18-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 18-a de marto estas la 77-a tago de la jaro (la 78-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 288 tagoj restas.
Je la 18-a de marto okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 37: Kaligulo iĝis romia imperiestro (post morto de Tiberio)
- 235: Malkontentaj pri intertraktoj kun barbaroj, soldatoj proklamis Maximinus Thrax traka imperiestro, poste mortigante Aleksandron Severon kaj lian patrinon
- 417: Juddevena greko Zosimo iĝis papo
- 731: Gregorio la 3-a iĝis papo
- 1068: Proksima oriento: laŭtakse 20 000 homoj mortis kiam perforta tertremo frapis nordan finon de Akaba Golfo
- 1229: Frederiko la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Jerusalemo
- 1241: Unua invado de mongoloj al Pollando: malvenko de pola armeo en la batalo de Chmielnik
- 1314: Parizo: Jacques de Molay kaj aliaj gvidantoj de templanoj estis ŝtiparumitaj - antaŭ morto la akuzito pri herezo ĵetis malbenon al la reĝo kaj papo
- 1438: Albreĥto la 2-a iĝis reĝo de la Sankta Romia Imperio
- 1522: Eŭska navigisto Juan Sebastián Elcano malkovris Amsterdam-Insulon en la Hinda Oceano
- 1584: Fjodor la 1-a Ivanoviĉ iĝis caro de Rusio
- 1596: Pro incendio sur Vavelo la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa ekdecidis pri translokigo de la ĉefurbo de Krakovo al Varsovio, realigata iom post iom ĝis 1611
- 1662: En Parizo ekfunkciis unua publika transporto - kaleŝo kun 8 lokoj
- 1676: Franca-Nederlanda milito: franca armeo komencis sieĝon de fortreso Ipro
- 1793: En okupata Majenco fare de franca revolucia armeo, oni proklamis unuan respublikon sur la teritorio de hodiaŭa Germanio
- 1830: Caro de Rusio kaj reĝo de Pollando Nikolao la 1-a alinomis honore al sia frato Aleksandro la 1-a Reĝan Universitaton Varsovian al Reĝa-Aleksandra Universitato
- 1834: Sindikatismo: martiroj de Tolpuddle estis kondamnitaj al ekziligo pere de prizontransportado, pro sekreta ĵuro kiel membroj de amika socio en Dorset (Anglio)
- 1839: Unua opio-milito inter Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj dinastio Qing eksplodis
- 1848: Ribelo de Milananoj kontraŭ Aŭstrio komenciĝis
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venka por poloj batalo de Grochowiska (proksime al Pińczów); perdo de ambaŭ flankoj estis granda - po 300 viktimoj
- 1868: Dmitrij Mendelejev prezentis la periodan tabelon
- 1865: Diktatoro de Paragvajo Francisco Solano López deklaris militon al Argentino
- 1871: En Parizo, la popolo ribelis kontraŭ la repreno de la kanonoj el Montmartre - oni poste proklamis Parizan Komunumon, kies ĉefkomandanto estis nomumita pola generalo Jarosław Dąbrowski
- 1874: Aŭtra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Aŭstrio
- 1890: Vilhelmo la 2-a maldungis kancelieron Otto von Bismarck
- 1892: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Gudruno
- 1900: Nederlanda futbala klubo AFC Ajax fondiĝis
- 1906: Rumana inventisto Traian Vuia iĝis unua persono fluganta en pli peza ol aero monoplano kun memstara ekflugo
- 1913: En Tesaloniko anarkiisto pafmortigis reĝon de Grekio Georgo la 1-a
- 1913: En Lvovo fondiĝis Ukrainaj siĉ-pafistoj
- Unua mondmilito:
- 1915: Batalo de Kalipolis: venko de turkoj super brita-franca ŝiparo en la marbatalo de markolo Dardaneloj - unu el la plej grandaj ŝipaj bataloj de la kampanjo, tri aliancaj batalŝipoj enprofundiĝis kaj severe damaĝis tri aliaj; sur Norda Maro brita HMS Dreadnought kiel unusola kirasŝipo en la historio ramis kaj sinkigis submarŝipon – germanan U-29
- 1918: Pola kopirajta kolektivo ZAiKS fondiĝis - unua en la mondo (inter la kunfondintoj estis esperantisto Julian Tuwim)
- 1919: Futbala klubo Valencia CF fondiĝis - interalie 7-foja gajninto de la Copa del Rey
- 1921: Rusia enlanda milito: Matrosribelo de Kronstadt sufokigita de bolŝevikoj
- 1921: En Rigo oni subskribis packontrakton, kiu finis polan-bolŝevikan militon, subskribita de la Dua Pola Respubliko, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko - en Sovetunio restis miloj da poloj, kiuj en la 30-aj jaroj estos genocide ekstermataj
- 1922: Brita Hindujo: Mohandas Karamchand Gandhi estas arestita pro civila malobeo kaj kondamnita al plurjara enkarcerigo.
