Nupto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edziĝringoj
Civila geedziĝo en Germanujo
Parsia geedziĝo komence de la 20-a jarcento
Nupto de Mathieu Chantelois kaj Marcelo Gomez

Per nupto komenciĝas edziĝo en la plej multe da socioj. La maniero de la ceremonio kaj festo dependas de la socio. En modernaj socioj kutime ekzistas kaj religiaj kaj ŝtataj ceremonioj. Depende de la religieco de la paro kaj de la ŝtataj leĝoj, oni faras aŭ ambaŭ ceremoniojn aŭ nur unu el ili. La ŝtata ceremonio kaj registrado de la edziĝo ankaŭ nomiĝas "civila edziĝo". En Okcidentaj landoj oni kutime festas kun la familio kaj amikoj post unu el la du ceremonioj.

La vorto edziĝo rilatas al la tuta ceremoniaro kaj festado kiu kondukas al la stato de edzeco. En landoj, kie ekzistas registritaj partnerecoj, ofte ekzistas ceremonio kaj festo rilata al tiu registriĝo, kiu ofte imitas aŭ iugrade similas al tradicia edziĝo.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

Apud la esprimoj "edziĝo", "edziĝa ceremonio" kaj "edziĝa festo", ekzistas ankaŭ la malpli ofte uzata neologismo "nupto", kies plej ofta signifo estas "edziĝa ceremonio aŭ festo", sed kiu ankaŭ povas senŝanĝe esti uzata por ceremonioj kaj festoj kondukantaj registrita partnereco.

Nupto estas ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj (plej ofte fianĉo kaj fianĉino) publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte edziĝo). Plej ofte la nupton sekvas pli ampleksa nuptofesto.

Terminoj[redakti | redakti fonton]

La vorto nupto estas sinonimo, ne nur beletra, de edziĝo. La vorto ankaŭ indikas la oficialan vivligitecon inter samseksaj paroj, kiujn en kelkaj landoj oni jure same sankcias. La Nederlanda Remonstranta eklezio estis, kiom sciate, la unua kristana eklezio en la mondo, kiu oficiale rekonis samseksajn nuptojn. Pluraj aliaj eklezioj sekvis.

Solula festo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ edziĝo ofte okazas festado en malsamaj grupoj, konata kiel la antaŭedziĝa festo aŭ "solula festo": por ĉiu el la partneroj aparta festo kune kun ties plej intimaj amikoj. Kelkfoje dum tia "solula festo" (tiel-dire pro-ŝerce) oni klopodas por intence ebriigi la edziĝonton.

Geedziĝo en la unua duono de la 20-a jarcento (1935). Barcelono, Hispanio

Kristana geedziĝo[redakti | redakti fonton]

En katolika kaj ortodoksa kristanismo geedziĝo estas sakramento (protestantismo ne havas la nocion sakramenton, aŭ maksimume por la bapto kaj la Manĝo de la Sinjoro (eŭĥaristio).): Dio unuigas unu viron kaj unu virinon kiel edzon kaj edzinon por fondi familion, doninte gracon sufiĉan. En katolikismo, la unuigo estas ĝis morto. Por validigi la sakramenton, viro kaj virino (fraŭlo kaj fraŭlino) devas mature, volonte kaj libere konsenti al la geedziĝo kaj plenumi ĝin per seksumado.

De post 1930 multaj protestantaj eklezioj evoluas al praktika tolero de divorco. En katolikismo divorco daŭre ne eblas.

Eksterordinaraj nuptoj[redakti | redakti fonton]

Fine de la 20a jarcento kaj komenco de la 21a enmodiĝis ĉefe en altaj klasoj de disvolviĝintaj landoj, tio estas inter riĉuloj, ekstravangancaj ceremonioj serĉante eksterordinarajn lokojn kaj etosojn, fakte kiel rezulto de nuptoveturoj al ekzotaj lokoj. Tiele enmodiĝis por okcidentanoj nuptoj en insulo Bali, en Barato, aŭ aliaj ekzotaj landoj, por japanoj en landoj tipe vizitataj de turistoj kie en Hispanio Granado, por aventuremuloj en ĝangaloj aŭ Antarkto, kaj eĉ subnaĝe.[1]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri nupto

  • Citaĵo
     Unue la nupto kaj poste volupto. 

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sandor Szathmari, Mistika profundo, en Perfekta civitano, Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1988, paĝoj 359-361, prezentas paron kiu planas submaran nupton sed kion la virino malakceptas post unua merĝo.