por la jaroj antaŭ ili. Mi scias, ke vi neniam atendus malpli de ni.

Vilhelmo kaj Haroldo, ni treege zorgis pri vi hodiaŭ. Ni ĉiuj estas dismorditaj de la malĝojo pri la perdo de virino, estanta ne eĉ nia propra patrino. Kiom grandega estas via suferado, tion ni ne povas eĉ imagi.

Ĉesi mi volas, dankante al Dio pro la malgrandaj ĝojoj, kiujn Li aperigis al ni dum tiuj teruraj tempoj. Pro tio, ke li forprenis Dianan je la horo de ŝiaj plejaj beleco kaj radiemo kaj, je kiu ŝi spertis ĝojon en sia privata vivo. Antaŭ ĉio ni dankas pro la vivo de virino, kiun mi tiom fieras rajti nomi la fratino mia, la unika, la kompleksa, la eksterordinara kaj neanstataŭigebla Diana, kies beleco, kaj interna, kaj ekstera, neniam ajn estingiĝos en niaj mensoj.

Parolado de Grafo Spencer, okaze de la funebro de lia fratino Diana, Princino de Kimrujo, je la 6a de septembro 1997.

Tradukita de Pejno Simono unu tagon poste[4]

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj memorlokoj estis starigitaj memore al princino Diana - la ĉefa estas la Fonto memore al princino Diana starigita en Hyde Park en centra Londono, sude de Lago Serpenteno.

Aliaj memorprojektoj estas la Ludejo Princino Diana kaj la Piedira Vojo Princino Diana. Ekzemple, en 1999, artisto Alison Jackson publikigis serion da nigraj kaj blankaj bildoj kun figuroj similaj al princino Diana en diversaj situacioj - ĉirkaŭbrakante bebon, montrante la trian fingron kaj pli.

La statuo "Flamo de la Libereco" (france Flamme de la Liberté) starigita en Parizo en 1989 kiel kopio de la flamo ĉe la fino de la torĉo en la Liberecstatuo, situas super la tunelo, kie princino Diana estis mortinta. . Ekde ŝia morto la statuo efektive fariĝis memorejo por princino Diana.

La 1-an de julio 2021, ŝia 60-a naskiĝtago, inaŭguriĝis statuo de Diana en ŝia plej ŝatata ĝardeno en Kensington-Palaco. Honore al la ceremonio, la ĝardeno estis restrukturita kaj ĉirkaŭ 4.000 novaj floroj estis plantitaj.

Filmoj pri ŝia vivo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Titoloj[redakti | redakti fonton]

  • The Honourable Diana Spencer
  • The Lady Diana Spencer
  • Her Royal Highness The Princess of Wales
  • Diana, Princess of Wales

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.