Bulimio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bulimio (latine: bulimia nervosa voremo) apartenas kun anoreksio (malsana magreco) (lat. anorexia nervosa) al la plej disvastiĝintaj nutraj malsanoj ĉe preskaŭ nur junaj virinoj (98%). La malsanuloj aĝas inter pubero kaj plenkresko, malofte super 30-jara aĝo. Ĝi plej oftas inter modeloj, aktoraj steluloj kaj inter junuloj, kiuj rigardas sin kiel ekzemplojn kaj kiuj volas eviti dikiĝon.

La bulimio montriĝas en tio, ke la trafita persono dum longa tempo manĝas normale kaj havas normalan pezon, kiun tiu provas teni per nemanĝo (malsato), dieto kaj sporto. Okazas, ke la malsanulo kelkfoje perdas la kontrolon pro la daŭra malsata atako. Tio daŭras neregule de 2 ĝis 20 tagojn, sed ĉe kelkuloj okazas ankaŭ ĉiutage. Dum vorema atako ili manĝas senkontrole la nutraĵojn, sed tio efikas kulp-konscion kaj malbonan senton, pri kio ili vomigas sin. Ili provas uzi ankaŭ aliajn ilojn (medikamentoj, laksiĝaĵoj) por preventi la dikiĝon. Tiuj ŝanĝoj inter malsato kaj manĝego kun vomo, laksigo karakterizas la bulimion. La avido je nutraĵoj kaj voro de tiuj estas travivitaj psiĥe kiel malvenko.

Tiu malsano aperas en aĝo de 17 aŭ 18 kaj ofte estas postmalsano, daŭro de la magreco. La malsano estas ĉefe psiĥa, ĉar la trafitaj junulinoj havas plej ofte perturban memdifinon. Kiel la anoreksiuloj, ili trovas sin tro dika, sed ili estas ofte normalpezaj. Ofte aperas aldonaj malsanoj, kiuj jam antaŭ la bulimio karakterizis la personon:

  1. drinkado, konsumo de drogaĉoj, medikamentoj, forta fumado.
  2. Memdestruktiva konduto, memvundigoj, memkripligo?, amo al korpoornamo? (ĉu vere?), harodeŝiro, ungomaĉo kaj singrato.
  3. Nekontrolita modo-,konsumkonduto, aĉetegoj kaj ŝteletoj.
  4. Sociala izoliĝo kaj male: proksimiĝo al familio, (bulimia) grupo; kariera premo (juna, dinamika kaj sukcesa).
  5. Depresioj, plej ofte pro la malkontenteco pri pezo, seksa vivo

Bulimio povas estis ankaŭ vivdanĝera pro la daŭraj vomoj, kiuj povas kaŭzi inflamon de la ezofago kaj dentodamaĝojn pro la altiĝinta stomaka acida enteno en la buŝkavo. La daŭraj perturboj de la elektrolita trafiko (kalio-, fero-, kalciomanko) povas kaŭzi eĉ morton en malbona okazo.

La bulimiuloj povas sukcese kaŝi sian malsanon dum jaroj. Tio kaŭzas, ke oni povas kuraci ĝin, okupiĝi pri tio nur post jaroj. La terapio de bulimio estas kuracata ĉefe per psiĥoterapio kun sukcesa procento de 30 ĝis 45%. Oni plibonigas la prijuĝon de la malsanulo je propra korpo, nutraĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]