Saltu al enhavo

La kvin preceptoj de la Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kvin preceptoj de la Eklezio estas pozitivaj leĝoj konsciencodevigaj por ĉiuj fideluloj de la Katolika Eklezio. Malsame ol Dek Ordonoj ili ne devenas el la Sankta Skribo, sed enskribiĝas en la sulko de la katolika tradicio kristana? Kaj estas promulgitaj de la ekleziaj aŭtoritatoj. Pro tia ilia naturo, la preceptoj de la Eklezio estis havintaj laŭlonge de la epokoj malsamajn formuladojn.

Nuna formulado

[redakti | redakti fonton]

En la Katekismo de la Katolika Eklezio de 1992 la kvin ekleziaj preceptoj estas tiel formulitaj:

  1. «Vi partoprenu Meson la dimanĉon kaj la aliajn ordonitajn festojn». Per ĝi estas indikata la minimuma partopreno al la eŭkaristia celebro. La preceptaj festoj de la universala Eklezio estas dek, sed la episkoparaj konferencoj povas ŝanĝi la nombron, tiel ke ili rezultas malsamaj de loko al loko.
  2. «Konfesu viajn pekojn al la konfesprenanto almenaŭ unufojojn dumjare» starigas la minimuman partoprenon al la sakramento de la pento.
  3. «Humile vi ricevu vian Kreinton almenaŭ dumpaska periodo» altrudas ke ĉiu fidelulo komuniiĝu en tiu periodo dum tiu devo ne estiĝas en la dimanĉoj kaj preceptitajn festojn en kiuj estas deviga la mespartopreno. Antaŭ tiu komunio la fideluloj devas sakramente aliris konfesprenanton.
  4. «Vi sanktigu la festojn kiuj al vi estas ordonitaj» antaŭvidas devigon pli ampleksan, sed ankaŭ malpli difinitan, kompare kun la unua precepto, en kiu estas parto precipe la abstino de laboro en la festaj tagoj.
  5. «Vi respektu la faston devigitan kaj similmaniere la abstinon de viando» plievidentigas la devigon respekti la eklezian faston kaj la abstinon de viandoj en la precizigitaj tagoj.

Al la kvin preceptoj la Katekismo aldonas «la devon helpi laŭnecese la bezonojn de la Eklezio, ĉiu laŭ siaj ebloj». [1]

Formulado iom malsama troviĝas en la “Kompendio de la Katolika Eklezio”.[2]

Eblas rekonstrui la historion de la preceptoj de la Eklezio per la dokumentoj de la eklezia aŭtoritato kiuj starigintaj penojn por la fideluloj ne respektantaj tiujn preceptojn. En la antikva eklezio, tamen, ne troviĝas fiksa listoj de preceptoj, foje eĉ ne la vorto. Ĉiuokaze, epoke de la imperiestro Konstanteno oni insistis pri la graveco mespartopreni la dimanĉon kaj aliajn festojn, ricevi la sakramentojn malpermesante krome geedziĝon en certaj tagoj de la liturgia jaro. En la "punregulara libro" de Teodoro de Canterbury de la 7-a jarcento troviĝas punoj por la malŝatantoj de la dimanĉo kaj ne praktikantoj la eklezian faston ktp, sed oni ne parolas pri preceptoj.

Ankaŭ en la sermonoj de sankta Bonifaco oni estas instigita respekti tiujn kiuj hodiaŭ estas difinitaj preceptoj, kaj tiel en diversaj tiutempaj dokumentoj de diversaj okcidentaj kaj orientaj eklezioj: ekzemple, en verko de Regino, abato de Prüm (forpasinta en 915), titolita "Libri duo de synodalibus causis et disciplinis", la episkopo, paŝtiste vizitanta interalie dekretas "punojn por la malŝatantoj de la dimanĉa meso kaj de la forgesantoj de la fasto kaj abstino kaj preterlesantoj de la agoj ordonitaj pro la pesto ("… se estas iu kiu preterlasis komunion...”. [3]

La insisto sur la preceptoj aŭ sur iliaj praktikoj pruvas ke la enhavo de la nunaj preceptoj estis ĉiam proponitaj kaj opiniataj necesaj por la bona fideluloj: oni, povas konkludi ke la pentofaro eĉ fizika estas parto de la tradicia pentofaro de la eklezio.

  1. Katekismo de la Katolika Eklezio, nn. 2041-2043
  2. [1] paragrafoj 2005-12/05-54/Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio (pasvorto: qwert).
  3. Hafner, Zur Geschichte der Kirchengebote, in Theologische Quartalschrift, LXXX, 104.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]