Apofata teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apofata teologio, el (antikva greka kunmetaĵo de ἀπό kaj φημι, kiu litere signifas “for el diri”, estas aparta framo de la amplekso de teologio, pliprecize de la kristana teologio ĉar la nocio kaj rilataj problemoj naskiĝis kaj disvolviĝis en kristana medio: premiso de tiu teologio fokusas en la principo laŭ kiu Dio estas tute nekonebla per la uzado de la racio. Pliprecize, tio ne koncernas la ekziston de Dio kaj certajn liajn atributojn kiel “kreinto” kaj "savanta" ktp, sed la determinon de aliaj esencaj atributoj: laŭ tiu teologio, Dio estas tiom transcenda ke antaŭ li la homa racio ne rajtas, prave, al li apliki, kvankam purigitajn kaj pleje nobiligitajn, la perfektojn konstatatajn en reala fizika mondo.

Tiu teologia sinteno estas la ekzakta kontraŭo de katafatismo de la Aserta teologio, kiu male antaŭvidas la koneblecon pri Dio per la uzo de la racio kaj intelekto analizantaj la kvalitojn de la estaĵoj kreitaj, kies atributoj (perfektecoj) aplikendas, se purigitaj el la kreaĵaj limoj kaj per helpo de la principo de analogio [1], al Dio.

Tiu teologio, dirita ankaŭ negativa, tamen, kvankam utiligante tian apofatan metodon, allasas la eblecon de iu ekzerco parolada kaj racia por alproksimiĝi al Dio, ne dirante kio li estas, sed kio li ne estas. Ĝi, ĉiukaze, kulminas en la adora silento.

Kompreneble, ankaŭ tiu teologio konvikitas, kiel la paralela pozitiva (aserta), trovis sian fundamenton en la Biblio, aparte en Profetoj kaj tekstoj apokalipsaj.

Elstaruloj de tiu teologio enkalkuliĝas Pseŭdo-Dionizio la Areopagano, Majstro Eckhart, kaj ĝenerale la mistikuloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ([1])

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]