Ordenoj almozantaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Dominiko
Sankta Francisko el Asizo

La Ordenoj almozantaj, naskiĝintaj inter la 12-a jarcento kaj la 13-a sine de la Katolika Eklezio, estas tiuj religiaj ordenoj al kiuj la origina regulo ordonis eligon de la voto de malriĉeco, kiu implicas rezignon al ĉiu ajn posedaĵo ne nur por la unuopuloj, sed ankaŭ por la konventoj, kaj kiuj eltiris vivtenadon el almozo) kaj el laboro apostola aŭ ankaŭ mana.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Historiaj sociaj kaj religiaj fono kaj medio de naskiĝo de unuaj Almozaj Ordenoj, nome (la Ordo Praedicatorum de Domeniko el Guzmán, la Ordo Minorum de Francisko el Asizo) estis la grava situacio kreiĝinta sine de la eklezio pro la penetrado, inter la humilaj sociaj tavoloj (precipe en sudaj landoj, de la paŭperisma propagando de Kataroj kaj Valdenanoj.

Francisko kaj Dominiko kaj iliaj sekvantoj enpersonigis la respondon de la Eklezio al iuj pravigeblaj postuloj travivigitaj en tiuj sektaj grupoj: persistante ene de la Eklezio, ili provis realigi la evangelian idealon de Malriĉeco kaj Penitenco, predikadon kaj karitatan aktivadon:[1] provizante al sia vivtenado per la almozkolekto kaj ĉiuspeca laboro, aparte instruada kaj animzorgada.[2] Tiu vivelekto estis farita en neta konstraŭeco al riĉiĝemo de kelkaj medioj de la sekulara klerularo, neligita al kiu ajn voto de malriĉeco, kaj kelkaj tiutempaj monaĥejoj, deviĝintaj al la individua senposedigo sed ne al tiu kolektiva, kies predikado estis taksata malpli efika por la defendo de la Evangelio.

Naskiĝis en la samaj jaroj ankaŭ la Triunuana Ordeno de Johano el Matha, kiu, elmetante analogan voton de malriĉeco, engaĝiĝis, per neperfortaj vojoj, elaĉeti kaj liberigi sklavojn, aparte kristanajn kapere kaptitaj de islamanoj de Nordafriko aŭ raziitaj en la eŭropaj marbordoj. Kaj tio malgraŭ la reganta oficiala politiko de eŭropaj ŝtatoj kaj de ekleziaj aŭtoritatuloj. Tamen por kolekti la monon necesan por elaĉeti, tiuj ordenanoj intense kaj publike almozpetis ofte helpataj de ŝtatestroj kaj ekleziuloj.

Franciskanoj kaj Dominikanoj, energie subtenitaj de la papoj Inocento la 3-a kaj Honorio la 3-a, per iliaj rigoro kaj absoluta malriĉeco, donis al la katolika ortodoksio decidan kontribuon al la sindefendo, samarmile, nome per la predikado, kontraŭ la agreso de herezoj kaj al la rekonkero de la kristanaj amasoj ilin liberigante el la allogo de mezepoka paŭperismo.[2]

En la sekvaj jaroj la almozantaj ordenoj disvastiĝis aparte en urbaj zonoj kiuj ĝuste en tiuj momentoj estis spertantaj rimarkindan ekonomian kaj demografan ekspansion: [2] ili kutime loĝis meze de la popolo en okazaj loĝejoj, poste diritaj konventoj (fratoj en konvento, la monaĥo en monaĥejo!) kaj estis akceptitaj grandfavore ĉe la popolo por ilia rigoro kaj nepostulado de dekonaĵoj kaj tributoj.[2]

Fundamenta estis ilia kontribuo al la disvolviĝo de teologio kaj filozofio de la latina mezepoko: la grandaj mensoj elvenintaj ĝuste el tiuj ordenoj (Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino estis dominikanoj, franciskanoj estis, male, Bonaventura el Bagnoregio kaj Johano Duns Scoto). Baldaŭ la fratularo sin dediĉis al la instruado kaj al la spirita edukado: ili estis konsilistoj de reĝoj kaj princoj, ofico tiu antaŭe konfidita al la monaĥoj de Sankta Benedikto.[3]

Kromaj karakterizoj kaj evoluiĝo de la Ordenoj Almozantaj[redakti | redakti fonton]

La originaj karakterizoj de tiaj ordenoj estis la absoluta rezigno je la rajto de posedo kaj individua kaj kolektiva: la fratuloj kune mastrumas la bonaĵojn konstituantajn la konventon mem. La dediĉiĝo al malriĉeco kaj la praktiko de la kolekto de almozoj, hodiaŭ tute malaperinta, estis iom post iom limigitaj: en 1475 la franciskana papo Siksto la 4-a aboliciis la almozadon kiel fonton de rento kaj la Koncilio de Trento, kvankam konservante la malpermeson al la akiro de ekleziaj beneficoj, permesis al Ordenoj Almozantaj posedis rentajn fontojn.

