Glukozamino
Glukozamino aŭ aminoglukozo estas amina derivaĵo de glukozo. Ĝi solviĝas bone en akvo, facile kristaliĝas. Ĝi estas tre disvastigita en ligita formo en glukoproteido, heparino, sango, galo. Ĝi estas ĉefa parto de kitino, skeleta materialo de krustuloj, insektoj, fungoj. Ĝi produkteblas el kitino per kloracida hidrolizo.

Sulfato de glukozamino