- 1925: Super usonaj subŝtatoj Misurio, Ilinojso kaj Indianio trapasis tornado mortigante 695 personojn
- 1931: En Usono oni patentigis elektran razilon
- 1936: Esperantujo: suoma astronomo Yrjö Väisälä malkovris la sunsisteman asteroidon 1421 Esperanto
- 1939: Post anekso de Karpata Ukrainio fare de hungara armeo rekreiĝis pola-hungara landlimo - ĝi daŭris duonjaron
- Dua mondmilito:
- 1940: Apud Grodno soveta NKVD arestis Gustaw Herling-Grudziński; Pola Rezistomovado: en Varsovio kreiĝis Sekreta Militista Eldona Fako ĉe la Asocio de Armita Batalado - la plej granda en okupata Eŭropo konspira poligrafia konzerno; ekzistanta en Silezio konspira Pola Organizaĵo de Ribelantoj komencis eldoni subteran revuon "Świt" (Aŭroro); Bukareŝto: aperis broŝuro La mondo en defendo de Pollando kun eldiroj de ĉefreprezentantoj de la demokratia mondo; en Parizo aperis la dua en Okcidenta Eŭropo libro pri septembra defendo de Varsovio: Journal d'un defenseur de Varsovie; Ĉina Fronto: ĉinaj trupoj postsekvataj retiriĝantajn japanojn okupis Naningon - rekreo de ligiteco kun Hindoĉinio; renkonto de Hitler kun Benito Mussolini sur la Montpasejo Brenero - duce esprimis pretecon aliri al la milito flanke de Italujo; Hispanujo ricevis krediton de 2 milionoj da britaj pundoj
- 1941: En Poznań germanoj plenumis verdikton de mortpuno al 12 poloj; germana polico en kelkaj pli grandaj urboj de Ĝenerala Gubernio faris surstratan homkaptadon kontraŭ "eksterleĝaj komercistoj"; Londono: dum kunsido de la konsilio de ministroj ĉefministro Władysław Sikorski rekomendis politikan kontrolon pri elpaŝoj de profesoro Oskar Halecki; "Dziennik Żołnierza": en datrevena artikolo okaze de Riga pactraktato oni rememorigas, ke Sovetunio okupas preskaŭ duonon de la pola teritorio, kie 5,3 milionoj de polaj civitanoj estas same kruele traktataj kiel flanke de germanoj; nokte Luftwaffe atakis Hull (378 aviadiloj, 316 tunoj da detruaj bomboj, 1240 bruligaj skatoloj)
- 1942: Ĝendarmoj kaj taĉmento de Wehrmacht murdis en distrikto Lubartowski 15 personojn, kaj en 2 aliaj lokoj 33 polojn, krome polico pafekzekutis en Lublin 140 personojn, en Karolinj (distrikto Zwoleński) 38, en Płońsk 6 polojn kaj en Bełchatów 10 judojn; revenĝe, pro mortigo de germana ĝendarmo, polico ekzekutis po 16 poloj kaj judoj, loĝantoj de Kazanów kaj de ĉirkaŭaĵoj (proksime al Zwoleń); regopovoj de ĜG konstatis ke la Pola Rezistomovado konas adresojn de ĉiuj germanaj familioj; germanoj en ĜG komencis korpan traboradon de brutaro por malebligi falsigon de registroj; evakuo de Pola Armeo en Sovetunio al Mezoriento (ĝis Irano) komenciĝis - unue tiuj, por kiuj "mankis nutraĵo" - interkonsento pri limigo de Polaj Armitaj fortoj al 44 mil soldaoj; ĉefministro Stalin parolante kun generalo Władysław Anders deklaris, ke sovetaj regopovoj ne konas sorton de internigitaj en Sovetunio kaj perdiĝintaj polaj oficiroj; okupaciaj regopovoj deportis 100 mil personojn por trudlaboro ĝis tiu ĉi tago de Galicio al Nazia Germanio; venko de Wehrmacht en batalo de Ĥarkovo
- 1943: Germana polico masakris ĉirkaŭ 200 loĝantojn de pola vilaĝo Różaniec (proksime al Tarnogród), bruligis 187 bienojn kaj deportis mil loĝantojn al koncentrejo en Zwierzyniec; en distrikto Lipski polico murdis 18 personojn bruligante kelkajn domojn kaj en Krakovo pafmortigis na malpli ol 10 personojn de apuda trudlaborejo; Volinia masakro: armitaj grupoj de ukrainoj kaj germana polico murdis kelkcent polojn el 11 vilaĝoj; "Biuletyn Informacyjny": Gvidantaro de Civila Batalo anoncis ke ĉantaĝa denunco de judoj ekster getoj estos punata per morto fare de bataltaĉmentoj de Pola Subtera Ŝtato - kaj same "ellogo de presto inter familioj de politikaj malliberuloj pro ŝajnaj klopodoj de la liberigo de arestitoj"; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo transprenis en Łuków vagonon da municio; Kamparana Bataliono de "Ryś" batalis defende de la pola vilaĝo Górka Kolonia, murdata de ukrainoj - postkure apud Hrubieszów haltigis germanan kolumnon forprenante municion kaj detruante 2 kanonojn; Joseph Goebbels rekomendis al gazetaro de ĜG eviti ofendajn vortojn adresitajn al poloj; Gvidantaro de Civila Batalo, estrata de Stefan Korboński, anoncis ke ĉantaĝo estos mortpunata; Orienta Fronto: germana 4-a Kirasita Armeo apogata de 4-a Aera Floto ekatakis al Belgorodo; Usona Kongreso plilongigis Lend-Lease je unu jaro
- 1944: Germanaj ĝendarmoj murdis en distrikto Wysokomazowiecki pli ol 90 personojn kaj polico pafmortigis en Chełm 20 personojn; germanaj civiluloj forlasis 3 lokojn en Lviva provinco; nokte de la 17-a/18-a de marto en vilaĝo Tarnoszyn (Distrikto Tomaszowski) banditaj taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo murdis kelkdekon de poloj (ĝis 1946 ukrainoj murdis ĉirkaŭ 150 personojn); Pola Rezistomovado: lernejo de substandardistoj el Krasnystaw-areo, 72 soldatoj, batalis kun germanoj, oni malarmigis kaj liberigis 20 da ili post akiro de armiloj kaj municio; taĉmento de "Grab" el Kozienice-areo embuskis kontraŭ ĝendarmoj revenantaj el punado de vilaĝo Grzywacz, liberigante arestitajn polojn; en Manchester komenciĝis dutaga ciklo de lekcioj pri Pollando, organizita por anglaj instruistoj kaj studentoj
- 1945: 1-a Armeo de Pola Soldataro post 10-taga batalo konkeris Kołobrzeg ekregante havenan kvartalon, germana garnizono komencis evakuiĝi tra la maro - tagmeze okazis nupto de la urbo kun la Balta Maro; Ruĝa Armeo konkeris Niemodlin kaj Prudnik; soldatoj de 1-a Ukraina Fronto liberigis aron de germanaj internigejoj en Łambinowice (distrikto Nyski), kie mortis pli ol 100 mil militkaptitoj - kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro komencis la duan sovetan okupadon de Pollando (post anekso de Orientaj Limregionoj); en Romo Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento ricevis de usona organizaĵo 6 tendojn kun kampaj kuirejoj; 1250 usonaj bomb-aviadiloj atakis Berlinon
- 1948: En Moskvo oni subskribis sovetan-bulgaran traktaton pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo
- 1961: La 6-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Cannes
- 1962: Alĝeria Milito de Sendependeco finiĝis
- 1962: La 7-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Luksemburgo
- 1965: Soveta kosmonaŭto Aleksej Leonov kiel unua forlasis kosmoveturilon
