Bapto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bapto estas sakramento de kristaniĝo. La baptoto pentas pri siaj pekoj, konfesas la kristanan kredon kaj ricevas pardonon de la estintaj pekoj, precipe de la origina peko. Katolikaj pastroj baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito (la Triunuo).

Iuj eklezioj baptas per la verŝado de akvo, aliaj per subakvigo. La vorto "bapto" devenas de la antikva greka verbo : βαπτίζειν / baptizein ("trempi").

Iuj eklezioj baptas bebojn, donante al ili kristanan nomon, aliaj nur baptas tiujn, kiuj konscie kaj mature komprenas la riton.

La rito memorigas la bapton de Jesuo Kristo fare de Johano Baptisto en rivero Jordano.

En katolikismo kaj ortodoksismo, la pastro ankaŭ ŝmiras la frunton per sankta oleo.

Bapto de Kredantoj[redakti | redakti fonton]

Bapto de plenkreskulo

Oni nomas "Bapto de Kredantoj" la doktrinon laŭ kiu oni baptu nur la plenkreskulojn aŭ nur tiujn, kiuj povas respondeci pri sia fido. Tion defendas multaj kristanaj grupoj, kiel la Baptistoj.

Bebobapto[redakti | redakti fonton]

Bapto de bebo

Bebobapto estas la doktrino de kristanaj grupoj kiuj permesas la bapton de infanetoj. La plej malnovaj eklezioj kaj eĉ multaj protestantaj grupoj permesas tion.

Sanga Bapto[redakti | redakti fonton]

En la katolikismo kaj ortodoksismo oni kredas ke se iu suferas martirigon pro la kristana fido, eĉ se tiu ankoraŭ ne estis baptita, la elverŝo de ties sango valoras kiel la bapto mem.

Dezira Bapto[redakti | redakti fonton]

En la katolikismo, dezira bapto estas la kredo laŭ kiu la deziro de bapto estas sufiĉa por tiuj kiuj mortis antaŭ ol esti baptitaj. Tiu nocio supozas, ke bapto estas esenca al savo. En ĝia ekstrema formo, tiu nocio certigas, ke nekristanoj, kiuj praktikas la plinoblajn elementojn de iliaj religioj, ricevas la benojn de la bapto eĉ sen koni Kriston.

Malbapto[redakti | redakti fonton]

Neniigo de la bapto ne eblas. Oni tamen povas per helpo de Actus Formalis Defectionis ab Ecclesia Catholica sciigi la kompetentan episkopon ke oni volas forlasi la eklezion (fakte do malkonvertiĝi). Tio tiam estas menciata en la baptoregistro. La eklezio konsideras tian peton kiel ago de apostatiĝo, herezoskisma ago, por kio la kanono 1364 §1 de la kanonika juro estas aplikata. La bapto mem, kiel ligo kun la Korpo de Kristo, laŭ la eklezio ne povas esti neniigata ĉar tio estas ontologia kaj daŭra ligo kaj tial oni ne forigas nomojn el la baptoregistro. En Flandrio en 2010 altiĝis la nombro da homoj kiuj estis baptitaj laŭ la rom-katolika rito kaj volis esti "malbaptataj". Grava kaŭzo de tio estas la ekscio de infana seksa misuzo fare de servantoj de la eklezio.[1]

Girl at catholic christening.jpg
Baptismal Font Magdeburg.jpg


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Nieuwsblad, Steeds meer Vlamingen laten zich ontdopen, 3 juli 2010