Honorio la 3-a
Etoso
Honorio la 3-a | ||
---|---|---|
177-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Cencio Savelli | |
Pontifiko | de 18-a de julio 1216 | |
ĝis 18-a de marto 1227 | ||
Antaŭulo | Inocento la 3-a | |
Sekvanto | Gregorio la 9-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1148 en Romo | |
Morto | 18-a de marto 1227 en Romo | |
Tombo | Romo [#] | |
Familio | ||
Patro | Aimerico Savelli [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Honorio la 3-a (latine Honorius Tertius, naskonome Cencio Savelli) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1216. Li oficis ĝis sia morto la 18-an de marto 1227, dum ekzakte 18 monatoj. Sume temis pri la 177-a papo. Interalie li ordonis la unuigon de du antikvaj kristanaj preĝejoj de Romo al nova Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj. Li estis subtenanto de la Kvina krucmilito, kaj akceptis ke la Ordeno de germanaj kavaliroj estu rekte subigata al la papo.
Lia blazono estas la sama kiel tiu de papo Honorio la 4-a, kiu estis lia pranevo, ankaŭ el la familio Savelli.