Artropodoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Artropodoj
Formortintaj kaj modernaj artropodoj
Formortintaj kaj modernaj artropodoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Superfilumo: Muduloj Ecdysozoa
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Latreille, 1829
Subfilumoj kaj Klasoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La artropodojartikpieduloj, latine arthropoda, origine greke αρθρόποδα [arthropoda] el arthro-, kuniĝo + podos, piedo[1] estas subaro de la duflankuloj. Ili ne havas spinon, kaj havas ĝenerale malmolan ŝelon. Nome temas pri senvertebraj animaloj kiu havas eksoskeleton (ekstera skeleto), segmentan korpon, kaj artiklitajn membrojn (parigitaj membroj). Artropodoj formas la filumon Arthropoda, kio inkludas la insektojn, araneedojn, miriapodojn, kaj krustacojn.

Artropodoj estas karakterizitaj per siaj artiklitaj membroj kaj kutiklo farita el kitino, ofte mineraligita per kalcia karbonato. La artropoda korpoformo konsistas el segmentoj, kiu havas po paron de membroj. La rigida kutiklo malhelpas kreskon, kaj tiele artropodoj anstataŭas ĝin periode pere de mudo. Ties adaptablo permesis al ili iĝi la plej speci-riĉaj membroj de ĉiuj speicaroj en plej medioj. Ili havas ĉirkaŭ milionon da priskribitaj specioj, kio faras ĝin pli ol 80% el ĉiuj priskribitaj vivantaj bestospecioj, kelkaj el kiuj, malkiel plej animaloj, estas tre sukcesaj eĉ en sekegaj medioj.

Artropodoj gamas laŭ grando el la mikroskopa krustaco Stygotantulus ĝis la Japana aranekrabo. La ĉefa interna kavaĵo de artropodoj estas sangujo, kiu enhavas ties internajn organojn, kaj tra kiu ties hemolimfo - similaĵo de sango - cirkulas; ili havas malfermajn cirkulajn sistemojn. Kiel ĉe ties eksteraĵoj, la internaj organoj de artropodoj estas ĝenerale konstruitaj de ripetaj segmentoj. Ties nerva sistemo estas "ŝtupareca", kun parigitaj ventraj nervofadenoj kiuj iras tra ĉiuj segmentoj kaj formas parigitajn gangliojn en ĉiu segmento. Ties kapoj estas formataj de fuzio de variaj nombroj de segmentoj, kaj ties cerboj estas formataj per fuzio de la ganglioj de tiuj segmentoj kaj ĉirkaŭas la ezofagon. La spira kaj ekskrecia sistemoj de artropodoj varias, depende multon el sia medio kaj el la subfilumo al kiu ili apartenas.

Ties vidkapablo dependas el variaj kombinoj de kompleksaj okuloj kaj pigment-truaj oceloj: ĉe plej specioj la oceloj povas detekti nur la direkton el kiu lumo venas, kaj la kompleksaj okuloj estas la ĉefa fonto de informaro, sed la ĉefaj okuloj de araneoj estas oceloj kiuj povas formi bildojn kaj, ĉe kelkaj okazoj, povas turniĝi por vidokapti predon. Artropodoj havas ankaŭ ampleksajn gamojn de kemiaj kaj mekanikaj sensiloj, ĉefe bazite sur modifoj de multaj ĥetoj (haretaĵoj) kiuj projektas tra siaj kutikloj. La metodoj de reproduktado kaj disvolvigo de artropodoj estas diversaj; ĉiuj surteraj specioj uzas internan fekundigon, sed tio okazas ofte per nerekta transigo de spermo tra membro aŭ la grundo, pli ol per rekta injekto. Akvaj specioj uzas ĉu internan aŭ eksteran fekundigon. Preskaŭ ĉiuj artropodoj demetas ovojn, sed skorpioj naskas vivajn junulojn post la idoj eloviĝis ene de la patrino. Artropodidoj varias el etegaj plenkreskuloj al larvoj kaj raŭpoj kiuj ne havas artiklitajn membrojn kaj finfine suferas totalan metamorfozon por produkti la plenkreskan formon. La nivelo de patra zorgado por idoj varias el nenio al longdaŭra zorgado havigita de skorpioj.

La evolucia praulo de artropodoj datas el la Kambria periodo. La grupo estas ĝenerale rigardita kiel monofiletika, kaj multaj analizoj eltenas la lokigon de artropodoj kun cycloneuralia (aŭ ties konstituantaj kladoj) en superfilumo de muduloj (Ecdysozoa). Ĝenerale tamen, la bazaj rilatoj de Metazoa ne estas ankoraŭ bone solvitaj. Same, la rilatoj inter variaj artropodaj gropoj estas ankoraŭ aktive debatitaj.

Artropodoj kontribuas al la homa manĝaĵaro kaj rekte kiel manĝo, kaj pli grave kiel polenigantoj de plantoj, ĉefe tiuj gravaj por agrikulturobestobredado. Kelkaj specifaj specioj estas konataj ĉar disvastigas kelkajn malsanojn al homoj, gregaro, kaj rikoltoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto artropodo derivas el la greka ἄρθρον árthron, "artiko", kaj πούς pous (gen. podos), t.e. "piedo" aŭ "kuro", kio kune signifas "artikita kruro".[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Artropodoj estas senvertebruloj kun segmentitaj korpoj kaj artikitaj membroj.[3] La eksoskeleto aŭ artropodaj kutikloj konsistas el kitino, nome polimero de glukozamino.[4] La kutiklo de krustacoj estas ankaŭ biomineraligita per kalcia karbonato.

Diverseco[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de artropodaj specioj varias inter 1,170,000 kaj 5 al 10 milionoj kaj tio estus ĉirkaŭ 80% el ĉiuj konataj vivantaj animalaj specioj.[5][6] La nombro de specioj restas malfacile determinebla. Tio okazas ĉar la censomodelo supozigas projekton al aliaj regionoj por skaligi el kalkuloj je specifaj lokoj aplikite al la tuta mondo. Studo de 1992 ĉirkaŭkalkulis ke estas 500,000 specioj de animaloj kaj plantoj nur en Kostariko, el kiuj 365,000 estus artropodoj.[7]

Ili estas gravaj membroj de maraj, nesalakvaj, teraj kaj aeraj ekosistemoj, kaj estas unu el nur du ĉefaj animalgrupoj kiuj estis adaptiĝintaj al vivo en sekaj medioj; la alia estas la amniuloj, kies vivantaj membroj estas reptiloj, birdoj kaj mamuloj.[8] Unu artropoda sub-grupo, nome insektoj, estas la plej speci-riĉa membro el ĉiuj ekologiaj gildoj en medioj surteraj kaj nesalakvaj.[7] La plej malpezaj insektoj pezas malpli ol 25 mikrogramoj (miliononoj de gramo),[9] dum la plej peza pezas ĉirkaŭ 70 g.[10] Kelkaj vivantaj krustacoj estas multe pli grandaj; ekzemple, la kruroj de la Japana aranekrabo povas etendi ĝis 4 m,[9] kaj la plej peza el ĉiuj vivantaj artropodoj estas la Amerika omaro, pinte je ĉirkaŭ 20 kg (44 p.).

Klasiga skemo[redakti | redakti fonton]

                     ______ Heksapodoj (insektoj, dipluroj, proturoj, kolemboloj)
           _________/
          /         \______ Krustacoj (= krustuloj; kraboj, langustoj, saliketo, ktp)
         /
        /               ___ Paŭropodoj
       /               /
      /               /____ Diplopodoj (milpieduloj)
     /____Miriapodoj_/
    /                \_____ Kilopodoj (centpieduloj)
   /                  \ 
__/                    \___ Simfiloj
  \  
   \                   _____ Araneoidoj (araneoj, akaroj, skorpioj, ktp)
    \                 /
     \___Ĥeliceruloj_/______ Merostomoj
                     \ 
                      \_____ Piknogonidoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La N.B.N.-nomo estas *Abelfilumanoj*
  2. Arthropoda. Online Etymology Dictionary.
  3. Valentine, J. W. (2004), On the Origin of Phyla, University of Chicago Press, p. 33, ISBN 0-226-84548-6, https://books.google.com/?id=DMBkmHm5fe4C&dq=arthropod+synapomorphy 
  4. Cutler, B. (Aŭgusto 1980), "Arthropod cuticle features and arthropod monophyly", Cellular and Molecular Life Sciences 36 (8): 953, doi:10.1007/BF01953812 
  5. Anna Thanukos, The Arthropod Story, University of California, Berkeley, http://evolution.berkeley.edu/evolibrary/article/arthropodstory, retrieved 29a de Septembro, 2008 
  6. Ødegaard, Frode (2000), "How many species of arthropods? Erwin’s estimate revised.", Biological Journal of the Linnean Society 71 (4): 583–597, doi:10.1006/bijl.2000.0468, http://si-pddr.si.edu/dspace/bitstream/10088/1315/1/Odegaard_2000.pdf 
  7. 7,0 7,1 Thompson, J. N. (1994), The Coevolutionary Process, University of Chicago Press, p. 9, ISBN 0-226-79760-0, https://books.google.com/?id=AyXPQzEwqPIC&pg=PA9&lpg=PA9&dq=arthropod+species+number 
  8. Ruppert, Fox & Barnes (2004), pp. 518–522
  9. 9,0 9,1 Schmidt-Nielsen, K. (1984), "The strength of bones and skeletons", Scaling: Why is Animal Size So Important?, Cambridge University Press, pp. 42–55, ISBN 0-521-31987-0, https://books.google.com/?id=8WkjD3L_avQC&pg=PA53&dq=arthropod+size+range 
  10. Williams, D.M. (21a de Aprilo, 2001), "Largest", Book of Insect Records (Universitato de Florido), http://entnemdept.ufl.edu/walker/ufbir/chapters/chapter_30.shtml, retrieved 10a de Junio, 2009 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arthropod en la angla Vikipedio.