Mielabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mielabelo
Bee on Geraldton Wax Flower.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Subordo: Apokritoj Apocrita
Superfamilio: Apoidoj Apoidea
Familio: Abeledoj Apidae
Tribo: Abelenoj Apini
Genro: Mielabelo Apis
Linnaeus, 1758
Specioj

Apis andreniformis
Apis cerana
Apis dorsata
Apis florea
Apis koschevnikovi
Apis mellifera,
Apis nigrocincta

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Mielabelo (Apis) estas genro de kolonia, flugkapabla insekto el la familio de abeledoj (Apidae) (kiu apartenas al subordo Apokritoj, al ordo Himenopteroj). La abeloj estis jam hejmigitaj en la epoko de la egiptiaj piramid-konstruoj.

Kolonio[redakti | redakti fonton]

La mielabelo vivas en kolonio, kiu somere nombras ĝis ĉ 50.000 abelojn. La kolonio konsistas dum la granda parto de la jaro ĉefe el femaloj: el t.n. reĝino (kiu sole la ovojn demetas — ĝis 2.000 tage) kaj el sterilaj laboristinoj, kiuj la nektaron kolektas kaj prilaboras por ricevi mielon, la larvojn flegas kaj protektas la abelujon. Sed somere ili bredas ĝis ĉ. 2.000 masklajn abelojn (virabelo).

La reĝino pariĝas kun virabeloj, kiuj mortas post la nupto, ĉar la reĝino forŝiras generilojn de virabelo post transdono de semo. Kiam somere la kvanto de la kolektita mielo malpliiĝas, la virabelojn oni forpelas el la abelujo. La virabeloj estiĝas en partenogenezo el nefekundigitaj ovoloj (ovoj) en la sekvonta printempo.

Nur la nutrado de la larvoj decidas pri tio, kio evoluas el la larvo: reĝino aŭ laboristinoj. La larvo de la estonta reĝino ricevas la plej bonan nutraĵon, la t.n. reĝinan ĵeleon. En majo aperas la novaj reĝinoj, kiuj kun parto de la kolonio elsvarmas por establi novan kolonion (abelbredistoj povas uzi rimedojn por kontroli eliron de svarmoj kaj ankaŭ neebligi ĝin).

La abeloj konstruas ĉelaron el vakso, en kiuj ili bredas siajn idojn kaj deponas la mielon. La mielo estas kolektita el la nektaroj de la floroj aŭ (malpli ofte) el sekreciaĵoj de plantoj.

Poste en siaj mallongaj vivoj la laboristinoj kolektas polenon, kiun ili transportas kiel globojn kungluitajn sur malantaŭaj kruroj (v. foton)

La 80% de la plantoj estas abelpolenataj, kio montras iliajn gravecojn. Krom tio ili estas bredbestoj pro la mieloj kaj vaksoj. La afero pri bredado de abeloj nomiĝas kiel abelbredado, tiuj homoj kiuj profesie okupiĝas pri ĉi tio nomiĝas kiel abelbredistoj. Por la abelbredistoj finiĝas la jaro en aŭgusto, kiam ili bone ennutras la abelojn por ke ili bone travintrumu. Ju pli bone la abelkolonio travintrumas, des pli forta ĝi estas printempe por kolekti la mielon. Dum lastaj jardekoj la mielabelo estas minacata fare de mielakaro. Tiu ĉi parazito estis enportata fare de sciencistoj kaj ĝi respondecas pri formorto de tutaj kolonioj.

Pikilo[redakti | redakti fonton]

La pikilo de la abelo estas ekipita per ŝtokoj (ŝpatoj), kiuj ankriĝas en la mola haŭto (ekz de la homo) kaj tiel la pikilo elŝiriĝas el la korpo de la mielabelo, kaŭzante ties morton. (Se la piko atingas alian insekton, la pikilo ne ankriĝas en ties kitina surfaco.

Mielabelo kolektanta polenon

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Por la interkomunikado de la abeloj servas la t.n. abela danco (pri tiu temo vidu ankaŭ Karl Von Frisch).

Famaj abelbredaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Famas la hungara akacia mielo, kaj en Francio la lavenda mielo en Provenco kaj tiu de kolzo pli norde. Multaj landoj havas siajn famajn abelbredajn regionojn.



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri abelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Kiu havas abelojn, havas mielon. »

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu