Nova Biologia Nomenklaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el N.B.N.)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tiu birdo kun la apenaŭ komprenebla scienca nomo Hymenolaimus malacorhynchos nomiĝas *Anaso obtuzbeka* en N.B.N., familio de *Anasoj* (Anatidae).
Anas platyrhynchos estas la "tipo" por sia ordo kaj nomiĝas do *Anaso ordotipa* en N.B.N.. La laŭa N.B.N.-nomo de la ordo estas *Anasordanoj* (Anseriformes).
Urocolius indicus, birdo hejma nur en la suda parto de la afrotropika ekozono, kaj tute ne vivanta en Hindujo. Ekzemplo de la ekzisto de sufiĉe eraraj nomoj ĉe la tradicia nomenklaturo.

Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) estas sistemo por nomi la speciojn kaj aliajn taksonojn de bestoj, plantoj k.a. laŭ alia maniero ol tiu de la tradiciaj nomenklaturoj [1] . Tiel difinis sian projekton la iniciatinto, Wim De Smet, flandra zoologo. Tiu projekto disvolviĝis proksimume inter 1970 kaj 2005 kongruante kun la ekzisto de apoga organizaĵo, la Asocio por la Enkonduko de Nova Biologio Nomenklaturo [2].

La sistemo konstruas nomojn per 57 [3] [4] klare difinitaj reguloj kaj uzas terminojn el la lingvo Esperanto, kelkfoje "esperantecajn" terminojn. Tamen ne temas pri Esperanto-nomoj por bestoj kaj plantoj, sed pri tute nova [5] [6] scienca sistemo kiu devus ebligi racie nomi la taksonojn de la vivantaĵoj.

Ekde 1994 al ĉiu nomo ankaŭ kodo estas aldonita. Tiu ĉi plialtigas la eblecojn por perkomputila uzado de la sistemo.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la iniciatinto, la avantaĝoj de N.B.N. estas jenaj [7] :

  1. Aposteriora sistemo: N.B.N. ĉerpas el la spertoj de pli ol 200 jaroj da scienca nomfarado, konservas el ĝi la bonajn flankojn kaj evitas la malbonajn; N.B.N. krome ĉerpas el la nuntempaj vidpunktoj en biologio kaj el la amasa konado pri la specioj kaj pri taksonomio.
  2. Klare difinita sistemo: la reguloj estas klare konataj antaŭ ol la nomoj estas farataj.
  3. Garantiebla sistemo: la nomoj ne estas elpensaĵoj de unu persono, ĉar ili krome estas aprobataj fare de tri kompetentaj biologoj.
  4. Memorebla sistemo: la nomoj konsistas el normalaj vortoj (laŭ la kazo el unu, du aŭ tri vortoj).
  5. Regula sistemo: fiksaj finaĵoj por taksonoj de la sama taksonomia nivelo.
  6. Orientiga sistemo: ĉiu N.B.N.-nomo ligeblas al la nomo de la ordo al kiu la taksono apartenas (en la besta regno estas ĉirkaŭ 375 ordoj, el kiuj ĉirkaŭ 200 estas konendaj de kvalifita biologo, sed nur ĉirkaŭ 100 de ordinara biologo aŭ de intereshava naturesploranto; do, ekzistas memorigebla kvanto da terminoj).
  7. Unueca sistemo: samaj reguloj por la taksonoj de bestoj, plantoj, bakterioj k.a.
  8. Nepridiskutebla elparolmaniero, sekvanta komplete tiun de Esperanto.
  9. Limigo de la kvanto da uzataj vortoj pro ofta uzado de samaj vortoj (ekz.: familitipa, ordotipa...)
  10. Nova kaj racia elekto de tipoj por la taksonoj, prenante la plej bone konatajn speciojn.
  11. Nova perspektivo por muzeoj, se tiuj volas konservi ĉiujn N.B.N.-tipojn de iu(j) familio(j) aŭ de pli supera taksono.
  12. N.B.N.-nomo estas facile konebla en teksto: uzo de asteriskoj aŭ de N.B.N.-litergrupoj.
  13. Facila uzebleco per komputiloj (pro la limigo de la uzataj vortoj).

Specifaj konceptoj pri la N.B.N.-nomoj[redakti | redakti fonton]

En la N.B.N.-sistemo, Cygnus olor estiĝis *Anaso olornoma*, "anaso" kiel ĉiuj membroj de la familio *Anasoj*…
Ornithorhynchus anatinus aŭ *Platbekekidno familitipa*, familio *Platbekekidnoj* (Ornithorhynchidae), ordo *Ekidnordanoj* (Monotremata), havas kvar subspeciojn (vidu ĉi apude). Notu ke en tiu ĉi kazo estas Tachyglossus aculeatus aŭ *Ekidno ordotipa* kiu difinas la N.B.N.-ordononon.

