Spirado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Spirado estas enigi freŝan aeron en la pulmoj kaj eligi malfreŝan. Movante la bruston oni ŝanĝas la premion ĉirkaŭ la pulmoj. Tamen, la termino havas pli larĝan difinon, kiu ankaŭ rilatas al la aera interŝanĝo de bestoj sen pulmoj kaj plantoj.

Pri la spirado de la plantoj[redakti | redakti fonton]

La plantoj uzas en la konstruaj kaj malkonstruaj procezoj gasoŝanĝon. La gasoŝanĝo okazas inter la planta interno kaj la ekstera aero. La plantoj enkonstruas dum la fotosintezo karbon-dioksidon al la organikaj molekuloj kaj produktas el la akvo oksigenon. Sed dum la biologia oksidado la karbon-dioksido estiĝas el la malkonstruitaj organikaj molekuloj kaj la enkonstruita oksigeno oksidas dum la fina oksidado la hidrogenon al akvo. Oni kompreneble ne povas tute disigi la gasoŝanĝon de la konstruaj kaj malkonstruaj procezoj. La fotosintezo estas tre forte tage, kiam la plimulto de la produktita oksigeno eliĝas al la aero, la malplimulton la planto uzas direkte en la malkonstruaj procezoj. Nokte, kiam la fotosintezo ne funkcias, la planto uzas la aeran oksigenon por la malkonstruo.

La plimulto de la gasoj akceptitaj el la aero alvenas tra la folio al la tigohavaj plantoj. La plej karakteriza bildo da la folio estas la kversekco. Ĝin kovras ambaŭflanke epidermo, kelkfoje kutiklo sur la supera flanko. La poroj de la gasoŝanĝo troviĝas ĝenerale sur la suba flanko, sed kelkfoje eĉ ambaŭflanke. Inter la du epidermaj tavoloj troviĝas la nutra bazhisto, kiun karakterizas multaj interĉelaj vojetoj (kanaletoj), kiuj ebligas la necesan gasoŝanĝon. En la ĉeloj de la folio troviĝas multaj klorofiloj, kio signifas viglan fotosintezon. La organikaj molekulaj konstruitaj en la bazhistaj ĉeloj alvenas en la floemo de la transportiga histo. La transportiga histo ŝajnas surface kiel folivejno. La folivejnoj fortikigas la folion.

La gasoŝanĝo inter la aero kaj la folio okazas tra la poroj. Oni trovas pli ol 100 porojn/mm2 sur la folio. Ilia ekapero rilatas al la komenco de la kontinenta vivo. La algoj kun simpla korpokonstruo akceptas la en akvo solvitajn molekulojn inter tiuj ankaŭ la gasojn tra la tuta korposurfaco. La praaj, komencaj formoj de la gasporo aperas unuafoje ĉe la praaj muskoj, aperintaj sur la kontinento, pli poste ankaŭ ĉe la tigohavaj, pli evoluintaj plantoj. La gasporo de la tigohavaj plantoj konsistas en la epidermo el du fermoĉeloj, kiuj ĉirkaŭprenas fendon - similan al la interĉela vojeto - la aerfendon. Sub la fermoĉeloj en la bazhisto aperas ĝenerale iu pli granda kavo la t.n. aerkaverno (aerkorto), kiu kontinuas en interĉelaj kanaletoj. Tio signifas, ke la gasporoj estas fakte la eliraj fendoj de la interĉelaj kanaletoj al la surfaco. La moviĝo de la gasmolekuloj inter la kavernoj kaj la ĉeloj okazas per difuzo.

La planta spirado estas gasoŝanĝo, ligiĝanta al la malkonstruaj procezoj en la ĉelo. Tio signifas la akcepton de la oksigeno kaj la malakcepton de la produktiĝanta karbon-dioksido. La fotosintezo de la planto lokita en malhelo haltas (finiĝas), sed la malkonstruo daŭras. Se ni ekzamenas tiam la planton en fermita loko, ni povas mezuri la iom post iom produktiĝantan karbon-dioksidgason kaj la kvanton de la kontinue malaperanta oksigengaso.

