Religiuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La religiuloj estas kristanaj fideluloj membriĝantaj en religiaj institutoj, nome en tiuj ekleziaj societoj kies anaro frate vivas komunume kaj praktikas, krom la normalaj kristanaj preceptoj, la evangeliajn konsilojn per publikaj votoj de malriĉeco, obeo kaj ĉasteco.

En katolikaj medioj, la votoj povas esti elmetitajn solenforme aŭ simplforme.[1] La solenvotantoj estas diritaj ordenoj, tiuj simplvotantoj religiaj kongregacioj.

Kune kun la komenĉiĝo de protestantismo la religiula vivo malaperis en la reformaciaj landoj, sed inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj en evangelika kaj anglikana eklezioj naskiĝis diversaj komunumoj por sperti novajn formojn de komunuma vivo.

Ĝeneralsence, la termino religia (religiosus) (kiun esperantistoj en vikipedio imitis per religiula-religiulo) estas uzata por intenci ĉiujn kiuj sekvas la evangeliajn konsilojn, nome ankaŭ la membroj de la sekularaj institutoj kiuj vivas komunume, la ermitoj kaj la konsekritaj virgulinoj, kaj la anaro de la societo de apostola vivo kiuj ne elmetas publikajn votojn sed praktikas komunuman vivon.[2]

Originoj[redakti | redakti fonton]

En la kristana antikva epoko kaj en al alta mezepoko la substantivo religiulo estis utiligita por indiki tiujn kiuj dediĉis plejgrandan parton de sia tempo al la liturgia servo kaj al kultaj agoj. Tomaso de Akvino, en la Summa Theologiae, difinis religiosi (religiosus) tiujn kiuj si konsekras tute al la dia servo, sin donante al Dio kiel en brulofero,[3] Nome la membroj de la stato de perfektiĝo: tia stato, krom el monaĥoj kaj regulaj kanonikoj estis konstituata ankaŭ de almozantaj ordenoj kiuj, sur la fundamento de la radikaleco de la decido sekvi Jesuon Kriston,laŭ la propono de la Evangelio, sin dediĉas al la rekta servo de la fratoj. Praktike la kodo de kanona juro konservas la saman terminologion..[4]

Tiu terminologio aperas ankaŭ en la Dua Vatikana Koncilio kie religiulo indikas la personon tute dediĉitan al la servo de Dio kaj de la fratoj; tiel ankaŭ en apostola konstitucio Lumen Gentium de papo Johano Paŭlo la 2-a, rilatanta al "religiuloj". [5]; sed la sama koncilio, timante eksĉesan stardartigon, revenis al deklaro ke la membroj de la sekularaj institutoj ne estas konsiderindaj religiuloj.[6]. Tia deklaro, laŭ komentistoj, celas savi spefican termininologion por tiuj kiuj sin sdicaxas tute al integra pratkiko de la evangaliaj konsiloj.[7]. La Kodo de kanona juro, fakte, utiligas neniun terminon por difini jen la institutojn de konsekrita vivo jen la societojn de konsekrita vivo.

Religiuloj en la protestantaj medioj[redakti | redakti fonton]

Se dekomence Marteno Lutero negis religian valoron al la religiulaj votoj, [8], poste en la jarcentoj 17-a kaj 18-a, okaze de la disvastiĝo de Pietismo, stimuliĝis la rekomenciĝo de la komunuma vivo en la reformacia medio (kunfrataro de Herrnut).

Sur la spuro de la Movado de Oksfordo, ekde la duono de la 19-a jarcento en la anglikana medio naskiĝis komunumoj de benediktana, franciskana kaj dominikana tradicio.

Ekde 1923 okazis en Gut Bernuechen kongresoj kiuj lanĉis la premisojn por la naskiĝo de kunfrataro kiel Michaelsbruderschaft. Tiaj komunumoj, post la dua monda milito, disvastiĝis en ĉiuj protestantaj eklezioj: iliaj komunaj karakterizoj estas karitataj iniciatoj, revalorigo de la antikva monakismo kaj la celebro komunuma kaj solena liturgio. Tamen tiuj komunumoj havas neniun centran kaj oficialan rekonon, se ne tiun de la jura nacia sistemo. . Ekde 1987 en Germanio la komunumoj en kiuj oni praktikas la fraŭlecon estis ĉirkaŭ 750 (plimulte virinaj).

Kategorioj de religiuloj en la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de jarcentoj, la konsekrita vivo ricevis diversajn formojn, por plibone respondi al la postuloj de la diversaj epokaj momentoj, donante originon al diversaj kategorioj de gereligiuloj.[9]

  1. Regulaj kanonikoj;
  2. Monaĥoj;
  3. Almozantaj fratuloj;
  4. Regulaj klerikoj;

Membroj de la Klerikaj kongregacioj (NB. Tiuj estas dirataj ankaŭ klerikaj religiuloj aŭ “patroj”): Membroj de la laikaj kongregacioj (gvidataj kaj formitaj nombre precipe de laikaj religiuloj, aŭ fratuloj). La religiulinoj distingiĝas nur en:

  1. monaĥinoj (se solenvotantaj);
  2. fratinoj (se simplvotantaj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inter la de du tipoj de votoj ekzistas neniu esenca diferenco; solena voto estas, fakte, tiu kiun la Eklezio rekonas tia, alimaniere ĝi estas simpla.Vidu: Kodo de kanona juro. Kan, 1192, § 2.
  2. Arnaldo Pigna, voce Religioso, en Dizionario Teologico Enciclopedico, pp. 888-899.
  3. S.Th., II-II, q. 186, art. 1c.
  4. Kodo de kanona juro (CIC) 1983, kan. 607, § 2.
  5. Concilium Vaticanum II, Const. dogm. Lumen gentium, nn. 43-47: AAS 57 (1965) 49 kaj ss.
  6. Concilium Vaticanum II, Decr. Perfectae Caritatis, n. 11: AAS 58 (1966) 707.
  7. Arnaldo Pigna, voĉo Religioso, en Dizionario Teologico Enciclopedico, p. 889
  8. La havaĵoj de la monaĥejoj kaj de la kanonikaj kapituloj kaj la konventoj mem estis sekularigitaj kaj donitaj la la princoj intertempe adherantaj al la Refornacio.
  9. pontifika jarlibro por la jaro 2007, pp. 1449-1507.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Annuario pontificio per l'anno 2007, Roma, Libreria Editrice Vaticana, 2007, ISBN 978-88-209-7908-9.
  • Direttorio canonico per gli istituti religiosi, gli istituti secolari e le società di vita apostolica, Cinisello Balsamo, Edizioni paoline, 1988, ISBN 88-215-1618-0.
  • Jose F. Castaño, Gli istituti di vita consacrata, Roma, Millennium Romae, 1995.
  • Luciano Pacomio e Vito Mancuso (curr.), Dizionario Teologico Enciclopedico, Casale Monferrato, Edizioni Piemme, 2004 [1ª ed. 1993], ISBN 88-384-8382-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]