Bernardo de Clairvaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prezento de altmezepoka manuskripto per la inicialo de Sankta Bernardo.

Sankta Bernardo de Clairvaux (prononco [kle:rVO:]; aŭ "Bernardo el Klarvalo") (naskiĝis en 1090, mortis la 20-an de aŭgusto 1153) estis franca abato kiu disvastigis la ordenon de la Cistercianoj[1]. Li estis kanonizita en 1174, kaj deklarita doktoro de la Eklezio fare de Pio la 8-a en 1830.

Cisterciana abato[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Fontaine-lès-Dijon (Fontené le Diĵón), Burgundio, en nobela familio. En la jaro 1111 li membriĝis kun ĉ. 30 kunuloj en la ordeno de la Cistercianoj en Cîteaux (prononco [si:TO:], en Esperanto Cistercio). La Cistercianoj ekfloris kaj disvastiĝis. Bernard fariĝis abato de la klostro en Clairvaux. Dum sia vivo li fondis 68 monaĥejojn. Li forte influis la siatempan eklezion per sia teologio honore al la Virga Maria, siaj predikoj kaj verkoj. La 20-an de aŭgusto 1153 li mortis en la abatejo Clairvaux.

Religia fanatikulo[redakti | redakti fonton]

Bernardo el Klarvalo estis unu de la plej gravaj iguloj de la 2-a Krucmilito kontraŭ la araboj. Krome, li organizis samtempan Vendan Krucmiliton kontraŭ la vendoj, slavoj en la teritorio de nuna Germanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]