La junaj plantidoj havas tre intensivan spiradon, pro tio ni povas bone analizi la gasoŝanĝon ĉe ĝermantaj semoj. Metu en du samgrandajn lombikojn saman kvanton da pizograjno kaj apud tiujn je unu ujon kun akva solvaĵo de kalcio-hidroksido. Oni plenigis la lombikon A per nitrogeno, la lombikon B per aero sen karbon-dioksido. El la fermitaj lombikoj oni kondukas vitrotubon mergiĝantajn en la kalcio-hidroksida solvaĵo eksteren. Post mallonga tempo konfuziĝas la kalcio-hidroksida solvaĵo en la lombiko A kaj ties nivelo malrapide altiĝis en la vitrotubo. La kalcio-hidroksida solvaĵo konfuziĝis ankaŭ en la lombiko B, sed la gasvolumeno de la lombiko ne ŝanĝiĝis. La kalcio-hidroksido kun la dum la planta spirado estiĝinta karbon-dioksido formiĝis al kalcio-karbonato, kiu eliĝis el la solvaĵo kiel blanka precipitaĵo. La estiĝinta karbondioksida gaso en la N2-plena lombiko premis la surfacon de la solvaĵo tiel premante la solvaĵon en la vitrotubo supren. La nivelo de la solvaĵo ne ŝanĝiĝis en la aeroplena lombiko, ĉar la planto uzis la oksigenon por la spirado kaj la estiĝinta karbondioksido plenis ties lokon. Kiam la oksigenenhavo tute elĉerpiĝis, la nivelo en la vitrotubo ekaltiĝis, ĉar la planto vivis plu inter anaerobaj kondiĉoj, ĝi produktis la karbon-dioksidon per fermentado.

Bone karakterizas la plantan spiradon la t.n. spirada kvociento, kiu montras la proporcion de la estiĝanta karbondioksido al la konsumita oksigeno. La plantoj kovras la energiobezonon inter normalaj kondiĉoj el karbonhidratoj. Tiam la kvanto de la produktita CO2 kaj la foruzita O2 estas ĉirkaŭ la sama, tiel la spirada kvociento estas ĉ. 1. Tiu proporcio montras aliajn ciferojn en la diversaj evoluaj stadioj. La spirado de la plantaj organoj en la ripoza stadio estas apenaŭ mezurebla. Ekz. en la hordeograjno la kvociento estas tre sub la 1. Se la grejno ĝermiĝas, ĝi absorbas en granda kvanto akvon, ĝi ŝveliĝas. La viglaj, malkonstruaj procezoj kovras la energion por la ĝermantaj grajnoj. La ŝelo de la ŝveliĝanta grajno malhelpas la penetron de la necesa oksigeno por la procezoj okazantaj en la grajno, tiel la CO2/O2 proporcio abrupte altiĝas. Kiam la grajnoŝvelo krevas, la spirada kvocio rapide malaltiĝas kaj haltas iom sub 1. Oni povas konstati fortan, viglan spiradon ankaŭ en la meristemo de la formiĝantaj ŝosoj kiel ĉe la ĝermado. Ne karakterizas jam vigla metabolo, proteinkonstruo la diferencigitajn histojn, pro tio ilia spirada vigleco malfortiĝas. La plantan spiradon influas ankaŭ la eksteraj kondiĉoj, ekz. tre gravas la ŝanĝiĝo de la temperaturo. La planta spirado malfortiĝas ĉe 10 Co al minimumo kaj malaperas ĉe alta temperaturo pro la denaturo de la citoplasmaj proteinoj.

Pri la spirado de la bestoj[redakti | redakti fonton]

La gasoŝanĝo de la heterotrofe vivantaj bestoj ligiĝas al la malkonstruaj procezoj. La gasoŝanĝo, necesa por la biologia oksidado, t.e. la akcepto de O2 kaj malakcepto de CO2 nomiĝas spirado. La spirado okazas en la aero aŭ en la akvo. Baza kondiĉo estas por ambaŭ la ekzisto de iu besta korposurfaco, kiun apartigas de la ekstera mondo tiel maldika tavolo, kiu ne malhelpas la difuzon de la spiraj gasoj. Tio signifas la tutan korposurfacon por la relative etkorpaj bestoj kun maldika korposurfaco. Tiam okazas la gasoŝanĝo sur la tuta korposurfaco sporade, tiel ĝi nomiĝas difuza spirado. En la bestoj kun pli granda korpo evoluis specialaj spirorganoj por la gasoŝanĝo, ĉar ilia dika korposurfaco funkcias ankaŭ kiel kovra tavolo. Kvankam la spirorganoj povas konstruiĝi tre diverse, ilia komuna propreco estas, ke ili havas grandan spirsurfacon, permeablan por la spirgasoj.

