Saltu al enhavo

Karbona dioksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karbondioksido)
Karbona dioksido

speco de kemiaĵo • trace gas
acida oksido • oxocarbon
Ĝeneralaĵoj
Nomo Karbona dioksido
Kemia formulo

CO₂

CAS-numero-kodo

124-38-9

PubChem-kodo 280
ChemSpider-kodo

274

SMILES
Karakterizaĵoj
Molmaso

44.009 g/mol

Fazo de materio gaso
Denseco

1.98 g/L

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

Danĝerosimbolo nekonata


nekonata
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr
Fazodiagramo de karbona dioksido (sub la triobla punkto ne estas likva fazo)

Karbona dioksido[1] (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka "karbondioksida neĝo" (alia nomo: "seka glacio"). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fandiĝo (sublimiĝas je −78,48 °C kaj 760 mmHg), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konserviga materialo.

Ĝi solviĝas en akvo al karbonata acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj trinkaĵoj, al kiuj la karbonata acido donas piketan, acidetan guston.

Ĉar karbona dioksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple putojsiloj. Vidu: mosto

La karbona dioksido estas ĉefa komponanto de la aero, kun ĉirkaŭ 0,038% laŭ volumeno. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la fotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en la forceja efiko kaj pro tio oni klopodas ekde diversaj instancoj malpliigi ties eligadon al la atmosfero dum la lastaj jardekoj (fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a jarcento).

Media problemo

[redakti | redakti fonton]

Ekde la industria revolucio oni eligis al la atmosferon milionojn da tunoj de karbona dioksido, sed ĉefe ĉirkaŭ la 1840-aj jaroj pro la ĝeneralige kaj porindustria kaj portransporta uzado de karbo, grandega produktanto de karbona dioksido, la elĵetado de CO2 draste pliiĝis. Post la Dua Mondmilito okazis nova industria revolucio, kiu okazigis novan kreskon de tiuj eligoj. Ĝuste antaŭ tiuj ekkreskoj kaj pro specifaj okazaĵoj okazis etaj malkreskoj, kiel ekzemple dum la Unua kaj la Dua Mondmilito, post la ekonomia krizo de 1929, post la dua petrolkrizo de 1979 kaj post la krizo de la finonta Sovetunio. Dum la lastaj jardekoj la kresko estis multe pli alta en Azio pro la tiutempa rapida industria kresko, sed ankoraŭ la eligo de CO2 okazas ĉefe en jam disvolvigitaj landoj kaj ĉefe en Usono.

Ĉefaj produktantoj (en 2004)

[redakti | redakti fonton]

Tio estas, krom Usono, Kanado kaj Japanio, ĉiuj estas landoj de Okcidenta Eŭropo. La kazo de Usono estas rimarkinda, se konsideri, ke tiu lando ne akceptas plenumi multajn internaciajn traktatojn, kiel tiu de la Protokolo de Kioto (1997)[2]. Nur en Usono funkcias pli ol 245 milionoj da veturiloj. Usono responsas pri 27 % de la eligo, dum la tuta Eŭropo nur pri 24 %. Rusio pri 15 % kaj Orienta Azio (Ĉinio) pri 11 %. La tuta Afriko nur pri 2,5 % kaj Sudameriko pri 3 %. Mezaveraĝe la eligo de CO2 estas kaŭzita de la produktado de elektro (33 %), industrio (25 %), transporto (24 %), hejmo kaj hejtado (13 %) kaj refinejoj (5 %).

Evoluo ekde 1958 de la CO2-nivelo mezurita en la aero ĉe la observatorio Mauna Loa, konata kiel la Keeling-kurbo. La enmetita figuro detaligas la laŭsezonan falon de CO2 dum la kresksezono (aprilo ĝis oktobro) kaj ĝian altiĝon aŭtune/vintre en la Norda hemisfero (surtera vegetaĵaro estas pli abunda en la Norda hemisfero).

