Avido
Aspekto
Avido (latine avidus en adjektiva formo, do "avida")[1] estas forta deziro ekposedi ion.[2] Temas pri la anima impulso fordifekti sperton de foresto.[mankas fonto] Ĝi signifas la deziregon de akiro de ia objekto aŭ statuso. Mentalaj faktoroj povas esti emocioj, fantazio, deziroj. Instinktoj, doloro, malsato aŭ soifo povas formi la korpajn faktorojn por la motivo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Ebbe Vilborg, volumo 1 (A-D), p. 49, nur notas ke ĝi estas fundamenta radiko, interalie dokumentiĝas jam en Plena Vortaro Rusa-Internacia de 1889, kaj origine devenas de la latina adjektivo avidus (do "avida"), de latine avere, "deziregi, sopiri" (al tio parencas ankaŭ la esperanta adjektivo avara), kaj tiu devena vorto staras paralele al la sanskrita vorto ávati, "favoras, protektas".
- ↑ artikolo avido en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 86