Kun la escepto de la genro, jenaj tradiciaj taksonoj ankaŭ uziĝas N.B.N.-e : regnoj, subregnoj, filumoj (ankaŭ por la plantoj), subfilumoj, superklasoj, klasoj, subklasoj, ordoj, subordoj, infraordoj, superfamilioj, familioj, subfamilioj, specioj, subspecioj. N.B.N. neniel ŝanĝas la tradiciajn strukturojn pli altajn ol la familio. Laŭ ĝi nomenklaturo estu ilo por senc-have indiki aĵojn kaj ne havu rolon por indiki kromaĵojn, kiaj estas la filogeniaj rilatoj [8].

Alia simileco kun la tradicia nomenklaturo estas jena : la N.B.N. –nomo de specio konsistas el du vortoj, tiu de subspecio el tri vortoj; la unua vorto komenciĝas per majusklo kaj finiĝas per "o"; la dua (kaj iu ebla tria) komenciĝas per minusklo kaj finiĝas per "a". Sed ĉiuj specioj de iu familio havas la saman unuan vorton en sia N.B.N.-nomo. Fakte tiu principo estas nur simpla apliko de tio kion Karolo Lineo siatempe faris, sed kun la diferenco ke tio, kion Lineo komprenis per la nocio genus (genro) en la nuntempa scienco estas komprenata per la nocio familia (familio) [9].

Centre en ĉiu taksono estas la N.B.N.-tipspecio, la supozeble plej bone konata specio de la taksono; aŭ en la kazo de subspecio, ĝi estas tiu kiu vivas plej proksime al 45° N kaj 0° Gr. (tio de en 1989). Alivorte la tipspecio de iu familio, ordo k.a. ne plu estas tiu kiu estis une priskribita [10]. Ekzemple por la bestoj (science : Animalia) la plej bone konata specio estas la homo. Ties N.B.N.-nomo estas *Antropo regnotipa* kaj la N.B.N.-nomo por la bestaro estas la *Antroporegnanoj*. Simile *Foko ordotipa* (Phoca vitulina) difinas ties ordonomo *Fokordanoj* (Pinnipedia). Alia ekzemplo, por la familio de *Orelfokoj* (Phocidae) la tipspecio estas *Orelfoko familitipa* (Zalaphus californianus) kiu donas do sian nomon al la koncerna familio.

En Nova Biologia Nomenklaturo iu aro da vortoj havas iun vere specifan rolon: temas pri la vortoj, kiuj servas kiel "ŝlosiloj" por povi ekkoni la taksonomian lokon de la koncerna taksono. Tio signifas ke en ĉia N.B.N.-nomo iu tia ŝlolsivorto troviĝas. Tiu specifa vorto, kia la ŝlosilvorto estas, estas konstatebla en sia plej klara formo en la N.B.N.-nomo de la N.B.N.-tipspecio de iu ordo (aŭ subordo) kaj en iu iom malpli klara formo - en la N.B.N.-nomo de la ordo mem; sed krome ĝi ekzistas en la N.B.N.-nomoj de ĉiuj taksonoj de tiu ordo (aŭ subordo). Ekzemple la vorto "foko" ĉeestas en ĉiuj N.B.N.-nomoj de ĉiuj membroj de la ordo de la *Fokordanoj*. Oni konsĉiu ke tiu speciala N.B.N.-ideo, kiu havigas iun specialan rolon al la ordo, estas pravigebla per la centra lokiĝo de la ordo en la sinsekvo de la plej gravaj taksonomiaj niveloj [11]. La N.B.N.-nomoj de malpli alta taksonomia nivelo ol iu ordo, ĉiam enhavas la ŝlosilvorton de la ordo.

Se ekzistas subspecioj de iu specio, oni unue difinas la tipan subspecion, t.e. tiun kiu vivas plej proksime de la intersekca punkto de latitudo 45°N kaj la Grenviĉa Meridiano. La nomata punkto situas en agrikultura regiono, 1,5 km-ojn sude de la vilaĝo Saint-Seurin-sur-l’Isle (Gironde, Francujo). Al tia subspecio oni aldonas kiel trian elementon la vorton "tipregiona". La subspecioj de Ornithorhynchus anatinus, ekzemple, estas jenaj : *Platbekekidno familitipa tipregiona*, *Platbekekidno familitipa okcidentaŭstralia*, *Platbekekidno familitipa sudaŭstralia*, *Platbekekidno familitipa tasmania*.