Ekde la Industria revolucio, pro la konstanta brulado de grandegaj kvantoj da fosilia karbono, dum la kresko de incendiareoj, la malkresko de kaj arbaroj kaj kaj vegetaĵaraj areoj daŭras, la nivelo de CO2 en la aero konstante pliiĝas. En decembro 2023, ĝi atingis 421 ppm laŭ volumeno, laŭsezone adaptita[3]. Ĉi tiu nivelo estis 283,4 ppm en 1839 laŭ glacikarotoj prenitaj el la regiono de Kabo Poinsett en Antarkto[4], reprezentante totalan pliiĝon de proksimume 42% en 177 jaroj. La atendata atmosfera nivelo de CO2 fine de la 21-a jarcento estas taksita je inter 540 kaj 970 ppm laŭ simuladoj (ISAM-modelo kaj Bern-CC-modelo)[5].




Fiziologiaj efikoj kaj danĝeraj efikoj sur bestoj kaj homoj

[redakti | redakti fonton]

Troaj niveloj de karbondioksido en la aero, kiun oni spiras, havas nocajn efikojn sur bestoj kaj homoj. Ĉi tiuj efikoj ne estas nur pro la delokiĝo de oksigeno en la aero. DIN EN 13779 klasifikas la endoman aerkvaliton en kvar nivelojn bazitajn sur la karbondioksida koncentriĝo. Valoroj sub 800 ppm estas konsiderataj bonaj, valoroj inter 800 kaj 1000 ppm (0,08 ĝis 0,1% de la bendo) estas konsiderataj mezaj, kaj valoroj de 1000 ĝis 1400 ppm estas konsiderataj moderaj. Valoroj super 1400 ppm estas konsiderataj malbona endoma aerkvalito[6].

Por komparo: La tutmonda averaĝa CO2-koncentriĝo en la aero estas proksimume 400 ppm laŭ volumeno; tamen, ĝi varias konsiderinde regione, depende de la horo de la tago kaj sezono.

La CO2-koncentriĝo en elspira aero de homo estas de 1,5% (15 000 ppm), do pliiĝas je pli ol 40%.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 25. Arkivita el la originalo je 2015-07-06. Alirita 2016-11-17 .
  2. El País, 5a de junio 2008, Gustavo Hermoso, "Estanto, estinto kaj estonto pri la elĵetoj de CO2", bazita sur datenoj de The Atlas of Climate Change, The Woods Hole Research Center kaj UNFCCC-CDIAC, 2006. (hispane)
  3. Carbon dioxide now more than 50% higher than pre-industrial levels | National Oceanic and Atmospheric Administration (3 June 2022). Alirita 2022-06-14 .
  4. angle Carbon Dioxide Information Analysis Center, juin 1998, « Historical CO2 record derived from a spline fit (20 year cutoff) of the Law Dome DE08 and DE08-2 ice cores », D. M. Etheridge, L. P. Steele, R. L. Langenfelds, R. J. Francey (Division of Atmospheric Research, CSIRO, Aspendale, Victoria, Australie), J.-M. Barnola (Laboratoire de glaciologie et géophysique de l'environnement, Saint-Martin-d'Hères, France) et V. I. Morgan (Antarctic CRC and Australian Antarctic Division, Hobart, Tasmanie, Australie).
  5. angle United Nations Environment Programme (UNEP) – Third Assessment Report Climate Change 2001 Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, « Climate Change 2001: Working Group I: The Scientific Basis – Chapter 3. The Carbon Cycle and Atmospheric Carbon Dioxide », Executive Summary
  6. germane UBA, Bekanntmachung des Umweltbundesamtes: Gesundheitliche Bewertung von Kohlendioxid in der Innenraumluft. In: Bundesgesundheitsblatt – Gesundheitsforschung – Gesundheitsschutz Band 51, 2008, S. 1358–1369.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]