Evangeliismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evangelia preĝejo en Rusio.

EvangeliismoEvangelikalismo (/ˌiːvænˈdʒɛlɪkəlɪzəm, ˌɛvæn-, -ən-/) estas Protestanta Kristana movado kiu komenciĝis en 1730-aj jaroj en Britio[1]. La vorto ne estas precize difinita kaj ekzistas multaj evangeliismaj eklezioj, kiuj malsamas en multaj aspektoj. Tamen plimulto de kredantoj konsentas ke la plej gravaj karakterizaĵoj de evangeliismo estas:

  • Bezono por porpersona konvertiĝo (kristana renaskiĝo)
  • Emo disvastigi kaj propagandigi religion
  • Granda konsidero de Biblio kiel etika aŭtoritato
  • Emfazo al morto kaj reviviĝo de Kristo[2].

Esploristo David Bebbington nomis tiujn kvar aspektojn konvertismo, aktivismo, bibliismo kaj krucocentrismo kaj diris "Kune ili formas kvarflankaĵon de prioritatoj, kiuj estas bazo de Evangeliismo"[3].

Tamen, termino Evangeliisma ne nepre egalas al konservativafundamentisma. Kvankam plimulto de evangeliismaj eklezioj, aparte en Usono, vere estas ege konservativaj, la saman terminon uzas pri si iuj progresemaj, plurismaj kaj eĉ universalismaj eklezioj kaj religiaj grupoj. Vere, la termino estas iom ambigue uzata inter kristanoj[4].

En Usono ekzistas multegaj evangeliismaj eklezioj. Evangelical Free Church de Usono estas ekzemplo de potenca konservativa evangeliisma eklezio.

Evangelia Feminismo[redakti | redakti fonton]

Kristanismo ekde sia komenco estis karakterizita per ĝenerale negativa sinteno al sekso. Pli bone abstini, kaj kristana edziĝo estas la plej malgranda malbono. La baza ina modelo estas tiu de Evo, kiam ŝia ina korpo respondecas pri la prapeko, ŝia sekseco kreis pekon kiu kovras la tutan homaron. La alternativa katolika modelo estas tiu de la Sankta Maria, virino kun korpo kiu ne rilatas al sekseco, ŝia virgeco estas la fonto de magia forto kaj potenco.

La protestanta eklezio kreis problemon por virinoj. Tiu forigis la kultadon de sanktuloj, la monaĥejoj kaj la neceson de celibato por la pastraro, kaj samtempe malaperis "pura" ina modelo. Religiemaj virinoj restis ligitaj ekskluzive al prapeko. La evangelia movado faris revolucion en la percepto de virinoj kaj sekseco. La ina bildigo estis malseksigita, oni asertas, ke la virino pentis pro la prapeko, kaj tial ne estas seksa sed pura familia patrino. Tial virinoj havas moralan superecon super viroj.

La emfazo de la morala supereco de virinoj igis ilin tre aktivaj en la 19-a jarcento :

  • La procezo de la "feminigo de religio" - virinoj fariĝis respondecaj pri socia moralo kaj agado en la religiaj komunumoj.
  • Volontula filantropia agado (la etburĝa virino ne laboros por salajro) - supozante la ŝtatajn devojn en la civila sfero, en sociaj aferoj. Sociologoj parolas pri du landoj - unu burokratia de centralizita registaro, kaj la alia de bonfaraj asocioj, kiuj prizorgas ĉion, de alkoholismo kaj prostituado ĝis edukado kaj sanigo.
  • Politika agado - kiel la movado por abolicii sklavecon aŭ la movado por abolicii la laŭleĝecon de prostituado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bebbington, D. W. (2008). Evangelicals in Modern Britain: A History from the 1730s to the 1980s, London: Unwin, 1.
  2. Eskridge, Larry. Defining Evangelicalism. Institute for the Study of American Evangelicals (1995). Arkivita el la originalo je 2018-02-25. Alirita 2008-03-04. angle
  3. Bebbington, p. 3.
  4. George Marsden Understanding Fundamentalism and Evangelicalism Eerdmans, 1991.