Duflankulo
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Ediacaran - ĉi-epoke | ||||||
![]() La duflankuloj estas tre diversspecia grupo
| ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Subgrupoj
| ||||||
| ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||

Ilustraĵo de la malsamaj specoj de simetrio de vivaĵoj. La formoj kun ambaŭflanka simetrio povas havi kapon. Vivaĵoj kun la alia specoj de simetrio havi respektivajn organojn, se ne havas kapon. (Elmontrata en la Kampa Muzeo de Natura Historio, Ĉikago)
Duflankuloj (latine Bilateria) estas grupo de animaloj kiuj, je iu vivstadio, estas duflanke simetriaj kaj havas tri ĝerm-tavolojn (endodermon, mezodermon, kaj ektodermon). Ĉiuj duflankuloj havas centran nervan sistemon.
Oni kutime distingas du ĉefajn grupojn inter la duflankuloj, laŭ la momento de la apero de la buŝo dum la disvolviĝo:
- Prabuŝuloj (Protostomia): la buŝo aperas unue, el la blastoporo
- Novbuŝuloj (Deuterostomia): la anuso aperas unue el la blastoporo, kaj la buŝo formiĝas nur poste, ĉe la alia fino de la embrio.
Inter la prabuŝuloj troviĝas, interalie:
- Artropodoj (inkluzive insektoj, krustacoj, araneoidoj ktp);
- Fadenvermoj;
- Platvermoj;
- Ringvermoj (inkluzive tervermoj, hirudoj, ktp);
- Moluskoj (inkluzive duvalvuloj, helikoj, polpoj ktp).
La novbuŝuloj inkluzivas la grupojn ekinodermoj, vertebruloj, ktp.