Orienta skismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua koncilio de Konstantinopolo, dum kiu estis aldonitaj al la tradicia kredo pluraj eroj, kiuj poste kaŭzis la skismon.

La orienta skismogranda skismo estis la disiĝo de la Ortodoksa eklezio disde la Katolika eklezio.

Kiel daton oni ofte donas 1054, kiam la papo kaj la Patriarko de Konstantinopolo ekskomunikis unu la alian, sed fakte temas pri okazaĵo kiu daŭradis inter la 5-a kaj 15-a jarcentoj. Hodiaŭ historiistoj interkonsentas ke orienta kaj okcidenta eklezioj disiĝis pro pliiĝintaj malkonsentoj, kiuj laŭis la kreskantan influon de la papa aŭtoritato. Ne teologiaj diferencoj fingravis por la skismo, sed politikaj faktoroj ene de la eklezio.

Alienado inter oriento kaj okcidento[redakti | redakti fonton]

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Tra la unuaj jarcentoj pli kaj pli malkutimiĝis en Romo kaj en la "Okcidento" ĝenerale ke oni parolu la grekan lingvon, kiu estis interlingvo ĉirkaŭ la Mediteraneo dum jarcentoj. Pro tio ankaŭ ene de la eklezio okazis malmulte da teologia interŝanĝo. Jam en la 4-a jarcento nur restis malmultaj okcidentaj ekleziestroj, kiuj parolis ĝin (Ambrozio de Milano, Hieronimo). Eĉ la altedukita Gregorio la Granda, kiu estis ambasadoro en Konstantinopolo en la 6-a jarcento, ne parolis la grekan. Sed ankaŭ la verkojn Aŭgusteno oni nur en la 14-a jarcento tradukis en la grekan. Ĝenerale la grekaj patriarkoj siaflanke ne parolis la latinon (rigardata "barbara lingvo"). Tial ĉiam necesis tradukistoj, sekretarioj kaj aliaj spertuloj por la interkomuniko. Ekde la papo Damaso la 1-a (380) la lingvon de la meso oni ŝanĝis de la antaŭa greka al la latina.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Alia aspekto estis kulturaj malsamoj rilate la valorojn kaj sintenojn. La Grekoj rigardis la Romianojn malkleraj kaj barbaraj, al la Romianoj la Grekoj ŝajnis arogantaj.

Ankaŭ klereco kaj profesia fono de la ekleziestroj malsimilis:

  • Multaj teologoj okcidentaj spertis juran-politikan klerigadon kutiman en la romia kulturo. Tial al ili gravis la jurajn kaj organizajn aspektojn ankaŭ en la teologio.
  • En la oriento estis pli grava la klasika klereco inkluzive de klasika filozofio, retoriko kaj natursciencoj. Tial en la orienta teologio pli grave rolis filozofiaj demandoj kiel kristologio.

Interese estas ke ankaŭ en tiuj herezoj, kiuj estis plej problemecaj, similaj demandoj gravis: kaze de Donatismo en la okcidento temis pri eklezia juro, kaze de Arianismo kaj Monofizitismo en la oriento pri kristologiaj demandoj la rilato de la kredo al la okcidenta filozofio.

En la oriento tradicie estis multaj laikaj kleruloj, kiuj aktive partoprenis la eklezian vivon kaj la teologion, kaj el kiuj iuj eĉ iĝis patriarkoj (ekz. Photius). En la okcidento, la eklezio pro la politika evoluo ekde ĉ. la 5-a jarcento akiris monopolon pri klerigado - ĉiuj estontaj klerikoj povis komenci sian klerigadon nur ene de la eklezio, laikoj nur tre malofte estis klerigitaj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ĉar Konstantinopolo iĝis la ĉefurbo de la romia imperio, kaj pro la disfalo de la okcidentromia imperio ekestis tre malsimilaj politikaj konstelacioj: En la oriento estis la imperiestro kaj en la eklezio pluraj patriarkoj samrangaj, el kiu neniu havis aŭtoritaton super la aliajn.