Ni prezentas kelkajn ekzemplojn por la difuza spirado, kiu funkcias ĉe la primitivaj bestetoj. En la korpo de la spongoj la daŭra akvotrafluo garantias la kontinuan gasoanĝon de la ĉeloj. Ĉe la kniduloj ne nur la tuta korposurfaco, sed ankaŭ la spacointesto kontaktas la akvon, tiel la gasoŝanĝo okazas sur granda surfaco. La platvermoj spiradas tra la tuta korposurfaco, sed kelkaj specioj kapablas ankaŭ por gasoŝanĝo el la akvo per la disbranĉinta spacointesto. Eĉ ĉe la pli evoluintaj ringvermoj okazas difuza spirado tra la malseka korposurfaco. La akceptitajn kaj malakceptitajn gasojn liveras la en la vejnoj cirkulanta sango al la pli fora parto de la korpo. En la epidermo de la ringvermo troviĝas riĉa arteria reto, kio helpas la gasoŝanĝon. La konataj tubificoj vivantaj en la ŝlimo, lokiĝas kapofine en la nutroriĉa ŝlimo kaj ilia spirada okazas tra la muro de la intestofino (postintesto?), el la oksigenriĉaj akvotavoloj.

Oni dividas la artikpiedulojn je du grandaj grupoj: a, spirantaj el akvo per branko kiel la krustuloj kaj b, spirantaj el aero per traĥeo kiel la insektoj. La brankoj de la krustuloj lokiĝas sur la kruroj, baza kondiĉo estas por la daŭra funkciado la ĉiam alvenanta freŝa akvo sur ties surfacon. La krustuloj garantias la kontinuan cirkuladon de la akvo per la daŭra, ritma movo de la kruroj. La branko de la kankro troviĝas malantaŭ la kapotoraka plato ĉe la kroroinsertiĝo al la korpo, en la brankokavo. La brankoj konsistas el maldikaj kitinprocesoj, el la t.n. brankofadenoj. La gasoŝanĝo okazas tra la epitelio de la brankofadenoj, la gasoj transportiĝas en la de- kaj alkondukaj arterioj. La traĥeoj de la insektoj formas traĥeosistemon traplektintan la tutan korpon. La traĥeosistemo komunikas al la ekstera medio tra la spirsporoj, troviĝantaj ambaŭflanke, posegmente. La porojn protektas kitinfiltriloj. Ankaŭ la internan surfacon de la traĥeoj kovras maldika kitintavolo, kiu kiel spirala fadeno garantias la elastecon de la traĥeokanaletoj, liberan trafluon de la gasoj. La plej malgrandaj procesoj de la traĥeo penetras en la histoj inter la ĉelojn. La insekto helpas la spiradon per la abdomenomovo.

Ankaŭ la spirorganoj de la moluskoj evoluis konvene al la akva aŭ kontinenta vivmaniero. La musloj, vivantaj ĉiam en akvo spiradas per grandsurfacaj brankolamenoj. La spirorganon de la kontinentaj snejloj formas la maldika epitelio de la interna surfaco de la (periblemo) mantelkavo??, sub kiu la transporta funkcio de la riĉa arterioreto helpas la gasoŝanĝon.

La spirorganoj de la vertebruloj formiĝis el la elkreskaĵoj de la prointesto (intestokomenco) dum la evolucio. Ĉe la vertebruloj spirantaj el la akvo formiĝis branko, ĉe tiuj spirantaj el al aero formiĝis la pulmo. La brankoj de la fiŝoj lokiĝas ambaŭflanke ĉe la faringo, en la brankokavo. La brankon kovras deflanke movebla operkulo. Fortaj bazoj estas la brankoarkoj, en kiuj troviĝas grandnombra brankolameno. La gasoŝanĝo okazas sur la maldika epitelio de la brankolamenoj, traplektitaj per kapialroreto. La gasojn transportigas la sango inter la brankolamenoj kaj la ĉeloj, en kiuj okazas la biologia oksidado. La spirmovon garantias la harmonigita funkciado de la buŝo kaj la operkuloj. Dum enspiro la buŝo malfermiĝas, la buŝkavo grandiĝas, la operkulo estas fermita. La akvo fluanta el la buŝkavo al la brankokavo tralavas la brankolamenojn. Dum elspiro la buŝo fermiĝas, la buŝokavo malgrandiĝas kaj la akvo fluas eksteren apud la malfermita operkulo.

