Adventismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adventismo estas kristana movado, kiu komenciĝis en la 19-a jarcento. La nomo aludas la kredon pri la tujvenonteco de la dua alveno (aŭ advento) de Jesuo Kristo. Ĝin lanĉis la predikisto William Miller, kiu profetis ke Kristo revenos la 22-an de oktobro, 1844. Plej multaj miller-anoj forlasis la movadon post la neokazo de la profetita evento, sed multaj restis fidelaj al la principoj, kvankam ne al la specifa profetaĵo, de Miller, kaj ĉi tiuj formis la unuan generacion de la adventisma movado. Hodiaŭ, la plej granda konfesia grupo en la movado estas la Sepataga Adventisma Eklezio, kiu havas pli ol 16 milionojn da membroj.

La adventismaj eklezioj plejparte apartenas al la konservativa aŭ eĉ fundamentisma flanko de protestantismo.[1] Multaj el ilia kredas, ke oni ĉefe en sabato (ne dimanĉo) solenigu Diservojn, kaj iuj sekvas diversajn dietajn regulojn bazitajn en la Malnova Testamento (la Hebrea Biblio). Ili tenas diversajn doktrinojn pri aliaj teologiaj temoj, ekzemple ĉu la stato de la homo inter morto kaj releviĝo estas nekonscia aŭ konscia, ĉu la malbonuloj estas neniigotaj aŭ ĉu eterne tormentotaj, la la sanktejo de Daniel 8 estas en ĉielo aŭ tero, ktp.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Adventist and Sabbatarian (Hebraic) Churches" section (p. 256–276) in Frank S. Mead, Samuel S. Hill and Craig D. Atwood, Handbook of Denominations in the United States, 12th edn. Nashville: Abingdon Press