- 1965: Jacek Kuroń kaj Karol Modzelewski disdonis en Universitato de Varsovio dekkelkajn ekzemplerojn de "Malferma letero al membroj de Pola Unuiĝinta Laborista Partio", en kiu ili kritikis komunistajn regopovojn en Pollando, riproĉante al ili kreon de partia burokratio, malkonkorda kun la principoj de marksismo - responde ili estis arestitaj kaj akuzitaj pri malutileco por la ŝtato, kondamnitaj por 3 kaj 3,5 jaroj de mallibero
- 1970: En Kamboĝo okazis puĉo, apogita de CIA, kontraŭ Norodom Sianuk estanta eksterlande
- 1974: Plimulto de landoj asociitaj en Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj nuligis 5-monatan petrolan embargon kontraŭ Usono, Eŭropo kaj Japanio
- 1980: Sovetunio: sur kosmodromo Pleseck (Arĥangelska provinco) eksplodis raketo mortigante 50 personojn
- 1988: Plena suna eklipso en Indonezio kaj okcidenta Pacifiko
- 1990: Unua demokratia parlamenta baloto okazis en Germana Demokratia Respubliko
- 1996: En incendio de nokta klubejo en Kezonurbo sur Filipinoj 162 personoj pereis kaj 95 vundiĝis
- 2003: Romano La kodo de Da Vinci, verkita de Dan Brown, aperis
- 2003: En Kubo oni arestis 75 disidentojn
- 2011: NASA-sondilo MESSENGER enorbitigis Merkuron
- 2011: Usona kosmosondilo New Horizons preterpasis la orbiton de Urano
- 2012: Joachim Gauck iĝis prezidento de Germanio, elektita de Federacia Kunveno
- 2014: Anekso de Krimeo: en Moskvo oni subskribis pakton inter Rusio kaj Respubliko Krimeo kune kun la apartigita urbo Sebastopolo pri ilia enigo al Rusio kiel novaj federaciaj subjektoj - en Ukrainio estis anoncita mobilizo
- 2015: Atako al Bardo Muzeo en Tunizo: 24 personoj pereis kaj 50 vundiĝis en terorisma atako de Islama Ŝtato
- 2019: 37-jara turka enmigrinto pripafis pasaĝerojn de tramo en Utreĥto - 3 personoj pereis, 7 vundiĝis, el kiuj unu mortis en malsanulejo
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1496: Mary Tudor, reĝino de Francio el dinastio Tudoroj (m. 1533)
- 1565: Arnoldus Buchelius, nederlanda humanisto, historiisto, juristo, reformisto, antikvaĵisto, genealogo, erudiciulo kaj numismatikisto (m. 1641)
- 1578: Adam Elsheimer, germana artisto kaj pentristo laboranta en Romo (m. 1610)
- 1590: Manuel de Faria e Sousa, portugala hispanlingva historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo, ambasadoro kaj moralisto (m. 1649)
- 1609: Frederiko la 3-a, reĝo de Danio-Norvegio, fondinto de absolutismo (m. 1670)
- 1640: Philippe de la Hire, franca astronomo kaj matematikisto okupiĝanta pri konikoj kaj konkoidoj (m. 1719)
- 1690: Christian Goldbach, germana matematikisto, konata de la konjekto de Goldbach (m. 1764)
- 1709: Johano Gesnero, svisa kuracisto kaj botanikisto, kreinto de botanika ĝardeno (m. 1790)
- 1733: Friedrich Nicolai, germana verkisto kaj eldonisto, framasono (m. 1811)
- 1796: Jakob Steiner, svisa matematikisto, patro de t.n. sinteza geometrio (m. 1863)
- 1813: Friedrich Hebbel, germana verkisto, konata de esperantigita tragedio Gyges kaj lia Ringo, fare de Paul Bennemann (m. 1863)
- 1822: Gustav Queck, klasika filologo germana
- 1830: Numa Denis Fustel de Coulanges, franca historiisto
- 1837: Grover Cleveland, prezidento de Usono, trifoja gajninto de prezidentaj balotoj (m. 1908)