La fiŝoj uzas apud la branka spirado eĉ difuzan spiradon tra la haŭto, precipe en la oksigemankaj akvoj. Ĉe kelkaj specioj por tio funkcias la mukozo de la finintesto, por tiu spirado la fiŝoj glutas atmosferan aeron. Kelkaj fiŝoj kapablas vivi eĉ kelkajn tagojn sen la akva medio, ekz. en la marca medio vivantaj (mászóhalflélék). Ĉe tiuj ĉi specioj etendiĝas apud la branko arterioriĉa, grandsurfaca, mukozofaldoj en la brakokavon. Tiu ĉi estas la t.n. labirintorgano, per kies helpo ili kapablas por la gasoŝanĝo en la atmosfera aero dum relative longa tempo. La pulmo de la amfibioj estas la plej evoluinta inter la vertebruloj. Komence de la ontogenezo de la larvo, vivanta ĉiam en la akvo havas nur brankojn. La pulmo evoluas en alia, posta fazo de la ontogenezo. La aero penetras ĉe la plenkreska besto tra mallonga traĥeo la paran, sakforman pulmon, kies internan surfacon kovras maldika epitelio, tra kiu okazas la gasodifuzo. La transportigo de la gasoj okazas en la abunda kapilarioreto dum la epidermo. La pli-malpli grandaj faldaĵoj de la interna surfaco de la pulmo grandigas la spirsurfacon. Kiom ajn granda estas la spirsurfaco, ĉiam restas en la pulmo de la amfibioj unu centra grandetenda kaverno, kiu ne rolludas en la gasoŝanĝo. Pro tio havas grandan signifon eĉ ĉe la plej evoluintaj amfibioj, ranoj la kompletiga difuza spirado tra la haŭto. Ĉar la reptilioj ne havas ripojn, diafragmon, la spirmovoj okazas ne per la brustomovo, sed per la gluta movo de la buŝo. Tio premas la aeron en la pulmon de la besto.

En la pulmo de la reptilioj formiĝas pli kaj pli septo en la centra kaverno, tiel efike grandiĝas la spirsurfaco. Tio ja necesas, ĉar ilia korposurfaco forte korniĝis kaj pro tio ne taŭgas por la kompletiga difuza spirado.

La pulmo de la birdoj havas specialajn kompletigajn organojn la t.n. aersakojn. Ĝenerale 5 paroj da aersakoj apartenas al la birdopulmo, kiuj pleniĝas per aero dum la spirado. Tiel la pulmo de la birdoj ricevas freŝan aeron dudirekte, dum enspiro tra la traĥeo, dum elspiro el la aersakoj. La signifo de la aersakoj estas ĉe la aerdeponado, ili ne partoprenas en la gasoŝanĝo. Parto de la aero venas direkte en la aersakojn dum enspiro tra la traĥeo kaj la du ĉefbronkoj. Alia parto de aero dividiĝas en la grandnombra aerharokanaleto de la spongokonstrua birdoplumo. Tiujn kanaletojn ĉirkaŭprenas kapilaroj. La gasoŝanĝo okazas inter ili tra la maldika epitelia muro. Dum elspiro venas la freŝa aero el la aersako same tien. Tio estas la kaŭzo de la tre racia spirado de la birdoj.

La pulmo de la mamuloj dividiĝas je grandaj loboj. En la bronkoj formiĝis riĉe disbranĉanta bronkosistemo, kies finaj disiĝoj formas tre malgrandajn, vinberaro-similajn aerveziketojn. Ties maldikaj epitelioj estas kovritaj deekstere per firme alligitaj kapilaroj, tiel donante perfektan difuzan eblecon por la gasoŝanĝo. Do la spirsurfacon de la mamuloj donas la grandega surfaco de la aerveziketoj. La spirmovadon de la mamuloj helpas la muskoloj de la ventro kaj la brusto. Ili grandigas dum enspiro la volumenon de pulmo tiel de la brusto. Tiel iĝas la aerpremo pli malgranda en la pulmo ol ekstere, do la aero enfluas. Dum elspiro malgrandiĝas la brusto kaj tiel la pulmovolumeno, do la aero kun pli granda premo fluas el la plumo al la aero.

