Prapeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La prapeko estas kristanisma ideo, laŭ kiu Adamo kaj Evo rompis kontrakton kun Dio (vd. Genezo) kaj per tio ne nur mem kulpis, sed igis kulpa ankaŭ sian idaron. Por la koncepto uzatas ankaŭ la esprimo origina peko.

La ideo de prapeko estas provo kongruigi du bazajn ideojn de kristanismo:

  • Dio estas bona
  • Homoj suferas

Efektive la tuta rakonto, kvankam neunueca stile kaj henhave kaj pluaŭtora, kaj malgraŭ ke mitecaj elementoj kiuj tiaj tuj sin malkaŝas, servis al kompilistoj kaj al la estontaj komentariistoj, kiel instrumento por transdoni mondkoncepton kaj igi pli akcepteblan la dian estradon en la mondo. Aparte tiun rolon disvolvis, en la Nova Testamento kaj en sinsekvaj kristanaj teologioj, la prapeko: ĝi utilis, pli instrumente ol konsente kun la historia vero, por igi iumaniere komprenebla la Difila Enkarniĝo kaj liaj morto kaj resurekto: krude dirite, li estus veninta por nuligi la malbonajn efikojn de tiu prapeko kaj reenmeti la homojn en la dian amikecon. Sed samtempe, aliaj kristanaj teologioj, por igi komprenebla la unikan kaj eksterordinaran historian agadon de Kristo, profitis de aliaj bibliaj konceptoj kiel “Dio estas amo (Johanaj evangelio kaj leteroj) kaj por amo al homoj volis la homan travivon de Kristo per kiu komunikas sian vivon al liaj adherantoj.

Tiamaniere la prapeko perdas sian forton kondiĉantan la tutan agadon de Kristo kaj samtempe Kristo ne elaĉetas el tiu prapeko (nomota plimalfrue, origina peko kiu mistere regeneriĝus en ĉiu homo), ĉar li celas horizontojn pli intimajn kaj donantajn la “eternan vivon”. Kaj ne plu necesas defendi nedefendeblan historian faktecon de la Geneza rakonto, kiu eventuale nur ekzemple montras tion kio okazas en unuopa pekulo, kaj adresiĝas al Izraelidoj fascinitaj de la kanaanaj fekundecaj kultoj kies emblemo estis serpento (kiu, male, estas akre riproĉata kaj punata de Dio laŭ Gn 3,14).

Pionira revekigo pri tiu teologio estis franciskana frato Dunso Skoto (1266-1308)[1]. Tiu teologo ekspekulativis anstatuante la principon Teocentran (Dicentran) per tiu Kristocentra. Ekstermetafore: la principo teocentra vidas la Enkarniĝon sub la celo de la Elaĉeto, dum tiu Kritocentra vidas la Enkarniĝon dehokita el la Elaĉeto, kiu siavice, estas konsiderita dono de Dio.

Restas problemo: de kiu peko liberas la ofero de Jesuo Kristo? Li donas la dian vivon per kiu igas kapabla sian adheranton kondamni kaj venki sian denaskan emegon forĵeti Dion mem cele de akirado de plia sendependeco kaj liberiĝo el lia morala leĝo, kaj submeti per perforto aliajn homojn: Elaĉeto estas senti, pensi kaj agadi laŭ Kristo.

Vere restas alia problemo: de kie la sufero kaj morto ktp, se ne de tiu unua malobeo? La kaŭzo ne estas la elpensita prapeko, kiu tamen ne igus senresponca Dion, sed ĝi restas kaŝita en Dio kiu reale donas sian "eternan vivon" al ĉiuj homoj jam kreitaj laŭ sia bildo.

Historiistoj pri kristanaj teologioj, kiuj ĉi-kaze neniel identiĝas kun la deklaritaj dogmoj pri kies nuraj harmoniiĝo kaj kompreniĝo ili traktas, dokumente priskribas la evoluon de tiuj klopodoj penetri en la neniam sufiĉe komprenebligitan, de la homa intelekto, celon de la Krista Enkarniĝo.

Amplekso de la prapeko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kristana instruo la origina peko tuŝas kaj damaĝas, spirite kaj korpe, ĉiun homon, kvankam ne estas precizigite, kio estas konkrete tiu peko. Sed kvankam ĝi makulas ĉiujn homojn, estis du esceptoj en la tuta homa historio, nome Maria kaj Jesuo: Jesuo ĉar evidente Dio ne povas peki, kaj Maria pro dia privilegio. Ankaŭ interesa islama hadito instruas pri tiuj du esceptoj asertante ke ili ne estis "tuŝitaj de Satano" kiel male okazas, iamaniere, por la aliaj homoj.

Katolikismo, ortodoksismo kaj protestantismo malsame interpretas la ideon de prapeko, sed substance samkredas.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala diskuto (itallingva) pri la prapeko troveblas en "Il Peccato Originale nel pensiero moderno", de Giuseppe Riconda, Marco Ravera, Claudio Cianco, Gianluca Cozzo. Moercelliana, 2009.

Artikoloj rilataj[redakti | redakti fonton]