Kontraŭreformacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni nomas Kontraŭreformacio la reakcion de la katolika eklezio al la disvastiĝo de la Reformacio en la 16-a jarcento (ekde ĉ. 1540). La Kontraŭreformacio baziĝis sur firmigo de la eklezia strukturo kaj instigo de la religia kredo.

Metodoj:

  • rekatolikigo en protestantaj teritorioj (tio daŭris ĝis la 18-a jc.)
  • diplomata, ŝtata premo kaj ideologia firmeco
  • baroka preĝejkonstruo, teatra ludo
  • monaĥaj ordenoj kiel jezuitoj (fondita en 1534)

Evoluo de la kontraŭreformacio[redakti | redakti fonton]

La elirpunkto estis la Koncilio de Trento (de 1545 ĝis 1563 kun interrompoj), kio akcentis la dogmajn kaj liturgiajn diferencojn al la protestantismo kaj samtempe forigis la plej gravajn mankojn en la tiama eklezio (ekz. reformado de la pastroinstruado kaj ĉesigo de prebendo (rento alligita al eklezia titolo) kaj de misuzo de indulgenco (pekpardono)). Tiel oni samtempe provis limigi la eblecojn de la protestantismo por atakoj.

La gvidanta forto de la kontraŭreformacio estis en Eŭropo la papo kaj la Habsburgoj. Ili atingis longtempajn sukcesojn en Francio, Pollando, sur la teritorio de la Habsburgoj. La ideologio firmigis la monarkiojn. Ĉar la kontraŭreformacio devis lukti ankaŭ en kulturo, ĝi efikis ankaŭ je la evoluo de la kulturo kaj arto.

La unua reprezentanto de la kontraŭreformacio estis la Jezuita ordeno, fondita en jaro 1534 de Ignaco Lojola. La Jezuitoj – apogitaj de papo Gregorio la 13-a – grave partoprenis en la eŭropa kontraŭreformacio.

En la Germana Imperio donis la bazon de la kontrareformacio la religia paco de Augsburgo de 1555 kun la decido, ke ĉiu bienulo rajtas decidi pri konfesio de sia servutulo. La unua pinto estis la kolonja episkopeja milito en 1583, post kio la kolonja episkopa sidejo kaj la apartenanta princlando rekatolikiĝis.

La kontraŭreformacio en la habsburga imperio okazis pli akre, perforte.

La kontraŭreformacio finiĝis post tridekjara milito en 1648 preskaŭ ĉie en Eŭropo, krom Hungario, kie ĝi daŭris iom plu pro la turka okupado eĉ en la 18-a jc. (post forpelo de la turkoj). En Hungario la kontraŭreformacion realigis la jezuitoj kaj ties hungara ano Pázmány Péter. Li estis ekde 1616 ĉefepiskopo de Esztergom kaj ellaboris la ideologion de la kontraŭreformacio: li ligis la sorton de Hungario al la Maria-kulto kaj restarigis la gvidantan rolon de la katolika eklezio. Li fondis pastroinstruejon en 1619 en Nagyszombat (ĉi tie ekde 1635 funkciis eĉ universitato), en 1623 en Vieno (Pazmaneum). Pázmány atingis la rekatolikiĝon de la ĉefnobeloj.

Dum la regado de Lipot la 1-a, la habsburgoj uzis perforton por la rekatolikigo (post la komploto de Wesselényi 1670-71). En 1673-74 oni citis la protestantajn predikatorojn antaŭ eksterordinaran juĝejon. Kiuj obstine eltenis apud sia konfeso, forvendis al galero.

En 1731 aperis la Carolina Resolutio en Hungario, kiu limigis la politikajn kaj religiajn rajtojn de la reformantoj (ili ne rajtis pri oficistiĝo).

Francio: hugenotoj, Edikto de Nantes, Edikto de Fontainebleau, edikto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]