Kroma esenca malsameco fronte al la monaĥaj ordenoj kaj al la Kanonikoj Laŭregulaj estis ilia jura organizado: la fratuloj ne estas ligitaj al aparta konvento, sed ili povas esti translokitaj laŭbezone de animzorgado; iliaj komunumoj ne konstituas unuojn aŭtonomajn, kiel monaĥejoj, sed ili estas federitaj laŭ provincoj kaj obeantaj al supera ĉefreganto, kutime nomata Generala Ministro (por franciskanoj) aŭ Generala Majstro (por Dominikanoj) kies jurisdikcio etendiĝas sur ĉiuj ordenaj membroj.[1]

Pro la tiutempa malpermeso, establita de la Kvara Laterana Koncilio, krei novajn regulojn, la novaj frataroj adoptis aŭ la benediktanan regulon de Benedikto de Nursio aŭ tiun aŭgustenan), escepte de la Minoraj fratuloj ĉar Francisko el Asizo volis kaj obtenis de Honorio la 3-a propran regulon.

Aliaj Almozantaj Ordenoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 13a jarcento transformiĝis al almozantaj ordenoj ankaŭ kontemplaj ordenoj pli antikvaj, kiel la Aŭgustenanoj (aŭgustenaj ermitoj) kaj karmelanoj [2] kaj samtempe naskiĝis aliaj similaj

Inter la freŝdataj tiatipaj ordenoj troviĝas la Hospitala ordeno de Sankta Johano de Dio aŭ «Farubonefratoj» naskiĝintaj en Hispanio en 16-a jarcento kaj la ordeno de fratoj de Betlehemo, naskiĝintaj en Gvatemalo en 1658, kaj aliaj diversaj laŭ la fluo de la jarcentoj.

La Ordenoj almozantaj ankoraŭ aktivaj[redakti | redakti fonton]

La listigo sekvas la daton de la jura aprobo kaj nun nombrita en la Pontifika Jarlibro.

Inter la Ordeno Almozantaj aboliciitaj aŭ aboliciiĝintaj:[4]

Virina branĉo de la almozaj ordenoj[redakti | redakti fonton]

La kanona leĝo ĉiam devigis religiulinojn votsolene promesiantajn al enfermigo: tial, malgraŭ baldaŭa alestiĝo de virinaj komunumoj partoprenantaj en la sama karismo de la viraj ordenoj, kiel (Monaĥinoj de Sankta Klara kaj Monaĥinoj de sankta Dominiko), estis al ili malpermesite aktivecojn karakterizantajn la vivon de frataj viroj. Al la monaĥinoj nenio restis krom akompani per la preĝo kaj penitenco la fratulan predikan aŭ katekizan aŭ alian religian agadon.

Al virino kiuj elektis resti en la sekulara mondo estis konsentite sin ligi per simplaj votoj al la «triaj ordenoj», diritaj «de la penitenco», travivi malriĉece kaj ĉastece sed daŭrigi resti en sia domo: inter la plej konataj virinaj reprezentantoj de la franciskana tria sekulara ordeno oni fieras enkalkuli Elizabeton el Hungario kaj Margaritan el Kortona; Katarina el Sieno estas, male, la plej celebra triaordenanino dominikana.

La formiĝo de komunumoj de triaordinaninoj originis, ekde la 16-a jarcento, tre nombrajn kongregaciojn de fratulinoj dediĉitaj al instruado, asistado al malsanuloj aŭ al misioj ktp. Inter la plej citataj, la tre nombraj fratulinaj kongregacioj dominikanaj, franciskanaj, aŭgustenanaj kaj mercedaj. Oni kalkulis plurcentoj da tiaj familioj, eble miloj, unuopa kun sia karismo kaj specifaj celoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 M. Heim, op.cit., p. 85.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 M. Heim, op.cit., p. 86.
  3. M. Heim, op.cit., p. 87.
  4. DIP, vol. IV (1977), col. 601, voĉo pretigita de Ángel Martínez Cuesta.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]