En la okcidento tamen dum jarcentoj ne plu estis centrala potenco politika, nur lokaj landestroj interkverelantaj, sed unu eklezian patriarkon (nome la papon), kiu sole povis garantii stabilecon kaj kontinuecon, kaj pro tio iĝis centrala aŭtoritato - kaj kiu pro la situacio ankaŭ devis engaĝiĝi politike kun la landestroj.

La politika parto de la papa ofico eĉ plifortiĝis kiam Pipino igis la papon feŭdestro de la eklezia ŝtato kaj pli kaj pli troviĝis en la rolo de laika monarĥo. Kiam la filo de Pipino, Karlo la Granda, en la jaro 800 estis kronita imperiestro fare de Leono la 3-a, ĉar ambaŭ malakceptis la regadon de la bizanca imperierstrino Irene de Ateno, tio estis plia malproksimiĝo forde la oriento. La Grekoj, politikistoj kaj klerikoj samkiel normaluloj, estis ŝokitaj, ke la roma episkopo memstare igis "barbarestron" romia imperiestro, kiel se ne ekzistus la romia imperiestro en konstantinopolo - tion ili rigardis perfido kontraŭ ŝtato kaj eklezio.

Teologio[redakti | redakti fonton]

La teologio ĉe ambaŭ flankoj jam frue evoluigis malsamajn gravajn aspektojn, kiuj en la komenco vigligis unu la alian, sed poste - pro manko de sufiĉa interŝanĝo - rezultis en disevoluo.

Rilate al la triunuo la oriento precipe reliefigis la tri personojn - inkluzive la Sanktan Spiriton - dum la okcidento koncentriĝis al la unueco kaj duarangigis la Sanktan Spiriton.

En la okcidento Aŭgusteno evoluigis la dogmon pri la prapeko, laŭ kiu ĉiu homo ekde la koncipiĝo pro la kulpo de Adamo ankaŭ estas jure kulpa (kiu sekve necesigas la senmakulan koncipiĝon de Maria) la oriento vidas la prapekon en la sekvoj de kulpo de Adamo: morto, volego kaj la homa pekemo. El tio ankaŭ sekvas malsama rigardo al saviĝo: en la okcidento ĉefe temas pri jura malkomdamno, kiun efikis Jesuo, tiel ke li mem prenis la punon por la homa peko - en la oriento lia morto kaj releviĝo efikas liberon de morto kaj peko, per kio la homo povas redieciĝi kaj vivi kun Dio eterne. La okcidenta eklezio rigardis Kriston la viktimo, la orienta eklezio rigardis lin la venkinto.

Al la Nicea Kredo aldoniĝis en la okcidenta eklezio la "filioque", en la orienta eklezio ĝi restis origina. Tiu estis konkreta konflikto, kiun oni ne povis rigardi kiel reciproka komplemento.

Graveco de la episkopeco[redakti | redakti fonton]

En la oriento estis multaj lokaj eklezioj, kies fondintoj estis apostoloj - tial ĉiuj episkopoj estis rigardataj pli-malpli samrajtaj. Decidoj pro ĉiuj devigaj tamen nur povis esti faritaj fare de ekumena koncilio, kiu ankaŭ devis havi la konsenton de la popolo. En la okcidento nur la roma eklezio legitimiĝis per apostolo, kaj tial la Episkopo de Romo havis specialan monarkecan staton. Al la orientaj eklezioj, kiuj tradicie akceptis lian preferatan staton, tio ne estis problemo, ĉar ĝi komence limiĝis nur al la okcidento. La roma episkopo tamen pli kaj pli konvinkiĝis ke sia absoluta aŭtoritato estu ne nur super la okcidento, sed super la tuta eklezio - kaj kiam la orientaj episkopoj ekrekonis sin nuraj "servantoj" de Romo, ili demandis, kiu koncilio estus tion decidinta. Tiun demandon oni rigardis en la okcidento negrava. Ankaŭ tiurilate evoluis vidpunktoj kiuj ekskluzivigis sin reciproke.

Moroj[redakti | redakti fonton]

Krome estiĝis ankaŭ malsamoj pri malpli gravaj temoj: en la oriento pastroj rajtis geedziĝi, la okcidento retenis la celibaton; ankaŭ estis malsamaj reguloj pri fasto.