La spirado de la homo[redakti | redakti fonton]

La gasoŝanĝo, necesa por malkonstrua procezo okazas ankaŭ en la homo per spirorganoj. Ĉar la spirsurfaco de la homo lokiĝas profunde en la pulmo, la aero iras longan vojon al la spirsurfaco en la alkondukaj vojetoj. La tuto de tiuj ĉi nomiĝas la aervojetoj. La atmosfera aero alvenas tra la naztruo en la superaj aervojetoj. La naztruon kovras interne mukozo, kiun ĉiam malsekigas la glando-sekrecio. La mukozon traplektas abunda kapilara reto, kiu ĉiam garantias la varman staton de la interna surfaco de naztruo. La enspirita aero tie varmiĝas kaj saturiĝas per akvovaporo, dume iliaj polveroj estas pelitaj eksteren per la cilia epidermo de mukozo. La aero fluas tra la buŝkavo dum profunda enspiro kaj parolo. La enspirita aero iras el la naztruo kaj buŝkavo al la faringo. En la faringo kruciĝas la vojo de la aero kaj la nutraĵo. Dum gluto malfermiĝas la vojo al la traĥeo, dum spirado la aero fluas tra la laringo al la traĥeo.

La homa laringo estas sondona organo enkostruita al la supera parto de la spirvojoj. Ilia skeleto konsistas el kartilago, la interna surfaco dividiĝas per voĉkordoj. La movo de la du sonligamentoj okazas per la laringaj muskoloj. Dum trankvila spirado libere fluas la aero tra la inter du voĉkordoj troviĝanta sonfendo. Dum enspiro la sonfendo vastiĝas, dum elspiro malvastiĝas. La aero fluanta tra la laringo el la pulmo vibrigas la elastajn voĉkordojn, pro tio estiĝas sonondoj en la aerokolonoj super la voĉkordoj. El tiuj formiĝas - helpe de la kunlaboro de la buŝkavo, lango, lipoj - la homa artikita parolo. La altecon de la homa sono donas la formo de la gloto kaj la streĉiteco de la voĉkordoj. La malvasta gloto kaj la streĉitaj voĉkordoj donas pli altan sonon. La longeco de la voĉokordoj rilatas al la grandeco de la laringo. En la malgranda laringo troviĝas mallongaj kaj tiel streĉitaj voĉkordoj. Pro tio estas pli alta la voĉo de la virinoj kaj la knaboj ol tiu de la viroj. Dum la adulteco grandiĝas la gloto, tiu ŝanĝiĝo daŭras eĉ unu jaron. La voĉformado iĝas en tiu periodo malcerta, la sonalto ondiĝas. Tiu periodo estas la mutalo, kiam precipe ĉe la knaboj aperas la malaltiĝanta sonalto. La elformita plenkreska parolvoĉo havas la frekvencon ĝenerale 100-300 Hz. La frekvenco de la normala voĉo estas 440 Hz. La plej malalta virvoĉo havas la frekvencion 80 Hz, la plej alta virina voĉo pli ol 1000 Hz.

La vojo de la enspirita vojo daras en la traĥeo de la subaj aervojoj. Tiu apartenas al la laringo kaj ankaŭ kartilaga, elasta kanalo en kiu libere fluas la aero. La suba parto dividiĝas je du ĉefbronkoj, kiuj kondukiĝas al la dekstra kaj maldekstra parto de la pulmo. La du partoj de la pulmo estas spongeca, grandetenda, elasta organo, kiu lokiĝas en la brustokavo. La kavon de la brusto kaj abdomeno dividas la diafragmo. La mikroskopa bildo de la pulmo montras glandan konstruon. La ĉefbronkoj atingantaj la pulmon dividiĝas plu kaj forma pli malgrandajn kanaletojn, la bronketojn. Tiuj finiĝas en aerveziketoj, kies maldika muro konsistas el unuĉeltavola epitelio. La muron de la aerveziketoj ĉirkaŭprenas abunda kapilarsistemo. La gasoŝanĝo okazas tra la muro de la interplektiĝintaj kapilaroj kaj aerveziketoj. La tuta spirsurfaco de la aerveziketoj de la homa pulmo estas ĉ. 100 m2.

La pulmo moviĝas dum la spirado forte en la brusta kavo. La senfrotan moviĝon inter la pulma kaj la brusta muro helpas la duobla tavolo de la pleŭro. Unu tavolo ĉirkaŭas la pulmon, la alia kovras la brustomuron kaj la diafragmo-surfacon. Sur la surfaco de la du kontaktiĝantaj pleŭroj troviĝas tre maldika fluidaĵotavolo. Ili estas tiel malfacile divideblaj kiel du malsekaj vitroj unu sur la alia. Dume ili moviĝas, glitas flanke tre bone. Tio helpas la spirmovojn.