Kontraŭe al la tradicia nomenklaturo, la nomoj de taksonoj ne kuntrenas tiujn de aŭtoro kaj ne ekzistas nomprioritato. La N.B.N.-nomoj kaj –reguloj restas permesemaj pri ŝanĝoj, sed tiuj ŝanĝoj certe ne okazu surbaze de personaj iniciatoj; nur post serioza studo kaj surbaze de bonaj motivoj kaj post iu necesa aprobado fare de iu organiza korpo, ŝanĝo okazu – kaj la rezultoj estu tuj komunikataj [12].

Ekzemploj de N.B.N.-taksonoj[redakti | redakti fonton]

Iuj tipspecioj kaj N.B.N.-taksonoj de pli alta nivelo
N.B.N.-tipo scienca specinomo komuna nomo scienca taksonnomo Esperanta taksonnomo N.B.N.-taksono nivelo
*Antropo regnotipa* Homo sapiens homo Animalia bestoj, animaloj *Antroporegnanoj* regno
*Antropo regnotipa* Chordata ĥorduloj, korduloj *Antropofilumanoj* filumo
*Antropo regnotipa* Mammalia mamuloj, mambestoj *Antropoklasanoj* klaso
*Antropo regnotipa* Primates primatoj *Antropordanoj* ordo
*Antropo regnotipa* Hominidae homedoj *Antropoj* familio
*Gramino regnotipa* Zea mays maizo Plantae plantoj, vegetaloj *Graminoregnanoj* regno
*Amebo filumtipa* Amoeba proteus amebo Protozoa protozooj, unuĉeluloj *Amebofilumanoj* filumo
*Spongo filumtipa* Spongia officinalis spongo Porifera, Parazoa sponguloj *Spongofilumanoj* filumo
*Meduzo filumtipa* Aurelia aurita ormeduzo, aŭrelio Cnidaria, Coelenterata kniduloj, celenteruloj *Meduzofilumanoj* filumo
*Distomo filumtipa* Fasciola hepatica distomo, fasciolo Plathelminthes, Platyhelmia platvermoj *Distomofilumanoj* filumo
*Askaro filumtipa* Ascaris lumbricoides askaro, askarido Nemathelminthes, Nematoda nematodoj, fadenvermoj *Askarofilumanoj* filumo
*Lumbriko filumtipa* Lumbricus terrestris eŭropa lumbriko Annelida anelidoj *Lumbrikofilumanoj* filumo
*Abelo filumtipa* Apis mellifera ordinara abelo Arthropoda artropodoj *Abelfilumanoj* filumo
*Heliko filumtipa* Helix pomatia ordinara heliko Mollusca moluskoj *Helikofilumanoj* filumo
*Asterio filumtipa* Asterias rubens ordinara marstelo, asterio Echinodermata eĥinodermoj, ekinodermoj *Asterifilumanoj* filumo
*Kiono klasotipa* Ciona intestinalis Ascidiacea, Tethyodea *Kionoklasanoj* Klaso
*Salpo klasotipa* Salpa maxima Thaliacea *Salpoklasanoj* Klaso
*Kopelato klasotipa* Oikopleura albicans Appendicularia, Copelata *Kopelatoklasanoj* Klaso
*Amfiokso klasotipa* Branchiostoma lanceolatum lanca brankiostomo Cephalochordata, Leptocardii *Amfioksoklasanoj* Klaso
  • Anonimulo 1991 : Leksikono - Lexicon Noms-N.B.N.-nomoj-namen-names, Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, Kalmthout, Ident.Belg.: 29063/86, 101 pp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La N.B.N.-nomo de la ĉimpanzo estas *Lertantropo familitipa*. La scienca nomo Pan troglodytes prezentas la beston kiel enkavern-loĝantan Pajnon, ...dum ĝia habitato troviĝas en la afrikaj pluvarbaroj.
  1. De Smet 2005, p. 8
  2. esperante Rememoro en 1999 pri la starigo de la Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo.
  3. De Smet 2005 p. 247-250
  4. De Smet 2007 : Nomi bestojn laŭ NBN
  5. De Smet 1991b, p.1
  6. Greuter, W. 2003 : Recent Developments in International Biological Nomenclature
  7. De Smet 1991b, p. 18-19
  8. De Smet 2005 p.20
  9. De Smet 1991b, p.10
  10. De Smet 1991b, p.15
  11. De Smet 2005 p.65
  12. De Smet 2005 p.23

Bibliografio[redakti | redakti fonton]