Instituto de konsekrita vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Tiu artikolo ŝuldiĝas al la itala "Istituto di vita consacrata" kaj franca kaj angla ktp

Misiistinoj de la karitato fonditaj de Patrino Tereza, moderna ekzemplo de Instituto de konsekrita vivo

Instituto de konsekrita vivo estas difinita en la Katolika Eklezio societo (starigita de la eklezia aŭtoritato) de personoj ligiĝintaj per publikaj religiaj votoj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeo. Tiuj institutoj distingiĝas en Religiulaj institutoj kaj Sekularaj institutoj. Se la instituto de konsekrita vivo estas vira, en ĝi povas partopreni krom laikoj ankaŭ sacerdotoj.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La institutoj de konsekrita vivo distingiĝas el la Societo de apostola vivo ĉar la apartenantoj al tiu lasta ne adheras per publikaj religiaj votoj.

La institutoj de konsekrita vivo distingiĝas en religiaj institutoj kies membroj praktikas komunuman vivon, kaj sekularaj institutoj kies membroj vivas "en la mondo", nome en siaj domoj aŭ kiel la komunaj kristanoj.

La Katolika Eklezio dialogas kun la institutoj de konsekrita vivo, kun la societo de apostola vivo kaj kun la sekularaj institutoj pere de la Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj de apostola vivo: iuj apartaj institutoj dependas, male, de la Kongregacio por la evangelizado de la popoloj (temas pri tiuj kiuj sin dediĉas al la misiista apostolado) kaj de la Kongregacio por la Orientaj Eklezioj (temas pri membroj de la Katolikaj Orientaj Eklezioj).

Tiuj institutoj estas regataj de Supera kunordiganto kun povoj similaj al tiuj de la diocezaj episkopoj, kiu jurisdikcias sur tuta la instituto kaj responsas antaŭ la Apostola seĝo.

Naskiĝo kaj disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 4-a jarcento, stariĝis komunumoj en kiuj asociiĝis viroj kaj virinoj, dezirantaj vivi pliintense la evangeliajn valorojn, aparte praktikante la konsiliojn evangeliajn de malriĉeco, ĉasteco kaj obeo.

Iuj formoj de religia vivo originis de antaŭ la 4-a jarcento. Fakte, ne eksludendas ke en la 1-a kaj 2-a jarcentoj la kristanaj “vidvinoj” kuniĝus por laŭplejpove plenumi funkciojn de karitatato al ili asignitaj de la sacerdotaro. En la unuaj kristanaj komunumoj, fakte, vidvinoj estis unuflanke objekto de la karitata prizorgo, aliflanke, male, ulinoj aktivaj en la distribuado de unuabezonaj bonaĵoj al la malriĉuloj aŭ en la asistado al la malsanuloj. Inter la viroj, male, en tiuj du unuaj jarcentoj alestiĝis precipe formo de MonaĥismoErmitismo. Tiuj viroj, fakte, suferantaj pro la distanco inter la evangeliaj principoj kaj la sekulara socio, emis retiriĝi en grotoj aŭ dezerto por pliintense sperti la alportojn de la evangelioj. Tiuj religiaj spertoj havis, tamen, la unuajn regulojn nur en la 4-a jarcento, precipe en Egiptio, Palestino kaj Grekio.

Ekde la 4-a jarcento naskiĝis, iom post iom, diversaj religiulaj ordenoj: de la monaĥaj ordenoj al la regulaj kanonikoj kaj al la Ordenoj almozantaj.

En la ĵusaj tempoj, ekde 17-a jarcento, la novaj institutoj de konsekrita vivo alprenis la nomon de religiaj kongregacioj, ĉar ne ne antaŭvidis, kiel devigajn, la solenajn publikajn pervotajn promesojn.

La Dua Vatikana Koncilio celis renoviĝon de la konsekrita vivo; fakte, ĉi-cele publikigis dekreton Perfectae Caritatis (de la perfekta karitato) kiu invitas unuopan instituton repripensi siajn proprajn karismojn kaj karakterizojn.

La apartenantoj al iu instituto de konsekrita vivo, foje, surmetas religian veston propran de la instituto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]