Skismo
Etoso
Skismo (de la greka σχισμα, schisma, el la verbo skizein dividi) estas disdividiĝo precipe de homaj organizaĵoj, kiel religioj aŭ politikaj partioj.
Skismoj rilate al Esperantio
[redakti | redakti fonton]En la historio de Esperanto oni celas kutime la skismon inter Ĝeneva UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo. Cetere oni nomas la siatempan krizon pri Ido ankaŭ Idoskismo.
Skismoj en la monda historio
[redakti | redakti fonton]- Granda aŭ Orienta skismo, kiu estigis la Romkatolika Eklezion kaj la Ortodoksan Eklezion
- Skismo de la romia Imperio en Okcidentan kaj Orientan Imperiojn
- Okcidenta skismo inter papoj de Avinjono kaj papoj de Romo (vidu antipapon).
- Skismo de la 2-a Internacio kiu naskis la 3-an Internacion
- Ĉinio
- Skismo inter maoismo kaj soveta komunismo.
- Skismo inter Romkatolika Eklezio kaj Ĉina Katolika Asocio.