Saltu al enhavo

Bezono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bezono situas ĉe interago de individuo kaj de medio. Oni ofte klasigas homajn bezonojn en jenajn tri kategoriojn:

  • unuaj bezonoj, ankaŭ nomataj elementaj aŭ fiziologiaj, nepre necesaj al homo por supervivi: nutrado, spirado, reproduktado
  • duaj bezonoj, ankaŭ nomataj materiaj, kies plenumigo ne estas vivnecesa: movigeblo, vestado, renkontoj ktp.
  • fundamentaj bezonoj estas bezonoj ekzisti, filozofi aŭ starigi fundamentajn demandojn

Ekzistas pluraj (34) proverboj pri bezono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    „ Bezono estas plej forta ordono. ”
  • Citaĵo
    „ Ĉiu persono kun sia bezono. ”
  • Citaĵo
    „ Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo. ”

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Lernu Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine