Kristana teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La teologio, (Rafaelo).

Kristana teologio estas la fako kiu studas la Dion de Kristanismo kaj lian relatiiĝon kun la homo en la arko de la tuta historio de la savo, kies kulmino estas la misio kaj la elaĉeta ofero de Jesuo Kristo. Ekzistas teologioj de aliaj religioj, kiuj ne estas temo de tiu artikolo.

Difino pri la kristana teologio[redakti | redakti fonton]

La termino teologio ne aperas tia en la sanktaj libroj, kvankam tiu ideo vaste ĉeestas. Kutime spertuloj allasas tiun difinon: “La teologio estas la scienco pri Dio kaj lia rilato kun la homo kaj la mondo”.[1]

La kristana teologio estas rezonado de la racio pri la mesaĝo de la revelacio, ricevita en la fido. Ĉe la bazo, do, staras la rilato inter fido kaj racio konceptataj kiel komplementaj. La kristanaj apologiuloj difinis sian fidon "vera filozofio", nome kiel aŭtentaj respondoj al filozofiaj demandoj.[2]

Plidetale, la kristana teologio povas esti difinita kiel la fako kiu:

  • prezentas unuigitan formuladon de la vero pri Dio kaj pri liaj rilatoj kun la homaro kaj universo, tiaj kiaj ili estas prezentitaj en la dia Revelacio;
  • aplikas tiujn verojn al la tuta sfero de la homaj vivo kaj penso.

Historio de la kristana teologio[redakti | redakti fonton]

La unuaj formoj de kristana teologio okazis kun la tieldiritaj Apostolaj Patroj de la 2-a jarcento, kies neniu tamen apartenas al la nombro de la Apostoloj de Jesuo, ĉiuj vivintaj en la antaŭa jarcento.[3] Tiuj patroj grave alfrontis iujn aspektojn profetajn kaj doktrinajn de kristanimo. Inter la plej elstaraj dokumentoj kiujn ili lasis al la posteularo troviĝas la Didakeo, teksto entenanta iujn normon edukajn kaj moralajn,

La unua renkonto inter kristanismo kaj la greka penso okazis per la parolado de Paŭto al la Atenanoj:

”22 Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. 23 Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. 24 La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj; 25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; 26 kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; 27 por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; 28 ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro. 29 Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado. 30 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu; 31 tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj”. (Agoj de la Apostoloj, 17, 16-31)

Apostolaj Patroj[redakti | redakti fonton]

Okazis nur kun la unuaj Apostolaj Patroj, tamen, ke la kristana penso komencis laŭgrade ricevi la vestojn de la teologio, nome de provo pensi la diaĵon per la iloj de la racio, ne propre por fortigi la fidon, sed prefere por ĝin defendi kontraŭ la kritikoj. En kosmopolita etoso de la greka-romia helenismo, krome, kreiĝis ĉiam pli nepre la neceso distingi la aŭtentan kristanismon el la alportoj de aliaj doktrinoj. La rilato kun la greka filozofio kaj pagana, ekokupis la centron de vera debato: jam antaŭe Paŭlo de Tarso plurfoje estis kontraŭmetinta la nekristanan saĝon de la homaj tradicioj[4] kontraŭ la dia saĝo, kiun li invitis koni per la “okuloj de la menso”.[5] Embria provo fandi la filozofion grekan kaj mosean religion estis jam plenumita de Filo de Aleksandrio, kutime taksata la unua kiu interpretis laŭplatone la Biblion, kaj pro tio konsiderita la antaŭanoncanto de la Patristiko.[6]

Ĝenerale oni povas diri ke la pagana kultura heredaĵaro estis ricevita ĉe kristanoj kun malsamaj akcentoj, sen aŭtomate identigi ĝiajn penssistemojn kun la evangelia mesaĝo, sed prefere kun certa kritika konscio kiu, en Tertuliano ekzemple, ŝanĝiĝas al klara malkonsento. Li fakte sin demandas: Kion havas komunan Ateno kaj Jerusalemo? Kion la Akademio kaj la Eklezio?[7] Enkondukante unuafojon la koncepton pri Persono, Tertuliano subtenas ke la dogmoj de la kristana religio subtenendas tiom pli per fido kiom malpli ili aperas nekompreneblaj por la racio, tezo resumita en la esprimo Credo quia absurdum («Mi kredas ĉar estas tio absurdas»).[8]

Justino Martiro.

Aliaj apologiuloj, male, sintenis pli malfermite al la eblo de dialogo kun la filozofio. Justino el Nabluso, ekzemple, estis inter la unuaj teologoj kiuj identigi la enkarniĝintan Kriston kun la Logos de la Antikva Grekio, termino kiun li trovis jam uzita en la prologo de Johano. Logos, tradukita al la latina per Verbo, esence signifis la racion aŭ la universalan fundamenton de la mondo, kaj estis ĉerpita koncepto de la stoika filozofio kaj novplatona.

Ireneo de Liono.

Ankaŭ Ireneo de Liono sin montris akcepteme preta ricevi iujn ĝeneralajn principojn de novplatonismo, de li juĝatajn afinaj al Kristanismo; aliflanke li alarmis pri la ekvastiĝo de gnostikismo kies formoj, ene de la kristanaj medioj, proponis asketajn kaj esoterajn aspektojn, fariĝintajn estonte parte heredaĵo de la Eklezio mem.

Ireneo, kontraŭante la gnostikan pesimismon celantan senvalorigi la korpajn realaĵojn, estis la unua teologoj profitanta de la principo de la Apostola posteuleco por refuti siajn oponantojn, evidentigante argumentan linion kiu naskiĝas kun Jesuo, trairas la Apostolojn kaj daŭrigas tra la Agoj de la episkopoj. Lia penso transiras la refuton de la herezo: oni rajtas, fakte, diri ke li presentiĝas kiel la granda teologo de la Eklezio, kiu kreis la sisteman teologion; li mem parolas pri “sistemo de la teologo”, nome pri la interna kohero de la tuta kredindaĵaro. Centre de lia teologio lokiĝas la problemo de la Kredregulo kaj ĝia transdono.[9] Tiu sankta ordo reprezentas veran kaj propran Tradicion posedantan la jenajn karakterizojn:

  • ĝi havas la publikan karakteron malsame ol tiu sekreta de la gnostikuloj. [10]
  • ĝi havas unuecan karakteron, dum la sektoj estas multaj kaj malsamaj, [11]
  • ĝi estas gvidita de la Sankta Spirito, kaj do ne transdonas homajn instruaĵojn spite de ilia saĝo aŭ inteligenteco. [12]
Origeno Adamantio.

La unuaj teologiaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Inter tiuj kiuj sin dediĉis al la formulado de la unua granda sistemo de filozofio citindas Klemento de Aleksandrio; kiel Justino, ankaŭ Klemento alvenis subteni ke Dio donis la filozofion al la Grekoj “kiel testamenton ilian propran” [13] Laŭ li, la greka filozofia tradicio, kvazaŭ samvalore kun la Mosea leĝo, estas medio de "Revelacio": ili estas du fontoj kiuj definitive iras renkonten al la sama Logos. Ricevinte tiun heredaĵon, Origeno allasis decidan markon al la kristana teologio, ĝin refondante kiel ekzegezon kaj eksplikon de la Sanktaj Libroj.

Laŭ Origeno li estis krome inter la unuaj utiligantoj de la termino homooùsios («samsubstanca»)[14] por indiki la rilaton de la procesio ekzistanta inter la tri Personoj de la kristana Sankta Triunuo, en optiko tamen de neperfekta egaleco sed de subordiĝismo de la Filo rilate la Patron;[15] liaj instruajoj estis reprenitaj de Gregorio de Nazianco kiu, male, sin esprimis favore de la egala digneco de la tri diaj Personoj, koncepto poste akceptita kaj proklamita de la Koncilio de Niceo (325), kiu decide asertis:

  • 'la doktrinon de homooùsion, nome de la samsubstanco de la Patro kaj de la Filo, per kiu oni konfesis ke la Filo estis “generita”, “nefarita” (genitum, non factum), kaj ke lia ekzisto ne estas posta ol tiu de la Patro; (=generita ante omnia saecula);
  • la virgan naskiĝon de Jesuo, kiu estis tiel definitive definita;
  • la kondamnon de Arianismo en ĉiuj ĝiaj aspektoj, kiu subtenis ke Jesuo ne estis nature dia.
Aŭgusteno de Hipono (de Antonello el Mesino).

La temo de la samsubstanceco de la tri Personoj estis reprenita de Aŭgusteno de Hipono, hodiaŭ konsiderata la plej alta epigono de la patristiko. Li estis la teologo kiuj ĉerpis el Novplatonismo kaj kreis rimarkindan sintezon inter la greka filozofio kaj la kristana kredo, precipe ricevante el Plotino la konceptaron de la tri naturoj aŭ diaj hipostazoj, nome (Unu, Intelekto kaj Animo) kaj ilin identigante kun la tri Personoj de la kristana Triunuo (Patro, Filo kaj Sankta Spirito), sed ili konceptante samgradaj kaj samdignaj (malsame ol en Plotino).

Laŭ Aŭgusteno estas limoj trans kiuj la racio ne kapablas iri, sed Dio povas elekti ilumini per la fido la animon de siaj elektitoj, sukcesante kontentigi per la fido ties scio-soifon. Aŭgusteno reprenas de Plotino ankaŭ koncepton laŭ kiu la malbono estas simpla manko de Esto, nome de Dio: la malbono estas do nure homa malobeo.

Kun Aŭgusteno emerĝis, tamen, ĉi-rilate, aparta malsamo de la kristana filozofio kompare kun tiu greka, en kiu estis certe sentita la ideo pri la kontraŭstaro inter bono kaj malbono, sed mankis la nocio de peko: pro tio malĉeestis ankaŭ la kunsekva koncepto de historio kiel vojo al elaĉeto por la savo. Aŭgusteno male konsciis ke la lukto inter bono kaj malbono disvolviĝas precipe en la historio. Tio kuntrenis ankaŭ rehabilito de la tera dimensio fronte al la negativa juĝo ĉe platonismo. Nun ankaŭ la mondo kaj korpaj estaĵoj havas sian valoron kaj signifon, ĉar mem fruktoj de la amo de Dio. Temas pri Dio viva kaj persona kiu vole elektas eniri la homan historion. Al la amo ascenda tipa de la eros greka, Aŭgusteno flankis tial la amon descendan de Dio por ties kreitaĵoj, propran de la kristana agapo .

La lasta patristiko[redakti | redakti fonton]

La sistemo pri la graco ellaborita de Aŭgusteno ekscitis preskaŭ unu jarcenton de disputoj (430-529), kiu determinis serion da problemoj kun la triumfo de la modera aŭgustenismo, La Koncilio de Efeso, jam en 431, krom okupiĝi pri serio da kristologiaj problemoj en kiuj kondamnis nestoriismon (asertantan rigidan separon de la du naturajn en Kristo), estis konfermita la kondamno de pelagianismo.

Duonpelagianoj de sudo de Francio, tamen, ne sukcesis koncepti la preferon de Dio por la elektito kaj, por refuti la vidpunkton de Aŭgusteno, elpensis la ekscesajn formulae atribuitajn al Fulgencio el Ruspe, aŭ profitis teoriojn de iuj, izolitaj, antaŭdestinistoj kiel, ekzemple, Lucido, kiu jam estis kondamnita en la koncilio de Arles (475). Tamen, la modero de Prospero de Akvitanio kaj la akordocelaj tezoj entenataj en la “apelacio” al ĉiuj de la anonima aŭtoro de De Vocatione omnium gentium (Pri vokiĝo de ĉiuj popoloj), malfermis la vojon al akordo. Sankta Cezario el Arles obtenis de la papo Felikso la 4-a serion da Capitula (dekretoj) kiuj estis promulgataj en la Koncilio de Orange, kaj konstituas la konsekron de la triumfo de aŭgustenismo (529).

Anicio Manlio Torquato Severino Boecio.
Skoto Eriugena.

La lasta periodo de la Patristiko prefere engaĝiĝis en la reellaborado de doktrinoj jam formulitaj. Inter la plej elstaraj aperas Boecio taksata unu el la fondistoj de la skolastika skolo kaj de la disputo pri la universalaĵoj koncernanta la difinon de la filozofiaj esencoj atribueblaj al la universalaj genroj kaj specioj..[16] Boecio aparte subdividis la filozofion en tri tipoj de objektoj:

  • la intelekteblaj [17] estas la senmateriaj estaĵoj, konceptitaj nur de la intelekto senhelpe de la sensoj, kiel Dio, anĝeloj, animoj; la scienca branĉo kiu pri ili okupiĝas estas la teologio.
  • La inteligeblaj estas, male, la intelekteblaj viditaj en la materiaj realaĵoj. kiuj estas perceptitaj per la sensoj kvankam konceptitaj de la intelekto.
  • La naturo kiu estas objekto de la fiziko, siavice dividita en sep fakojn: tiuj de quadrivium - aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio – kaj de trivium - gramatiko, logiko kaj retoriko.

En la Pseŭdo-Dionizio la Areopagano troviĝas, male, la unua eksplicita distingo inter negativa teologio kaj aserta teologio: dum tiu lasta atingas Dion per progresa kreskiĝo de ĉiuj limigitaj kvalitoj de unuopaj objektoj, la unua, male, procedas per malkreskiĝo kaj minimumigo, ĝis la elimino, de ĉiu enhavo de la menso, ĉar Dio, estante supera al ĉiuj realaĵoj eblaj kaj imageblaj, ne estas identigebla kun neniu el ili. Notiĝas en li influoj de la aŭgustena novplatonismo.

Ankaŭ la irlanda Skoto Eriugena, teologo de la karolinda epoko kaj aŭtoro de Periphyseon (aŭ De divisione naturae = Pri la divido de la naturo), insistis en la filozofia argumentado tipa de Aŭgusteno pri la dualisma kaj komplementa rilato inter fido kaj racio kiuj en Dio necese koincidas, ĝin figurante en cirkulo, preferante la negativan vojon: li vidis Dion kiel superan kaj al la esto kaj al la ne-esto, kiel punkton en kiu la dualismo de la realo reordiĝas en unueco. Li, tial, sekvis la interpreton de Pseŭdo-Dionizio la Areopagano, kies tradukis el la greka al la latina lingvo la Corpus Areopagiticum (Amplekso de la Dionizia verkaro), kaj de tiu teksto reasertis la koncepton ke la platonaj ideoj antaŭestas en la Verbo sed ne koincidas kun li: ili fakte estas verko de la Patro. Taksante la universalaĵojn ante rem, Skoto Eriugena prenis pozicion favoran al realismo ekstrema en la disputo pri la universalaĵoj.

La skolastikisma teologio[redakti | redakti fonton]

Anselmo de Aosto.

Ekde la jaro mila estas aparte signifa la naskiĝo de skolastika filozofio, tiel nomata el la institucio scholae, nome de sistemo lerna-eduka vastiĝinta en tuta Eŭropo kaj garantianta unuformecon de instruado. Patro efektiva de skolastikismo estis ĝenerale konsiderata la benediktana abato [[Anselmo de Canturbery|Anselmo el Aosto,[18] poste levita al la episkopa digneco de la urbo Canterbury, kiu provis krei konverĝon inter fido kaj racio en la sulko de la tradicio platona kaj aŭgustena. Liaj du precipaj verkoj traktas pri la ontologia pruvo, kiu en Monologion estas pritraktata “aposteriore” startante el la konsidero ke, se io ekzistas, necesas allasi la Superan Eston ĉe la komenco de la ontologia ĉeno kiu ĝin ebligas. En Proslogion, male, Anselmo ellaboras la pruvoj apriore, sur la bazo laŭ kiu Dio estas la plej Alta Ento, kies pli granda ne eblas pensi; kiu negas ke al tiu koncepto de la menso korespondas realo, necese li sin kontraŭdiras, ĉar ĉi-kaze eblus pensi ke la Supera Esto estas malpli granda ol io ankoraŭ pli granda kiu havus ankaŭ la ekziston.

”Ho Sinjoro, vi ne nur estas kio pri kio ne eblas pensi io pli granda (non solum es quo maius cogitari nequit), sed vi estas ankaŭ pli granda ol ĉio kion oni povas pensi. (quiddam maius quam cogitari possit) [...]. Se vi ne estus tia, oni povus pensi ion pli grandan ol vi, sed tio ne eblas. (Anselmo el Aosto, Proemio kaj nn. 1.15: 226; 235) ”

Anselmo estis subtenanto de la realo de la universalaĵoj ante rem, nome ĝuste apriore, antaŭantaj la sperton. Lia pozicio estis pravigita de Vilhelmo el Champeaux (epigono de realismo hodiaŭ aproksimebla al ideismo),[19] sed kontraŭata de Roscelino, partiano, male, de ekstrema nominalismo per kiu li antaŭeniris ĝis subteni ke la tri personoj de la Triunuo estas distinktaj inter si ĝis la reala separado ankaŭ se identaj per volo kaj povo: iliaj komuna esenco, la dieco, estas nur nomo, iu flatus vocis (voĉa blovo). Roscelino pro tio estis akuzita pri triteismo. En la polemiko enŝoviĝis ankaŭ Petro Abelardo, pli favora al konceptismo, originante tiel disputon kiu estis karakteriza trajto de skolastikismo, kiu daŭrigos laŭlonge de pluraj jarcentoj kaj estis, almenaŭ parte, origino de la moderna filozofio.

La naskiĝo de skolastikismo estis permesinta la disvolviĝon de nova scioformo, pli aŭtonoma kompare kun tiu de la monaĥa medio en kiu tiom kreskis la kristana teologio, per la kreo de siaj novaj sidejoj ĉe la katedralaj skoloj aŭ en la universitatoj kiel en tiuj de Bolonjo kaj Parizo. Tiu lasta, aparte, fariĝis internacia centro por la teologiaj studoj. Inter la institutoj de de la nova alestiĝo akiris rimarkindan prestiĝon la Skolo de Chartres, kiu referencis al novplatonismo de Aŭgusteno kaj Boecio. En la medio de la disputo pri la universalaĵoj, la skolastikuloj de Chartres subtenis ke la ideoj estas tute aprioraj, estante kreaĵoj de la Patro, dum nivele de kosmologio ili alproksimiĝis al la interpreto de Kalcidio pri la Timeo de Platono: ili identigis la kristanan Sanktan Spiriton kun la Animo de la mondo, laŭ la tezo elpensita de Abelardo. Tiel la naturo fariĝis unuo organika kaj sendependa de aliaj sciencoj, objekto sendependa el la teologio.

Samtempe ekestis novaj religiaj fermentoj celantaj renovigi la Eklezion kiel la Kluniza kongregacio disvolviĝinta ĉirkaŭ la jaro mila, aŭ la Cistercianoj, kiu akiris ekstraordinaran gravecon danke al Bernardo de Clairvaux. Tiu lasta proponis mistikan vojon ol la spekulativan teologion: laŭ Bernardo la unika maniero por atingi la veron konsistas en la praktiko de la kontemplo kaj de la preĝo, kaj ne en la abstrakta rezonado. Al li kontraŭmetiĝis Petro Abelardo, kiu male subtenis ke “ne eblas kredi ion ajn se antaŭe oni ĝin ne komprenis”.[20]

Ĉe komenciĝoj de la 12-a jarcento naskiĝis aliaj du novaj movadoj, unu fondita de la hispana Sankta Dominiko el Guzmán, kies predikado baziĝis sur la efiko de la argumentoj kaj forto de la persvado, la alia de Sankta Francisko el Asizo, kiu, male, celis konverti per la ekzemplo de humila vivo, simpla, kaj en harmonio kun la naturo. Tiuj du movadoj rapide disvastiĝis precipe en la urboj kaj kontaktis la tutan socian mediaron per siaj skoloj kiuj intertempe jam fariĝis centroj de mezepoka kulturo.

Alberto la Granda, patrono de la katolikaj teologoj.
Tomaso de Akvino.

Estis ekzemple du fratuloj dominikanoj, Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino, la fundamente kontribuantoj al la kreskiĝo de la Skolastika teologio. Aŭtoro de impona komento pri la metafiziko de Aristotelo, Alberto la Granda estis inter la unuaj inokulantoj de la influo de la araba aristotelismo en la kristanaj skoloj, reduktante la rolon kiun Aŭgustenismo estis havinta ĝis tiam, kaj estigante ardajn disputojn kiam iuj konceptoj de averoesa deveno (kiel la neado pri la senmorteco de la animo aŭ pri la perkrea origino de la mondo) ŝajnis invadi la kristanan ortodoksion. Unuafojon, li enkondukis tiam la distingon inter la enhavo de la fido, pri kiu okupiĝas la teologio, kaj tiu de la scienco, en kiu aktivas nur la racio, ĉiam serĉante tamen la akordon inter la du vidpunktoj. Al la fido li asignis Aŭgustenon kiel superan aŭtoritaton, kaj al la scienco Aristotelon, kritike tamen konsideritan.[21] Oni povas diri ke Alberto la Granda donis al la kristana teologio la formon kaj metodon kiuj, substance, konserviĝis ĝis la hodiaŭa epoko. Li akompanis sian teologian pensadon kun granda religia sento: la eklezio proklamis lin sanktulo.

Disĉiplo de Alberto estis Tomaso de Akvino, kiu sammaniere, antaŭ la avanco de la araba aristotelismo kiu ŝajnis detrui aŭ igi dubajn la ĉefpunktoj de la kristana kredo, pruvis ke tiu lasta havis nenion timindan ĉar la veroj de la racio ne povas esti kontrastantaj kun tiuj de la revelacio, estantaj ambaŭ emanado de la sama Dio.

Laŭ Tomaso ne eblas kontrasto inter fido kaj racio, pro kiu ofte la racio povas atingi la samajn verojn entenatajn en la Biblio; ekzemple, oni povas atingi la konon pri la ekzisto de Dio kaj per la fido kaj per la racio kaj la observo bazata sur la sensoj. Same kiel sia majstro, ankaŭ Tomaso provis akordigi la kristanan revelacion kun la doktrino de Aristotelo, kiu, startinte el la studo pri la naturo, intelekto kaj logiko, estis eliginta konojn ĉiam pli validajn kaj universalajn, facile asimileblajn flanke de la kristana teologio, ĉar la objektiva vero, same kiel cetere jam instruis la sama greka filozofo, estas tia ĝuste pro tio ke ĝi restas ĉiam egala ĉiuepoke kaj ĉiuloke. Tiel okazas, ekzemple, en la naturaj sciencoj, por kiuj ekzistis la ĉiama transiro el la potenciala stato al la reala stato per kiu strukturiĝas hierarkie la mondo laŭ ascenda skalo kiu el la plantoj iras al la bestoj, kaj el tiuj al la homoj, ĝis la anĝeloj kaj al Dio, kiu kiel senmova motoro de la universo kaŭzas ĉiujn naturajn procezojn. La anĝelaj inteligentoj ĝuas intuician sciokapablon kaj superan, kiu permesas al ili senpere kompreni tion al kio ni, male, alvenas pere de la ekzerco de la racio.

La fundamenta verko de Tomaso de Akvino, la Summa Theologiae (Sumo de teologio), estis de li konceptata sammaniere kiel la procezo por la konstruo de la grandaj Eŭropaj katedraloj: kiel la teologio celas igi travideblaj al la racio la fundamentojn de la fido, tiel la arkitekturo, aparte tiu de la romanikaj preĝejoj de la 12-a jarcento, fariĝis koletktiva instrumento por la eduko de la popolo kaj ties partopreniĝo al la vero revelaciita.

Bonaventura el Bagnoregio.

Dum Tomaso tiel kontribuis al la renaskiĝo kaj disvastiĝo de Aristotelismo en la kristana Eŭropo, lia samtempulo Bonaventura el Bagnoregio estis la plej fama elstarulo de la novplatona fluo. En la rezonado de Bonaventura, certaspekte spegula al tiu de Tomaso, ne troviĝas monumentaj arkitekturoj, sed la prefero por mistika sento inspiriĝinta al la religieco de Sankta Francisko el Asizo. En li restis centra la aŭgustena temo de la dia ilumino kvankam rezervita nur al la spiritaj homoj. Laŭ Bonaventura fakte, dum la sentebleco estas instrumento taŭga por la animo, kiu pere de la empiria realo alvenas al la formulado de universalaj konceptoj, por la kompreno de la spiritaj principoj necesas la ilumina dia Graco.

”Kiuj ajn estus la internaj dispozicioj, tiuj havas neniun povon sen la helpo de la dia Graco. Sed tiu estas koncedita nur al tiuj kiuj ĝin petas (...) kun fervora preĝo. Estas la preĝo la principo kaj la fonto de nia leviĝo (...) Tiel preĝante, ni estas iluminitaj en la kono pri gradoj de ascendo al Dio”.

La vojo de la ilumino estas tiu kiu kondukas al intelekte percepti esencojn eternajn, kaj eĉ al iuj permesas alproksimiĝi al Dio. La ilumino gvidas ankaŭ la homan agadon ĉar nur ĝi determinas la sinderezon, nome la praktika dispozicio al la bono. Konserviĝas en la Bonaventura sistemo, koniga kaj morala valoro de la ideala platona mondo sed ĉio estas transformita de la religia neceso de la ascendo de la homo al Dio.

Roger Bacon.

Dum Tomaso kaj Bonaventura instruis precipe en Parizo, aliaj skoloj kreskis en renomo, kiel tiuj de Oksfordo kaj Kolonjo (Germanio). La plej fama majstro de Oksfordo estis Roger Bacon, franciskana fratulo, kiu profitante de la distingo enkondukita de aristotelanoj inter scienco kaj fido, teoriis pri du diversaj fontoj de scio: la racio, kiu tamen ĉiam baziĝas sur senpera scio, kaj intuicio, kiu male atingas rekte el la datenoj. Tiu lasta povas esti kvalite mistika se estas koncernataj teologiaj veroj de la Revelacio, aŭ eksperimenta se estas koncernataj veroj de la natura mondo. La distingo inter tiuj du medioj, kiu estis anticipita, en certaj ĝiaj disvolviĝoj, ankaŭ ĉe la skolo de Chartres, laŭlonge de la tempo tendencos pliinflui.

Krizo de la Skolastikismo[redakti | redakti fonton]

La disputo pri la universalaĵoj estis jam trovinta solvon en la kompromiso ellaborita de Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino, subtenantoj de la modera realismo, laŭ kiu la universalaĵoj povas esti prnsitaj:

  • ante rem, nome ili ekzistas de antaŭ la realo, en la memso de Dio, simile al la platonaj ideoj;
  • in re (en la estaĵo), nome ankaŭ en la eno de la objektoj mem, kiel iliaj reala esenco (imanento);
  • post rem, kiel reala produkto de nia menso, kiu plenumas tial aŭtonomian rolon en la ellaborado de la konceptoj sendepende de la realo.
Duns Skoto

En la disputo tamen enŝoviĝis la skota teologo Duns Skoto, kiu enkampigis la problemon de la 'haecceitas, nome de la esenco kiu determinas la apartan objekton en certa maniero (hic et nunc = tie-ĉi kaj nun) iganta ĝin "tiu ĉi". Pri la universalaĵoj kiuj estas ĉe la origino de unuopaj realaĵoj, laŭ Skoto, oni povas diri nenion, estante neeble establi la kialon de ilia “esti tiaj kaj ne malsame”. Tiamaniere, Duns Skoto substrekis ankaŭ la aspekton apofatan kaj nekonatan de Dio, subtenante la ekziston de intrinseka limo en ĉiu homa scio: se la logiko volas esti konsista, ĝi devas rezigni esplori tion kio pro sia naturo ne povas havi racian respondon. Skoto asertas, tamen, sur la spuroj de Parmenido, la neceson de ekzisto de la Esto, sed la neeblecon igi necesa la enhavon, nome doni al ĝi predikaton racie pruveblan.

Tiel malfermiĝis la vojo al substanca malkonfido en la kapablo de la homa racio esplori la misterojn de la fido, dum la karaterizo precipa de la mezepoka filozofio estis ĝuste la asimilo de Dio en la logiko, pro la fakto ke Dio en la Evangelio prezentiĝis kiel Logos (Logika Principo).

Skoto aparte estas asertanto de la doktrino de volismo, laŭ kiu Dio estus animita de volo nekomprenebla kaj arbitra, tute senligita de raciaj kriterioj kiuj limigus lian liberon. Tiu pozicio havis kiel konsekvencon la kreskantan fideismon, nome la blinda fido en Dio, nome nemotivita per argumentado.

Vilhelmo el Okam.

Al fideismo adheris precipe Vilhelmo el Okam, epigono de penso-fluo favora al nominalismo, ene de kiu li aŭdacis negi al la Eklezio la rolon de mediacio inter Dio kaj la homoj. Baziĝante sur sia koncepto scio-reduktisma (sur kiu prenas justiĝon kaj viglecon la lia fama razilo), Okam kritikis la konceptojn de kaŭzeco kaj de substanco, de li juĝataj “metafizikaj”, favore de empiria esplora alproksimiĝo al la scio. Dedukante el la filozofio de Skoto, Okam asertis ke Dio ne kreis la mondon “per intelekto kaj volo” kiel instruis Tomaso de Akvino, sed “per sola volo”, kaj tial arbitre kaj senleĝe kaj senregule. Kiel Dio, ankaŭ la kreitulo estas tute libera kaj nur tiu libero povas fondi la moralecon de la normo, kies savo tamen estas frukto nek de antaŭdestinismo nek de liaj bonagadoj. Estas nur la dia volo kiu determinas, laŭ maniero tute nekonebla, la destinon de la unuopa homa estulo.

En Germanio, dume, Majstro Eckhart metis la bazojn de la germana spekulativa mistikismo, akceptante, el sia flanko, la misteran kaj neesploreblan karakteron de Dio, kaj ellaborante negativan teologion radike apofatan. Laŭ Eckhart, Dio generas sin mem kaj sian filon en la homoj, per ago kreiva daŭra kaj seninterrompa. El tio lia instruo celanta al la zorgo de la animo kaj al la kontempla preĝo.

“La okulo, en kiu mi vidas Dion, estas la sama okulo, per kiu Dio min vidas; mia okulo kaj la okulo de Dio estas unusola okulo kaj unusola kono”; “Kiu realigis Dion sentas la guston de ĉiuj aĵoj en Dio” .[22]

Afinaj al mistikismo de Eckhart estas la tonoj de la angla anonima aŭtoro de la Nubo de la ne-scio, en kiu oni konstatis diversajn kontaktpunktojn kaj konverĝojn, spite de la malsameco de diversaj premisoj, kun la meditado de Budhismo Zena. En la teksto oni parolas pri caligo ignorantiae (nebulo de la ne-scio), sed la imago de la nubo estas certe ĉerpita el la Biblio, ĉar oni trovas en la verko nombraj bibliaj pasaĵoj, en kiuj Dio estas prezentata “ĉirkaŭita de nuboj kaj tenebroj”,[23] kaj pri kiu oni diras “ke sidas en la nubo”.[24]

Humanisma renaskiĝo de la teologio[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento la realisma fluo kaj tiu nominalisma jam akcentis ĉiam pli siajn diverĝojn, ĝis origini du distinktajn penso-fluojn, kiuj disŝiris skolastikismon, en ĝi generante veran krizon kiu estis pliakrigita pro la elstariĝo de pli da aŭtonomio el la Eklezio pro la “avinjona ekzilo”. La unikaj rezonadoj en la realisma kampo konsistis, ekzemple, en reformuladoj de la antaŭa teologio bazita sur la Principo de aŭtoritateco.

Nikolao el Kuzo.

Kun la humanisma renaskiĝo oni komencis spiri novan etoson danke precipe al la iniciato de la teologo Nikolao el Kuzo (14011464) kiu provis krei sintezan punkton inter la du teologiaj fluoj.[25] Li, fakte, profitane de la “Dokta nescio antaŭ Dio akordigis la argumentan metodon de skolastikismo kun la ekstrema apofatismo de la malfruaj novplatonistoj: reirinte al Sokrato, li asertis ke la vera saĝulo ne estas tiu kiu posedas la veron, sed tiu kiu konscias pri sia nescio, kaj konscias pri siaj limoj. Ne eblas, fakte, esti konsciaj pri sia nescio sen esti jam travidinta kio estas tio kion oni ne scias. La absoluta nescianto, inverse, havas eĉ ne konscion pri sia nescio.

La homa scio estas ĉiam konjekta, tamen Dio ne estas tute nekonata, sed kontraŭe li reflektiĝas en la homo, kiu estas mikrokosmo, nome miniatura dio. Ekzistas nome korespondo inter la intelektaj strukturoj diaj kaj tiuj homaj, kun plue inter tiuj kaj la objektivigita inteligento de la kosmo. Dio estas la implicatio (implikiĝo) de la Esto, dum la universo estis lia plej granda eksplodo. Temas pri Dio konceptata dinamike, kiu kaŝiĝas (Deus absconditus) originante la mondon, sed al kiu oni povas leviĝi danke de la intelekto intuicia, kiu reprezentas la "dian" dimension de la homo, distingitan el la racio: malsame ol la racia logiko, kiu, fakte, estas limigita de la principo de nekontraŭdiro, la intelekto povas atingi kaj intuicii la Unu, nome la komuna radiko de ĉio kio post sia aperiĝo en la mondo aperas male kontraŭdira al la simpla racio, sukcesante unuecigi la ĝian multoblecon pere de tiu coincidentia oppositorum («koincido de la kontraŭoj) kiu ĝuste estas propreco de Dio.[26]

'“[La intelekto] havas kun la vero rilaton similan al tiu de la plurlatero (plurangulo) kun la cirklo: la enskribita plurlatero, kiom pli da anguloj posedu tiom pli similos al cirklo, sed neniam la unua fariĝas egala al la dua, ankaŭ se en ĝi senfine pliiĝos la nombro de anguloj, kondiĉe ke ĝi ne solviĝu en identeco kun la cirklo. (De docta ignorantia, I, 2-10)” .

Marsilio Ficino.

Per Nikolao el Kuzo la kristana teologio komencis interesi ankaŭ mediojn ne klerularajn, kaj orientiĝis al decida reveno kaj al la platona-aŭgustena tradicio kaj al tiu aristotela, ankaŭ se Aristotelo aperis malpli inspirinta. Marsilio Ficino, titolinte sian plej faman verkon Theologia platonica, unuigis Kristanismon kaj Platonismon en iu “pia filozofio” kontraŭa al pensfluoj ateismaj kaj materialismaj. La animo, laŭ Ficino, ne estas simpla formo de la korpo, sed estas ankaŭ senmortema, ĝia funkcio estas enkarniĝi por unuigi la spiriton kaj la korpecon, Dion kaj la materion, kiuj reprezentas la duajn ekstremojn de la universo.

”[La animo] … estas tia ke ĝi kolektas la aĵojn superajn sen neglekti la malsuperajn... Pro natura instinkto ĝi ascendas alten kaj descendas malalten. Kaj kiam ĝi ascendas, ne preterlasas tion kio situas malalten kaj kiam descendas, ne neglektas tion kio elstaras; fakte, se ĝi preterlasus ekstremon, glitus direkte al la alia kaj ne plu ĝi estus copula del mondo (kopulo de la mondo). (Marsilio Ficino, Theologia Platonica).

Kiel en Kuzano, la homa animo estas imago de sia kreinto, ĝi troviĝas en la centro de tiu cirkula movo pere de kiu Dio dissemiĝas puŝite de sia senfina amo.por poste veki en la homoj la deziron rekuniĝi al Li.

Johano Piko de la Mirandolo

Al la tradicio novplatonisma kuniĝis ankaŭ Johano Piko de la Mirandolo, tiun tamen, akordigante kun aristotelismo kaj kun aliaj kulturaj kaj religiaj elementoj, kiel kun hermetikismo kaj juda kabalo, puŝite de idealo de universala konkordo. Ne mankas en Piko substreko pri la centreco de la homo, kiun Dio dotis per la digno de la libera artefikado de sia destino, ĉar li ne estas nek besto nek anĝelo, sed povas fariĝi aŭ unu aŭ alia per la kultivado de “ĉiuspecaj semoj” ĉeestaj en li.

“Establis, fine, la Perfekta Farinto ke al tiu al kiu nenion povis donaci el sia estu komuna ĉio kion li jam unuope asignis al la aliaj. Tial li konceptis la homon kiel faritaĵon nature nedifinitan kaj, lin metinte en la koron de la mondo. tiel li al li parolis: “Mi, ho Adamo, donis al vi nek determinitan lokon. nek propran aspekton, nek ajn specifan vian prerogativon, por ke [...] ĉion laŭ via deziro kaj via konsilo vi akiru kaj konservu. La limigita naturo de la aliaj estas entenata ene de leĝoj de mi establitaj.Vi male ĝin determinos sen esti devigata de iu ajn baraĵo, laŭ via arbitrio, al kies povo vi vin forlasos”. (Johano Piko de la Mirandolo, Oratio de hominis dignitate).”

Erasmo de Roterdamo

Startinte, male, el pozicioj malpli doktrinaj kaj pli koncernaj al la elekto de la praktika konduto, Erasmo de Roterdamo sin proponis reformi la eklezion kaj la teologion por ilin venenigi al la kristanismo de la originoj. Ankaŭ Erasmo havis ĉiukaze en grava konsidero la klasikajn valorojn de li resumitajn en la idealo de la 'humanitas, nome de la greka "filantropio" (amo por la homaro), kiu laŭ li devis esti akordigita kun la pietas (pieco), centra nukleo de kristanismo, kiu devis baziĝi sur fido radikita en la eno de la animo. Li predikis religian toleron kiu rezignu la persekuton kontraŭ la herezulo kaj akraj disputoj doktrinaj.

Por reformi kaj purigi la vivon de fido, Erasmo ellaboris ĝeneralan projekton de religia reformo fondita sur kultura eduko, celanta eltrovi rimedon kontraŭ la risko de skolastika teologio, kiu al li ŝajnis pompe vestita tra disputoj senutilaj kaj foraj el la la kristana praktiko. Lia projekto tamen malsukcesis fronte al la fulma evento de la protestanta reformo de Lutero, kontraŭ kiu Erasmo kontraŭeme decidis kolizii rilate la decidan temon de la kunnaska libero en la homo.

Reformacio kaj kontraŭreformacio[redakti | redakti fonton]

Ricevinte la influojn de nominalismo kiu dominis la universitaton de Erfurto,[27] Marteno Lutero algluiĝis al laŭlitera interpreto de iuj pasaĵoj de Sankta Paŭlo, kiel la jena: “Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo.”.[28]

Marteno Lutero.

Lutero eltiris el tio la sekvon laŭ kiu nur danke al la fido, donita de la dia graco, eblus la savo. Li fakte intencis “justigita” laŭlitere (= iustum facere): do, esti igitaj justaj el la maljusta laŭnatura stato pro la origina peko.[29] Do, rezultis Serva libera volo nome la neado de la libera volo. Lia doktrino, devenigita grandparte el tiuj de John Wyclif kaj de Jan Hus, faris, do, lin iniciatinto de reformo provizita per la jenaj karakteroj:

  • universala sacerdoteco: por preĝi Dion ne necesas la perado de la sacerdotaro kaj de sakramentoj, ĉar inter Li kaj la homo okazas rekta kontakto. [30]
  • «libera ekzameno»: La homo rajtas aliri senpere la Biblion kaj ĝin interpreti laŭkonscience.
  • Por atingi la savon (paradizon) senutilas la faroj, sed sufiĉas la fido je Dio.

Lutero igis sian la doktrinon de la Antaŭdestinismo laŭ la iuj interpretaj linioj ĉeestaj en la teologio kiu de Sankta Paŭlo etendiĝis ĝis Sankta Aŭgusteno. Li rifuzis ĉiun enmiksiĝon de la greka filozofio, ne nur tiu de Aristotelo, sed ankaŭ tiu de Platono. La Sanktaj Skriboj fariĝis por li unika fonto de la teologio. Tamen la epigonoj de la Reformacio, inter kiuj elstaras Filipo Melanktono zorgis pri doktrina sistemado de liaj tezoj ĝuste profitante de la klasika kaj humanista filozofio. Ekzemple, la Augsburga konfesio de Melanktono estas ĝis hodiaŭ konsiderata unu el la bazaj tekstoj de la protestantaj eklezioj de la tuta mondo.

Kun al Lutera Reformo Eŭropo ekfajriĝis per serio da doktrinaj disputoj kiuj rompis la unuecon de la okcidenta kristanaro. Vane Erasmo engaĝiĝis reunuigi la rompaĵojn, subtenante ke la libera volo estis tute febligita sed ne detruita pro la origina peko, kaj tamen ke sen minimumo da libera volo en la homo la justico kaj la mizerikordo de Dio fariĝas sensencaj. Liaj kritikoj al Lutero sintezeblas en jenaj punktoj, de li subtenataj en verko De libero arbitrio (Pri la libera volo):

  • Se la homa estulo ne posedas la kapablon libervole akcepti aŭ malakcepti la dian Gracon, kiu al li estas donacita, pro kio en la Biblio ĉeestas admonoj kaj riproĉoj, punminacoj dum estas laŭdata la obeo?
  • Se, krome, kiel predikis Lutero, la homo ne bezonas ekleziojn kaj interajn organismojn, sed li kapablas el si mem aliri la enhavojn de la Biblio estante la unika sacerdoto de si mem, kiamaniere akordigi tiun supozitan aŭtonomion kun la absolutan nekapablon elekti en la morala medio?
Johano Kalvino.

Lutero al li respondis en la verko De servo arbitrio en kiu eksplikis ke la homo povas havi certan liberon en malsuperaj medioj, sed estas ĉiam Dio, tiu absconditus (kaŝita) de la Okama tradicio, kiu lin pelas en la direkton de la damniĝo aŭ de la saviĝo. Tiu lasta kondiĉo por li estas pli grava ol ĉiu ajn libero.

Al la volista koncepto pri Dio adheris ankaŭ Johano Kalvino, kiu radikaligis la koncepton de antaŭdestinismo ĝis ĝin interpreti rigore determinisme, Estas la Providenco la gvido de la homoj, sendepende de iliaj meritoj. surbaze de la antaŭscio kaj de la dia ĉiopovo. La homo tamen povas ricevi iujn "signojn" de sia transtera destino surbaze de la sukceso aŭ malsukceso akirita en sia politika kaj ekonomia vivo.

Al Kalvino sekvis aliaj reformaciistoj kiel Ulriko Zuinglo, sed ankaŭ la Katolika Eklezio komencis sian propran reformon, hodiaŭ konata kiel "Kontraŭreformacio",[31]

Ignaco Lojola.

Por ripari la perdon de la fidelulara unueco, kaj realigi tiujn procezojn de renovigo, kiuj ĉiukaze estis jam vekiĝintaj en la eklezio, iniciatis ekzemple Girolamo Savonarola aŭ la sama Erasmo de Roterdamo. La esprimo plej signifa de la kontraŭreformacio okazis en la Koncilio de Trento, kiu establis la jenajn doktrinajn punktojn:

  • konfirmo de la intera rolo de la Eklezio inter la homo kaj Dio;
  • agnosko pri la saviga merito ne nur de la fidago, sed ankaŭ de la farado;
  • reaserto de la ekzisto de la Purgatorio.

Estis fonditaj novaj religiaj ordenoj, inter kiuj la kompanion de Jesuo iniciate de Ignaco Lojola. Tiu ĉi ellaboris, spertante en sia persono, apartan metodon de preĝado kaj kontemplado, bazitan sur la juĝkapablo: temis pri serio da spiritaj ekzercoj (Ejercicios espirituales) fonditaj sur la 2-a epistolo al la korintanoj de Paŭlo el Tarsio: «ekzamenu vin mem... provu vi mem (2kor 13,5) . Jezuitoj kontribuis al la naskiĝo de tiu teologia movado konata kiel Dua skolastiko, kiu sin proponis revivigi la mezepokan penson de Tomaso de Akvino, krom tiun grekan de Aristotelo, kaj subordine ankaŭ tiun de Platono. La precipa elstarulo de la nova skolastiko estis Francisko Suárez. Interalie, ankaŭ Tereza el Avilo kontribuis al la reformiga aktiveco en la Eklezio, plifortigante la rolon de la meditado kaj interna koncentriĝo, en kiu la ekstazo ne devas esti kontempla sperto celanta sin mem, sed funkcia al la aktivado.

Molinismo kaj Jansenismo[redakti | redakti fonton]

En la 17-a jarcento oni spektis naskiĝon de la teologia doktrino jansenisma, tiel nomata pro la nomo de la inciatinto Jansenio (1585-1638), kiu poziciiĝis meze de la ekstremoj katolikaj kaj protestantaj. La celo de Jansenio estis provo reenkonduki la Katolikan Eklezion al la origina doktrino de Aŭgusteno, kiun li opiniis konfliktanta kun la eklezia jezuita moralo jam fariĝinta komuna, laŭ kiu, male, la savo estis ĉiam ebla por la homo dotita per bona volo: temis pri la doktrino de hispana jezuita teologo Luizo de Molina (1535-1600), patro de la tieldirita molinismo.

Luizo de Molina.

La molinisma pozicio aparte baziĝis sur la jenaj punktoj:

  • la antaŭscio de Dio kaj la homa libera volo estas akordigeblaj, ĉar Dio povas antaŭvidi en sia ĉiopovo la estontan adheron de la homo al dia Graco de mem donacita;
  • tiu sava plano aktualiĝas per pozitiva valoro atribuita al la homa libera volo, ĉar eĉ la origina peko ne malfajrigis la aspiron de la homo al la savo.
Jansenio.

Jansenismo, male, opiniis ke la homo estas koruptita pro la karna voluptemo kaj ke sen la dia graco li estis destinita “peki” kaj plenumi la malbonon; tiu korupto estas herede transdonita. La centra punkto de la sistemo de Sankta Aŭgusteno kuŝis, laŭ Jansenio, en la esenca diferenco inter la dia reĝimo de la graco antaŭ kaj post la falo de Adamo. En la momento de la kreado Dio estus dotinta la homon per plena libera volo kaj per la “graco sufiĉa”, sed tiu ĝin estis perdinta per la origina peko. Tiam Dio estus decidinta donaci, pere de la morto kaj resurekto de Jesuo Kristo, “gracon efikan” al la homoj antaŭdestinitaj, igitaj justuloj per la fido kaj per la konduto. La problemo alestigis serion da disputaro inter la religiuloj de Port-Royal kaj la molinistaj jezuitoj, pacigita per la papa formularo Regiminis apostolicis.

Blaise Pascal.

Al jansenismo adheris interaliaj Blaise Pascal, aŭtoro de la Pensées, per kiuj li celis krei grandan Apologion de Kristanismo. La teologio de Pascal, encentrita sur profunda analizo pri la homa kondiĉo, rilatas precipe al la dia vero revelaciita de Jesuo Kristo. ”[...] Ni navigas en vasta maro, ĉiam malcertaj kaj malstabilaj, skuitaj de unu loko al la alia. Kiu ajn marroko al kiu oni provas alkroĉiĝi por resti firme, forvaporiĝas kaj nin forlasas kaj, se ni ĝin postkuras, ĝi forkuras el nia preno, elglitas el nia mano kaj fuĝas per eterna fuĝo. Por ni nenio stabilas". (Blaise Pascal, Penséés, 72).

La mizero de la homo, laŭ Pascal, konsistas en la malĉeesto de Dio; lia naturo falis el senmorta kaj dia naturo en kiu li estis naskiĝinta pro la origina peko. nur la senfina pleneco de la religio povas plenigi la senfinan vakuon de la homa vakuo, kaj, inter la multaj, nur la kristana religio sukcesas esprimi la senton de duonebleco kaj kontraŭdiro en kiu baraktas la homa estulo. Polemikante kontraŭ Kartezio, li rimarkigis la malsamon inter iu Dio pensita nur kiel Arkitekto de la universo, kiel meĥanika Ento, kaj ne kiel libera Ento, Patro de la homoj kaj nia Savanto, kiu aktivas en la historio per amo.

[...] La Dio de la kristanoj ne estas la Dio simple aŭtoro de la veroj geometriaj kaj de la ordo de la naturaj elementoj, kiel pensis la paganoj kaj la epikuranoj. [...] La Dio de kristanoj estas Dio de amo kaj konsolo, estas Dio kiu plenigas animon kaj koron kiujn li jam okupis; estas Dio kiu sentigas ene de ĉiu lian mizeron kaj sian senfinan mizerikordon, kiu unuiĝas kun la intimo de la animo, kiu ĝin inundas per humileco, ĝojo, konfido, amo...(Pensèès 556).

Ĉe la geometria spirito (esprit géométrique), la homo posedas spiriton de faineco (esprit de finesse), sen kiu li povos koni, sed ne senti Dion, la Dion de Abraham. de Izaak kaj de Jakobo.

“La koro havas siajn kialojn kiujn la racio ne konas [...] Mi diras ke la koro amas nature la universalan eston, kaj amas nature sin mem, [...] kaj malmoliĝas kontraŭ unu kaj alia, laŭ sia kaprico. (Blaise Pascal, Pensèès, 277).

La fido, laŭ Pascal, naskiĝas ankaŭ el la praktiko de eksteraĵoj: kiu ne kredas praktiku la ritojn kaj la sakramentojn laŭlonge de kelke da tempo ĝis kiam fine la fido mem renaskiĝu ne pro la fakto ke la fido estus frukto de la kutimo, sed pro tio ke la kutimo kaj humilo antaŭvojas al la fido.

Teologio en la moderna penso[redakti | redakti fonton]

Tommaso Campanella.

La pensado de Pascal prezentis novan manieron koncepti la teologion post kiam la Reformacio estis kriziginta la penssistemojn skolastikajn kaj la renesancajn restartojn. Tiuj estis ĉiukaze trovintaj lastan eferveskon en Tommaso Campanella (1568-1639), kiu estis kuniginta la realismon de Tomaso de Akvino kun la aŭgustenismo, ilin akordigante kun aparta vizio triunua de Dio kiu sin esprimas en la tri “primecoj”: Posse (Povi), Nosse (Koni), Velle (Voli) (=Povo, Saĝo, Amo). Ili estas partopregnitaj de Dio al ĉiu kreitaĵo, sed estas al la homo, farita laŭ lia bildo, ke Dio decidas komplete reveliĝi pere de la memkonscio. Repreninte Aŭgustenon, Campanella rimarkigus jenon: ankaŭ kiu asertas scii nenion havas tamen konscion pri si, kaj tial scias kio estas la scio kaj la vero, ĉar alie li ne estus konscia ke mem ilin ne konas. El tio sekvas ke “scii” estas “Esti”,[32] nome la scio estas tuja kondiĉo pri la produktiĝo de la realo. La rekupero de la memkonscio povas okazi nur pere de la religio, kiun Campanella opiniis kunnatura en la homo kaj tial ankaŭ en optiko naturalisma; en sia utopio de la Civito de la Suno li ĝin vidis realigita en Kristanismo laŭ tuta ĝia aŭtenteco, engaĝiĝante en apologetika defendo de la Katolika Eklezio kaj glorado de Jesuo Kristo, reĝo de la universo kaj Racio enkarniĝinta.

Kun la finiĝo de la renesanca sezono, en filozofio kaj teologio reelstariĝis pensfluo nominalisma, eksplicite relanĉita de aŭtoroj kiel Thomas Hobbes. Oni revenis negi valoron al la universalaj esencoj, asimilitaj al simplaj kapricaj vortoj senaj je ontologia fundamento, laŭ vidpunkto tute meĥanikisma. Ankaŭ Galileo Galilei, kiu konsente ricevis de Aristotelo kaj Platono la modelon dedukta-matematikan planis analizon de la sperto limigitan al la aspektoj kvantaj de la realo, rezignante al la esploro pri la kvalitoj kaj esencoj.[33] Galilei subtenis, krome, ke la religia aŭtoritato devas esti separita el tiu scienca, poziciiĝante sur preferoj hodiaŭ substance samopiniataj de katolikaj teologoj, ekde tiam, tamen, maltrankviligitaj ke la proponita aŭtonomio de la scienca metodo povus translimiĝi al arogo pri supereco sur la religio mem.

Gottfried Leibniz

La tasko fondi aŭtonomion de la racio intense okupis, interaliajn, Kartezion, kiu sin igi porparolanto de meĥanikisma vizio de la naturo eĉ pli radika. Engaĝiĝinte serĉi la metodon tra kiu pasigi ĉiun supozitan veron, li baziĝis sur Cogito ergo sum (mi pensas, do mi estas) por atingi la pruvon ke Dio ekzistas kiel garantianto de la metodo. Lia koncepto, al kiu Pascal riproĉis la ekspluaton de Dio “por ke la mondo estu tuŝita”, enaŭguris la manieron pensi tipan de deismo, nome de religieco kiu baziĝante sur la racio pretendas tute flankenlasi ĉiun pozitivan revelacion. Ankaŭ Locke, spite de sia kontraŭeco al Kartezio, ĉipunkte konsentis kun ĝi; kiel konvinkita nominalisto, li juĝi senfundamentaj la ideoj de esenco kaj substanco, kaj ne deveneblaj rekte de la sperto. Kontraŭ la diversaj provoj abolicii la tradician metafizikon reagis Gottfried Leibniz, kiu, profitante de la novplatonisma kaj aristotela teologio, rezonadis pri la defalo de meĥanikismo; provante samtempe forlasigi la deistan religian pensvidpunkton de Spinozo, li ĝin ricevis en optiko pli kristianigita, taŭga por akordigi la spinozan “unuecon” kun la plurisma realo kiu gardu la liberan volon de la unuopuloj. La Esto estas por Leibniz dividita en sennombraj monadoj, aŭ "centroj de forto" similaj al la aristotelaj entelekioj, kiuj tamen estas koordinataj de Dio laŭ certa 'harmonio antaŭfiksita, esprimo prenita el la skolastika teologio.

”Nu tiu forto estas io malsama el la grando, el la figuro kaj movo:kaj el tio oni povas dedukti ke ĉio kion oni konas pri la korpoj ne konsistas nur je la ekstera dimensio, kiel subtenas modernuloj. Tio nin devigas reallasi tiujn formojn kiujn ili formetis. (Disputatio Metaphysica de Principio Individui (= Parolado pri Metafiziko), XVIII).

Dio estas la supera monado kaj kolektas en si mem, en sia persona apercepto[34] la unuopajn vidaĵojn de ĉiuj aliaj monadoj. Fondinte la Teodiceon, nome tiu ero de la teologio celanta la studon ekde la dia justico ĝis la ĉeesto de malbono en la mondo, Leibniz teoriis ke Dio estas absolute libera en sia aktiveco, tamen ke Lia krea agado ne estas la rezulto de kaprica ago; Dio elektis krei la plej perfektan el la eblaj mondoj pro morala postulo. Temas, tial, pri racieco pli alta ol tiu simple meĥanika, kiu estigas celismon en kiu ankaŭ la malbono trovas sian pravigon:kiel elementon kiu, spite de ĉio, kontribuas al la bono kaj finfine konkludiĝas en tiu lasta.

Giambattista Vico

Al la tradicio novplatonisma–aristotela reiris ankaŭ Giambattista Vico, laŭ kiu la transiro el la penso al la esto ne povas okazi per racia impulso-metodo kiel en Kartezio, sed nur per senpera vojo per meteso = partopreno kaj la mimezo = imitado de la dia menso, en kiu troviĝas la eternaj ideoj, kaj kiu en Vico ŝajnas paŭsi tiun de Plotino: ĝi, fakte, pro la libera volo de la homoj, ne povas foje malpermesi la regreson kaj malraciecon. Se gvidita de la Providenco, la racio povas aspiri al la Scienco kaj al la Vero pri Dio, primus Factor (unua Faranto), “Amplekso de ĉiuj kaŭzoj”. El tio ĉio pridiskutita en tiu ĉi libro, konkludendas fine ke tiu Scienco senpercepte kuntrenas la studon pri la pieco. [35]

Berkeley.

El malsama vidpunkto, male, la empiriisto George Berkeley sin proponis defendi la kristanajn valorojn: startinte el la ekstrema nominalismo, li alvenis al pozicioj idealismaj negante konsiston ankaŭ al la materia realo, ĉar ĝin li taksis senprava abstraktaĵo. Estas Dio kiu naskigas en ni la impreson de la perceptoj: ne ekzistas do alia realo ekstere de tiu spirita dia ĉar esse est percipi.

Immanuel Kant.

Antaŭ la skeptika konkludo al kiu finiĝos anglosaksa empiriismo kun David Hume, Immanuel Kant opiniis, surspure de Galilei, ke la medio de la religio estus malligenda el tiu scienca. Konceptinte la eston kiel simplan kvanton kaj ne kiel predikaton, en la Kritiko de la pura racio, li interpretis la kosmon sammaniere kiel mehanismon subiigtan al la leĝoj de homa penso laŭ kiu ĉiu realaĵo por povi esti konata devis antaŭe aliri partopreni en nia sperto. Dio, tial, ne povante esti spertita, estis similigita al pura regulanta idealo, kiu en la Kritiko de la pratika racio fariĝis psikologia postulo metenda inter la Postulatoj de la etika agado, kun la rolo doni kompenson al la surteraj maljustaĵoj. Kant estis substance deisto kiu provis racie ekspliki la dogmojn de kristanismo, de li taksata la unika religio kiu povus eniri la sulkon naturalisman (Vidu. Kant de La religio en la limoj de la pura racio). Li ekzemple similigis la originan pekon al la homa inklino libervole agadi kontraŭ la natura morala leĝo.

Fichte

Se dumepoke de klerismo oni vidis ĝeneralan adheron al deismo de la Kanta tipo, romantikismo, male, malfermiĝis al forta reago kontraŭ tiu pensado. Johann Georg Hamann malkovris la postulon de intima kaj persona rilato kun Dio, kiu sin esprimas en la lingvaĵoj kiel la poezio. Laŭ Goethe, la naturo, anstataŭ esti muta meĥanismo, restas male la “vivanta vesto de la diaĵo”. Fichte, unua pioniro de la germana idealismo, spite de sia adhero al la strukturo de la Kanta kritikismo, alproksimiĝis ĉiam pli al mistika-religia koncepto, ĝis interpreti sian idealismon sublume de la Prologo de Johano: la ”Mi absoluta”, kiu malsame ol en Kant estis laŭ li la fundamento ne nur de la scio, sed ankaŭ de la Esto, estis de Fichte similigita al Dio Patro kiu sin rivelas pere de Logos, nome de la Saĝo pri kiu dispozicias la homo. Tiu scio, tamen, ne perceptigas la Absoluton mem, tiel ke oni povus dedukti ĉiun alian realon, alimaniere idealismo estus kreanto, ĉar koincidus kun la kreiva ago de Dio. La filozofio, male, limiĝas rekonstrui per teoria vojo la kondiĉojn de produktiĝo de la realo. La Logos pri kiu parolas la Evangelio laŭ Johano estas nur la fenomena manifestacio de Dio, kiel cetere instruis la negativa teologio de novplatonismo: nur en la morala agado, kaj do en la fido, idealismo trovas sian fundamenton rivelante sian superecon kompare kun realismo, sed ĝuste pro tio ĝi devas ŝipperei, trans sin mem, en la Unu absoluta, situinta transe de ĉiu scio.

Sekvinte Fichte, kaj forpuŝinte la filozofiajn akirojn de Jacobi kaj Schleiermacher bazitajn sur pura fideismo, kiu refutas la racion, Friedrich Schelling provis pliesplori la strukturon de la Absoluto. Inspiriĝinte al novplatonismo, Schelling vidis en la Naturo la “finitan spegulon de la senfinulo”, do la vivantan organismon kiu evoluas ekde malsuperaj gradoj ĝis akiri la memkonscion en la homo: koncepto tiu tute opona al meĥanikismo kaj parte ricevita de la Kanta Kritiko de la Juĝo.

Mi neniam intencis scii kion precize Kant estis intencinta diri per sia filozofio, sed nur tion kion li devintus diri laŭ mia vidpunkto, se vere li volis doni intiman koheron al sia filozofio. (Schelling, Panoramo de la pli ĵusa filozofia literaturo.

Friedrich Schelling.

Akordiginte kritikismon kaj dogmismon, Schelling albordiĝis subteni ke Dio estas Maldiferenco de Spirito kaj Naturo, trapenetrita de poluso kiu Lin prezentas foje transcendan foje imanentan. La Absoluto povas esti komprenita nur trans la racia mediacio, pere de intelekta intuicio, aŭ en la estetika momento de la arto: koncepto tiu tute opona al tiu hegela laŭ kiu, male, la racio mem estas Absoluta, atribuanta al si la rajton establi tion kio estas reala kaj ne, surbaze de logika-dialektika interago de tezo kaj antitezo kaj sintezo.

Schelling reagis al panlogismo panenteista de Hegelo reasertante la valorojn de la transcendeco kaj de la libero. Kuniĝante al kristanaj mistikuloj kiel Jakob Böhme, li alvenis sukcese envojigi alicelen la teologion, subtenante ke Dio ne estas senmova esto sed ĉiam fariĝanta, ke en li ĉeestas obskura kaj nekonscia aspekto, kaj ke la malbono ne estas simpla negativeco aŭ manko de io bona kiel asertis Aŭgusteno, sed ĝi posedas sian pozitivecon, kiu tamen ne estas manikee interpretenda kvazaŭ kontraŭo al la bono. La malbono, male, estas la rezulto de la libera volo de la homo kiu elektis la vojon de la ribelo, estigante tiun dividiĝon kiu en Dio ĉeestis en kaŝita formo, ankaŭ se kiel eblo jam venkita. La malbono, krome, kiu estus seneksplika en la hegela sistemo pivotanta sur la neceso, tia estas ĝuste pro sia senracieco, kiun la racio devas engaĝiĝi kompreni per la helpo de la fido. La homo fakte estas dio falinta, farita laŭbilde de la Kreinto, sed en li travideblas la elaĉeton: tiu aktualiĝas pere de la Revelacio, kiu reprezentas la historian aspekton de Dio, komplementan al tiu simple logikan-negativan de la filozofio. La Dio de Schelling do ne estas nure filozofia, sed ankaŭ Dio vivanta, Persona, kiu riveliĝas ankaŭ pere de paganaj mitoj kaj fine plenplene per la enkarniĝo de Jesuo Kristo, kiu ne estas racia vero masklita laŭpense de Hegelo, sed laŭ Schelling la atesto pri la karaktero intime historia de la kristana religio. Ĉar la racio ne povas domini la Absolutulon. estante male de ĝi posedata, ĝi devas akiri kapablon malfermiĝi, per la ekstazo, al la empiria dateno kaj al la 'ekzisto, sen kiuj ĝi ronde moviĝus senefike.

Søren Kierkegaard.

Enkampigo de la ekzisto estis efikigita ĝuste de Søren Kierkegaard kiu admirante Sokraton kaj Jesuon Kriston substrekis la malsamecon, inter la kategorioj universalaj de la logiko, kaj la individua dimensio de unuopa homo, nereduktebla al la racia penso kaj trovanta sian propran kondiĉon de aŭtenteco nur antaŭ Dio. Kierkegaard rimarkigis la paradoksecon kaj la sencon de risko proprajn de la fido: la valoro de tiu esence konsistas en la elekto, generanta la senton de angoro. Kierkegaard baziĝis sur la ekzemplo de Abraham, kiu elmetita al elprovo, akceptas kontraŭ ĉiu raciemo plenumi la oferon de la filo Isaak, altirita unike de la fido en Dio. La religia vivo estas tia ĝuste pro tio ke ĝi iras transen de la devigoj de la etiko mem, ordonante tion kio al nia morala sento ŝajnas skandala; sed en la momento mem en kiu oni decidas tute sin konfidi al Dio, oni redonas signifon novan kaj pli plenan al onia agado.

Inaŭgurante per sia Ekzistadismo novan tipon de eksperimenta teologio bazita sur la studo de la tri ekzistoproblemoj kiujn la homo povas trairi dumvive, Kierkegaard reasertis plurfoje ke la transiro de unu al la alia ne okazas per dialektika neceso, kiel sugestite de la filozofio de Hegelo: tiu lasta opiniis povi pacigi la kontraŭdirojn de la realo en la abstrakta logiko de et et (kaj kaj), dum laŭ Kierkegaard ili estas ŝiritaj de drama aut aut (aŭ aŭ),[36] per kiu Hegelo taksis sanigita la kontraŭdiroj de la realo en la dialektika abstrakta logiko de la tezo kaj antitezo kiuj trovas ĉiam sian solvon en la fina sintezo antaŭ kiu la homo estas metita por sperti la sencon de la limo kaj de la angoro, kiu unika, tamen, fine povas lin liberigi de la enuo kaj de la tento «neelekti» en kiujn falas tiu kiu restas fiksita en la fazo hedonisma-estetika.

Nuntempa teologio[redakti | redakti fonton]

Schelling kaj Kierkegaard reprezentas la kristanan reagon kontraŭ la filozofia sistemo ĉioentena de Hegelo, kiu senigante la transcendecon je la teologio estis solvinta ĉiun metafizikan problemon ene de la logika-imanenta horizonto de la realo. Liaj sekvuloj dividiĝis inter la dekstra hegela unuflanke, komvinkita ke Hegelo estis filozofie enkadriginta kaj konfirminta la esencajn konceptojn de Kristanismo, nome la senmorteco de la animo, Dio kiel persono, la Triunuo, kaj aliflanke la hegela maldekstra, kies elstaruloj opiniis, male, ke la hegela Absoluta Spirito havus nenion koncerne la kristanajn dogmojn, se konsideri ke Hegelo mem ŝajnis interpreti tiujn lastajn simbolforme. Inter ili elstaris Ludwig Feuerbach, kiu, kvankam ekzaltante ateismon kiel liberigan irvojon celantan novan humanismon, vidis en kristanismon pozitivan enhavon taŭgan por konduki al la vera esenco de la homo, estante la kristana Dio nenialio ol la «dezirego de la koro»,[37] nome la projekcio de la homa deziro, remalkovrinda kaj reversinda el teologio al antropologio. Alia elstarulo de la hegela maldekstro estis Karl Marx, kiu male absolutigante la historion aperte akuzis la teologion kiel kulturan superstrukturon alieniĝon kiu obskurus la veran kaj objektivan socian konsciencon kiun la homo havus pri si kiel historia individuo.

Papo Leono la 13-a.

Ekde la dua duono de la 19-a jarcento la kristana teologio suferis ankaŭ la atakojn de pozitivismo, kiu elstarigis la scienconn al supera scio-kriterio, kapabla dikti leĝon en ĉiuj kampoj, inkluzive de tiu moralo kaj religia. Alividpunkte, Nietzsche negis ke ekzistus referencaj superaj valoroj, motivo pro kiu kristanismo kun sia metafizika teologio estus esprimo de volo de potenco, originanta el substanca baza neniismo. El siaj flankoj, ankaŭ la novaj sciencoj kiel la sociologio, la psikoanalizo freŭda, antropologio evoluciisma, estis portantoj de ateisma vidpunkto, konceptante la religion kiel rezulton de sociaj kaj psikologiaj meĥanismoj. Okazis ke por respondi al tiuj minacoj papo Leono la 13-a per la encikliko Aeterni Patris de 1879, iniciati movadon de reveno al la tomisma filozofio, kiu estis tial dirita novtomismonovskolastikismo. El ĝi startis la nuntempa katolika teologio, kiu tial alprenas la formon de respondo al la okcidenta krizo de la sistemo de la kristanaj valoroj.

La plej elstaraj novskolastikulo de la 20-a jarcento estis aparte Jacques Maritain kaj Etienne Gilson, kiuj sin proponis revalorigi la metafizikan teologion kun ĝia transcenda horizonto, ĝin defendante el negativaj juĝoj disvatigitaj de pozitivismo. Aliflanke ili batalis idealismajn instancojn ĉar ekscese encentritajn sur la subjekto proprajn de la filozofioj de Kartezio kaj de Immanuel Kant, favorante revalorigon de realismo. La novaj teologoj ĝenerale sin montris pli inklinaj al komparo kun la kritikoj de Feuerbach ol kun tiuj de Marx, kies ateismo estis taksata derivaĵo de Feuerbach: ili provis montri la neopinieblecon de la premiso de Feuerbach laŭ kiu necesas negi Dion por ke plenumiĝu la libero de la homo. Estis krome reĵetata ĉiu formo de Modernismo teologia kiu celu krei kompromison inter kristanismo kaj herezo de la moderna epoko.

Rilate filozofion Martin Heidegger, kvankam adaptiĝinte al la radikala kritiko de Nietzsche al la okcidenta metafiziko, vidis en la volo de potenco la plenumiĝon de tiu sama metafizika kaj neniisma sinteno celanta antropomorfigi la Eston, kiu jam en Hegelo laŭ li estis atinginta sian kulminon..[38] Negante la eblon pri "natura teologio", Heidegger opiniis ke la filozofio devas utili nur por ĉirkaŭlimigi la spacon de la sankta, sed nenimaniere povas okupiĝi pri fido pro la risko redukti Dion al filozofia nocio: la teologio laŭ li estas «scienco pri tio kio estas revelaciita en la fido, nome pri kio estas kredata».[39] Heidegger, tial, alproksimiĝis al la teologio negativa de novplatonaj mistikuloj, aparte rilate tion koncernantan la temon de la lasta Kristreveno, kiu konceptas Dion kiel absconditus (Dio kaŝita), sed kiu aktualiĝas en la historio, “donante” sin mem tra la Tempo. Kaj la momento de tiu manifestiĝo kaj samtempe retiriĝo estas identigita ĉe Heidegger kiel ereignis (evento). La homo estas projekto mallevita en la ekziston kiu havas la devon gardi kaj riveli la Eston¸ afero pri kiu oni jam perdis la senton pro la manipolado de la ento farita de la tekniko, kaj kiun, kiel en Kierkegaard, nur la angoro de la aŭtenta dimensio de la elekto povas konsenti retrovi.

Protestanta teologio[redakti | redakti fonton]

Intertempe, en la protestanta medio, post kiam en 19-a jarcento venkis la tieldirita liberala teologio, formulita de aŭtoroj kiel Ritschl, Harnack, Troeltsch, kiuj emis prezenti kristanismon kiel la plej altan realigon de ĉiuj kulturaj realaĵoj de la homo, oni vidis en la 20-a jarcento radikalan renverson de tiu perspektivo iniciate de Karl Barth, laŭ kiu Dio estas la Tutaliulo kompare kun ĉiu realo pure homa. La substancaj diferenco kaj alieco inter la “sankta” kaj “profana”, savo kaj damno, fido kaj racio, estas la bazo de lia dialektika teologio, laŭ kiu la nura maniero paroli pri Dio konsistas en lin lasi paroli pere de la Skriboj. Tiamaniere Barth senigis je signifo la saman homan eventon, opiniante ke la interveno de la Graco dependus de nepenetrebla volo de Dio, fortirita el ĉiu kunteksto.[40]

Malsame ol Karl Barth, kiu reduktis Dion al pura neado de ĉiu “homa esplora enketo”, Paul Tillich subtenis ke la alieco inter la homo kaj Dio ne devas esti radikaligita. sed konceptita kiel reciproka rilato; la teologio estas laŭ li pozicio “landlima”, kiu vidas Dion kiel la “profundecon de la Esto” kaŝita ene de la diversaj homaj kulturaj dimensioj. Laŭ Tillich, la Dio de Abraham, Isaak kaj Jakobo koincidas kun la Dio de la filozofoj.[41]

Al provo de sintezo inter la dialektika teologio de Barth kaj la liberala teologio alvenis Rudolf Bultmann: Firme konfesante la absolutan transcendecon de Dio, Bultmann imagis ke la homo povus malfermiĝi al la fido danke al antaŭa kompreno pri si mem kaj de sia ekzisto. Tiu antaŭ-kompreno kiun li proponas spurante Heidegger, devas esti akompanata de demitologiĝo de la sanktaj tekstoj, kiu kapablu distingi en la Biblio inter la mito, kiu emas preszenti la transcendecon antropomorfoforme, kaj kerigmo, kiu konstituas la veran anoncon de la savo.[42]

Irinte trans Barth, Dietrich Bonhoeffer, el kies verko ricevis impulson la protestanta teologio de la dua postmilito, subtenis ke en tiuj niaj tagoj bezonas konsciiĝi pri la definitiva malapero de la sento de la sankta, sed ke ne estis la kristana Dio kiu mortis, sed la Dio de la religio kaj de la sanktaj falsbrilaĵoj fariĝinta jam neproponebla. Profitante de li, ankaŭ aliaj teologoj rekonis la aspektojn pozitivajn de la sekularigo, konsideritaj rezulto de la fakto ke Dio, prezentiĝinte kiel simpla homo en Kristo, estis unue senvestiĝinta el sia dieco. Al tiu teologia teorio apartenas kaj «teologoj de la sekularizado» kiel Harvey Cox kaj John Robinson, kaj la tieldiritaj «teologioj de la morto de Dio» kiel Thomas Altizer, William Hamilton, Paul Van Buren, kiuj ekzaltante la homecon de Kristo alvenis ĝis minimumigi la diecon.

Katolika teologio[redakti | redakti fonton]

Pli atenta la la tradicio estis la katolika teologio, kiu malsame ol tiu protestanta ne prezentas izolitajn elstarajn personojn, sed skolojn kaj pensofluojn. La problemoj prefere alfrontitaj koncernas la neprecon renovigi la bildon de la Eklezio kie loko de la ĉeesto de Kristo en la Eŭkaristio, studon pri la Revelacio kiu plivivige koncernu la kerigman teologion, kaj la rilaton inter Dio kaj la teraj dimensioj de la historio. Krom la jam cititaj Maritain kaj Gilson, kiuj sin esprimis favore de humanista kristanismo, Yves Congar proponis Eklezion pli savan komunumon ol institucion. Malproksimiĝinte en la reganta tomisma orientiĝo, Pierre Teilhard de Chardin ptovis krei sintezon inter la kredo en la fizikaj leĝoj de la kosmo kaj de la evoluismo, kaj la fido en Dio.

Aliaj esploroj kiel tiuj de domenikano Marie-Dominique Chenu,[43] de Karl Rahner, partiano de «antropologia vojturno»,[44] de Hans Urs von Balthasar, kiu instigis la Eklezion renoviĝi,[45] preparis la etoson al la Dua Vatikana Koncilio, etoso kiu registrigis ardan debaton pri la temoj de la rilato de la teraj realaĵoj kun la problemoj de la sekularigo, krom peli ĉiam pli al ekumenismo. Al substreko pri la eskatologia karaktero de kristanismo kontribuis la tieldirita «teologio de la espero», kiu faris propraj elementojn politikajn kaj utopiajn; al ĝi sekvis, kun malsamaj starigoj de problemoj, la teologio de liberigo, naskiĝinta en Sudameriko, kiuj kuŝiĝis sur grandparto de la ideologia aparato marksisma, kaj la nigra teologio afrika.

Teologiaj fakoj[redakti | redakti fonton]

La nuntempa kristana teologio subdividiĝas kaj organiziĝas laŭ diversaj fakoj, kiujn pritraktas kaj disvolvas la fundamentajn kaj tradiciajn traktatojn.

Kutime en teologiaj altaj ternejoj, la kvin precipaj teologiaj fakoj estas:

  1. Fundamenta teologio, aŭ Apologetiko
  2. Ekzegeza teologio
  3. Historia teologio
  4. Sistema teologio
  5. Praktika teologio

La kvin brakoj povas plisubdividiĝi jene:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiu difino estis proponita de teologo Warfield.
  2. En la encikliko Fides et Ratio de johano Paŭlo la 2-a oni legas ĉi-rilate: “En la studo pri la Revelacio kaj ĝia kredebleco kune kun la rilata kredago, la fundamenta teologio devas montri kiel, sub la lumo de la scio per fido, elmerĝas iuj veroj kiujn la racio kaptas per sia aŭtonoma priserĉa vojo […]. Oni pensu al la natura scio pri Dio, al la eblo distingi la dian revelacion el aliaj fenomenoj kaj al la rekono pri ĝia kredebleco, al la kapablo de la homa lingvaĵo paroli laŭ maniero signifa kaj vera ankaŭ pri tio kio superas ĉiun homan sperton. El ĉiuj tiuj veroj, la menso kondukiĝas aserti pri la ekzisto de vojo vere propedeŭtika al la fido... (paragrafo 67).
  3. La netaŭga nomo “Apostolaj Patroj” estis ideigita de la franca teologo Jean Baptiste Cotelier en la 17-a jarcento.
  4. ”Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo?” (1 Kor 1, 20).
  5. Romanoj 1, 20
  6. G. Reale, Filone di Alessandria e la prima elaborazione filosofica della dottrina della creazione, in AA.VV., Paradoxos politeia. Studi patristici in onore di Giuseppe Lazzati, Milano 1979, pp. 247-287.
  7. Tertuliano, De praescriptione haereticorum, VII, 9.
  8. nome oni povas ĝin aserti nur per la fido. Reale la frazo de Tertuliano estis:: «Natus est Dei Filius; non pudet, quia pudendum est: et mortuus est Dei Filius; prorsus credibile est, quia ineptum est», dradukebla tiel: «Ke naskiĝis Difilo, ne hontas kvankam ĝi indas je honto: kaj ke la Difilo estas mortinta kio estas tute kredeble ĉar tute nepensebla» (De Carne Christi).
  9. Benedikto la 16-a el 'ĝenerala aŭdienco pri Ireneo el Liono.
  10. Ireneo, Adversus haereses, 3,3,3-4.
  11. Ibidem, 1,10,1-2.
  12. Ibidem, 3,24,1; Adversus haereses, III, 3,1: PG 7,848.
  13. Klemento de Aleksandrio, Strom., 6,8,67,1.
  14. Dizionario interdisciplinare di scienza e fede, di Peter E. Hodgson.
  15. Vidu: Subordinazionismo e Triteismo Arkivigite je 2009-10-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  16. La "disputo pri la universalaĵoj" estis problemo al kiu Boecio donis gravan kontribuon komentante la Isagogo de Porfirio.
  17. Intelekteblaj estas termino ĉerpita de Mario Viktorino.
  18. Scheda su Anselmo d'Aosta Arkivigite je 2010-01-03 per la retarkivo Wayback Machine.
  19. Vidu: Gadamer, Realismo e nominalismo Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine.
  20. Abelardo, Historia calamitatum, en Lettere d'amore, a cura di Federico Roncoroni, Rusconi, Milano 1971, cap. 9, pag. 92.
  21. «Kiu ajn kredus ke Aristotelo estus dio. devas ankaŭ kredi ke li plenumis eraron iun ajn. Sed se oni kredas ke Aristotelo estis homo.tiam li certe estis ankaŭ riskanta erarojn, same kiel tiaj estas ni» (Alberto Magno, Physic. lib. VIII, tr. 1, xiv.
  22. Meister Eckhart, Deutsche Predigten und Traktate, edito da Josef Quint, München 1977.
  23. Psalmo 96, 2.
  24. 2 Kroniko 6,1.
  25. Vidu:. Giovanni Zuanazzi, Pensare l'assente. Alle origini della teologia negativa, Città Nuova, Roma 2005.
  26. Vidu: Coincidenza degli opposti in Nicola Ubaldo, Atlante illustrato di filosofia, Firenze, Giunti Editore, pp. 220-1, 2000. ISBN 88-440-0927-7; ISBN 978-88-440-0927-4. Nuova ed.: 2005. ISBN 88-09-04192-5; ISBN 978-88-09-04192-9.
  27. Roberto Coggi, Ripensando Lutero, ESD, Bologna 2004, pag. 7.
  28. Sankta Paŭlo, Rm 3, 28.
  29. Vidu: V. Subilia, La giustificazione per fede, Brescia 1976.
  30. Ke la rilato inter Dio kaj la fidelulo povas esti senpera estas tezo de ĉiuj kristanaj eklezioj: Laŭ katolokismo nur en la administrado de iuj sakramentoj estas bezonata la sacerdoto.
  31. La termino Kontraŭreformacio estis uzita nur en 1776 unufojon de Johann Stephan Putter.
  32. Campanella, Metafisica, II, 59.
  33. «...kaj mi opinias ke, post la forigo de oreloj, langoj kaj nazoj, restu ankoraŭ la figuroj, la nombroj kaj la movoj, sed nek la odoroj nek la saporoj nek la sonoj, kiuj ekstere de la vivanta besto laŭ mi estas nenialio ol nomoj, kiel ne pli ol nomo estas la tiklo kaj tuŝosento se oni forigas akselojn kaj la haŭton ĉirkaŭ la nazo”. (G. Galilei, Il Saggiatore, cap. XLVIII).
  34. Nome: plenkonscia percepto aŭ superpercepto. Termino elpensita de Lejbnico.
  35. Vico intencas “piecon” en la senco de religia sento. “Se iu ne estas pia, li ne povas esti saĝa”. (Vico, Scienza Nuova).
  36. La latilingva esprimo "aut aut", kiu signifas «aŭ unu aŭ alia», estas principo de la aristotela logiko kontraŭmetita de Kierkegaard al "et et" («estu unu kaj la alia»)
  37. Vidu: Feuerbach, Teogonia, 1857.
  38. Vidu: M. Heidegger, Identität und Differenz (1957).
  39. . M. Heidegger, Fenomenologia e teologia, Firenze 1974, pag. 16.
  40. K. Barth precipe en la “komento” pri la Epistolo al la Romanoj, 1922.
  41. Tillich, Systematic Theology, 1951-1963.
  42. Bultmann, Kredi kaj kompreni, 1933-1965.
  43. M. D. Chenu, Por teologio de la laboro, 1955.
  44. Rahner estis apoganto de iu «antropologia vojturno» kiu ne kreu kontraston inter la ekzistencialaj problemoj de la homo kun la bezono malfermiĝi al Dio. Vidu: Aŭkultantoj de la Vorto, 1941.
  45. . Balthasar, Faligi la bastionojn, 1952.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Schleiermacher, Kurze Darstellung des theologischen Studiums, zum Behuf einleitender Vorlesungen (1810), traduit depuis peu sous le titre Le statut de la théologie. Bref exposé (1994).
  • Dictionnaire critique de théologie, sous la dir. de Jean-Yves Lacoste, Presses universitaires de France, Paris, 2002. ISBN 2-13-052904-6.
  • Science et religion, Bertrand Russell
  • Giovanni Ferretti, Introduzione alla teologia contemporanea. Profilo storico e antologia (in collab. con F. Ardusso, A. Pastore, U. Perone), 3 voll., SEI, Torino 1972; 2ª ed. ampliata e rinnovata con il titolo La teologia contemporanea. Introduzione e brani antologici, Marietti, Torino 1980
  • Tommaso d'Aquino, La somma teologica, ESD, 1996 ISBN 88-7094-224-4
  • Angelika Berlejung, Christian Frevel, Concetti teologici fondamentali dell'Antico e del Nuovo Testamento, Queriniana, 2009 ISBN 88-399-0443-3
  • Inos Biffi, Figure medievali della teologia, Jaca Book, Milano 2008 ISBN 978-88-16-40815-9
  • Benjamin B. Warfield, Rivelazione e ispirazione, Alfa & Omega, Caltanissetta 2001
  • Gianluca Cuozzo, Il movimento a spirale come figura dell'approssimazione al divino. La teologia "in circulo" di Nicola Cusano, in «Annuario Filosofico» n. 16 (2000), Mursia editore
  • Arrigo Pacchi, Filosofia e teologia in Hobbes, Unicopli, Milano 1985 ISBN 88-7061-271-6
  • Gerardo Picardo, Oltre il tempio. Sul cristianesimo nella filosofia di Giordano Bruno, Sassoscritto, 2003 ISBN 88-88789-04-9
  • Albert Franz, La Filosofia della rivelazione di Schelling e la teologia, in «Annuario Filosofico» n. 11 (1995), Mursia editore
  • Albert Franz, La reazione della teologia cattolica e il discorso sul Dio sofferente nell'idealismo tedesco, in «Annuario Filosofico» n. 15 (1999), Mursia editore
  • Jean-Pierre Torrell, La teologia cattolica, trad. di G. Matera, Jaca Book, Milano 1998 ISBN 88-16-30333-6
  • Battista Mondin, Storia della teologia, 4 voll., ESD, Bologna 1997
  • AA. VV., Bilan de la théologie du XX siècle, 2 voll., Casterman, Parigi 1970, trad. it. a cura di G. Mura, 4 voll., Città Nuova, Roma 1972
  • Karl Barth, Die protestantische Theologie im 19. Jahrhundert, Zollikon, Zurigo 1947, trad. it. La teologia protestante nel XIX secolo, Jaca Book, Milano 1979-1980
  • Karl Barth, L'epistola ai Romani, a cura di G. Miegge, Feltrinelli, Milano 1962
  • B. Mondin, I teologi della morte di Dio, Borla, Torino 1966
  • AA. VV., Teologia delle religioni: bilanci e prospettive, a cura di Mariano Crociata, edizioni Paoline, Milano 2001
  • B. Mondin, Dizionario dei teologi, ESD, Bologna 1992