La spirmoviĝoj konsistas el du procezoj. Dum enspiro kuntiriĝas la diafragmo konveksiĝanta al la brusto tiel moviĝante al la abdomena kavo. Pro tio garndiĝas la brusta kavo vertikale. Dume kuntiriĝas ankaŭ la interripaj muskoloj, pro tio iomete altiĝas la ripoj kaj la brusta kavo grandiĝas ankaŭ horizontale. La pulmo pasive sekvas la volumenŝanĝon de la brusta kavo. La aerpremo malaltiĝas en la grandiĝinta pulmo, dum enspiro ja la ekstera aero kun pli granda premo fluas en la pulmon. Dum elspiro la muskoloj malstreĉiĝas kaj la brustomuro, diafragmo postsekvante la malgrandiĝantan pulmon reakiras la ripozan staton. La pli malgranda volumeno de la brusta kavo kaŭzas pli malgrandan pulman volumenon. Tiam provizore altiĝas la interna premo de la pulmo kaj parto de la aero fluas eksteren. Je la fino de elspiro egaliĝas la interna kaj eksterna premo.

Dum trankvila enspiro ne pleniĝas tute la pulmo per aero kaj dum elspiro ne elfluas la tuta aero. Ĉe kutimaj trankvilaj el- kaj enspiroj ŝanĝiĝas ĉ. 0,5 l aero en la pulmo. Tio estas la spira volumeno. Se necesas, la pulmo kapablas akcepti (super la akceptita 0,5 l) 2,5 l aeron pli, post trankvila enspiro per maksimale forta enspiro. Tio estas la enspira depona aero. Post normala elspiro oni kapablas unu litron da aero elpremi el la pulmo per altruda elspiro. Tio estas la elspira depono. La spira volumeno kun la volumenoj de la deponaj aeroj donas la aeroakceptan kapablecon de la pulmo. Tio ne estas eluzita dum trankvila spirado, ĉar grandnombro de la aerveziketoj ne partoprenas en la spirado. Se ekz. forta fizika (korpa) laboro altigas la oksigenbezonon de la organo, tiam pli granda volumeno da aero ŝanĝiĝas en la pulmo je unu spiro per pli profunda kaj ofta spirado. Tion oni kapablas altigi el la depona aero dum longdaŭra tempo nur ĝis iu limo. Se la spira volumeno superas la 50 % de la pulma aeroakcepta kapableco, komence aperas forta laciĝo, poste elĉerpiĝo. Ankaŭ post la plej forta elĉerpiĝo restas daŭre grava kvanto da aero en la pulmo. Tio estas ĉ. 1,5 l resta aero, kiu elfluas nur ĉe la tuta kunpremo de la pulmo. Ni enspiras trankvile 16/minute. Tio signifas - kalkulante per 0,5 l normala spira volumeno - la ŝanĝiĝon de 8 l aero po minuto.

La pulman aeroakceptan kapablecon grandigas la sistema sportado, trejnado. Se trejnita sportisto kaj pigra (neniam trejnanto) homo kuras, lilia spirado montras signifan diferencon. Kiam la minuta spirnombro altiĝas al 30, tiu ĉe la netrejnita homo atingas 40 dum la sama muskollaboro. Se ni komparas la dum unu minuto elŝanĝitan aeron en la du pulmoj, ni konstatas, ke tiu preskaŭ kongruas, ĉ 24 l. La trejnita homo atingas 0,8 l spirvolumenon per konstanta profunda spirado, dume la alia homo nur 0,6 l per hastema spirado. La konstanta trejnado ebligas fortan en/elspiron, ĉar en la gasoŝanĝo partoprenas pli grandnombraj aerveziketoj, tiel grandiĝas la pluma aerakcepta kapableco. La konstanta sportado influas ne nur la homan spiradon, sed la aercirkuladon, konstruon de muskoloj, propran medion, personecon, pro tio tre necesas por la junuloj.

Bedaŭrinde, la senmova vivmaniero aperas multfoje kun la malbona kutimo de la fumado. La damaĝa efiko de la fumado montriĝas ĉe la malsanoj de la spirorganoj, sed ĝi forte influas ankaŭ la aperon de la koraj kaj arteriaj malsanoj.

Fumado kaŭzas la pulmokanceron kaj la oftan hurutan malsanon de la bronkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri spiro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Li jam faras la lastan spiron. »
Compost Heap.jpg


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu