Kutiklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio kutiklo estas ĝenerala nomo de kovra tavolo de neminerala kaj ofte ankaŭ neĉela naturo. Strukturojn kiuj konsistas el vivaj ĉeloj oni neniam nomu kutiklo.

En plantoj kutiklo estas forgratebla tavoleto de vakso kaj specialaj polimeroj kutino kaj kutano, kiuj kovras epidermon de plantaj folioj kaj malhelpas vaporadon kaj elsekiĝon de la planto. Aparte kserofitoj, kiel kaktoj, havas ege dikan kutiklon.

En multaj animaloj, ekz. en Nematodoj[1] kaj Artropodoj, kutiklo ekzistas kiel densa tavolo de eksterĉela materio, kiu situas super epitelio kaj servas por protekto kaj subteno de korpa formo.

La partoj de la ungo. 1) Ungolameno 2) Ungoflanko 3) Lunulo, duonluno 4) Kutiklo.

En medicino vorto kutiklo signifas tavolon de mortaj ĉeloj apud bazo de la ungo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About the roundworm cuticle. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2008-06-16.