- 1842: Stéphane Mallarmé, franca poeto, kunkreinto de simbolisto, esperantigata de Lajos Tárkony (m. 1898)
- 1844: Nikolaj Rimskij-Korsakov, rusa komponisto de romantikismo (m. 1908)
- 1854: Marie Larroche, franca administrantino de "Espero Katolika" kaj aktivulino de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (m. 1940)
- 1858: Rudolf Diesel, germana inĝeniero, inventinto de eksplodmotoro (m. 1913)
- 1858: Enryō Inoue, japana filozofo, pedagogo, naciisto kaj budhisto (m. 1919)
- 1861: Sándor Hamvai, hungara verkisto, membro de societo Szigligeti (m. 1925)
- 1866: Artúr Balogh, hungara juristo kaj verkisto, disĉiplo kaj daŭriganto de vidmaniero de Győző Concha (m. 1951)
- 1869: Neville Chamberlain, ĉefministro de Britujo, aŭtoro de la politiko de cedoj (m. 1940)
- 1874: Nikolaj Berdjajev, rusa kristana ortodoksista filozofo pri religio, ekziligita, esperantigata (m. 1948)
- 1877: Edgar Cayce, usona mistikulo, klarvidanto, spirita sanigisto postlasinta ĉ. 30 mil priskribitajn kuracilojn, konata kiel "dormanta profeto" (m. 1945)
- 1887: Róbert Berény, hungara pentristo, grafikisto kaj afiŝisto (m. 1953)
- 1893: Wilfred Owen, angla poeto pri la unua mondmilito (m. 1918)
- 1901: Wilhelm Kaufmann, aŭstra pentristo kaj kosmopolito (m. 1999)
- 1902: Sándor Kibédi Varga, hungara profesoro, filozofo kaj psikologo, patro de Áron Kibédi Varga (m. 1986)
- 1903: Erich Ohser, germana karikaturisto kaj desegnisto (m. 1944)
- 1911: Gabriel Celaya, hispana poeto, kies poezion famigis per kantoj Paco Ibáñez (m. 1991)
- 1913: Ferenc Haáz, hungara etnografo, filo de Ferenc Rezső Haáz (m. 1944)
- 1929: Christa Wolf, germana komunista verkistino el GDR (m. 2011)
- 1929: Petras Čeliauskas, litova pedagogo, landesploranto, tradukisto de i.a. Jūratė kaj Kastytis, publicisto kaj redaktoro, fakdelegito de UEA kaj Honora Membro de UEA, partoprenanto de pli ol 20 Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj 8 Universalaj Kongresoj, redaktoro de "Litova Stelo"
- 1932: John Updike, usona verkisto, laŭreato de la premio Pulitzer (m. 2009)
- 1936: Frederik Willem de Klerk, subafrika blankulo kaj afrikanero, gvidanto de Nacia Partio de Sud-Afriko, Nobelpremiita prezidento
- 1937: Rudi Altig, germana biciklisto kaj kvarfoja mondĉampiono (m. 2016)
- 1940: Arlette Laguiller, franca trockiisma politikistino, proparolantino de Laborista Lukto
- 1941: Wolfgang Bauer, aŭstra poeto kaj dramaturgo, kies spektakloj estis tradukataj al multaj lingvoj (m. 2005)
- 1950: Brad Dourif, usona aktoro kaj muzikisto rolinta en la filmo Iu flugis super la kukola nesto kaj La Mastro de l' Ringoj
- 1950: Daniel Grinberg, pola historiisto juddevena, direktoro de Juda Historia Instituto, spertulo pri anarkiismo kaj la pola atletiko
- 1951: Bill Frisell, usona ĵaza gitaristo kaj komponisto
- 1955: István Bessenyei, hungara aktoro de la Norda Teatro Trupo Harag György de Satmaro
- 1957: Christer Fuglesang, sveda fizikisto kaj kosmonaŭto
- 1958: Vladimir Kató, rumania hungara grafikisto, ĵurnalisto
- 1959: Luc Besson, franca reĝisoro, scenaristo, verkisto kaj produktoro
- 1960: Kathrin Schirmer, germana kantistino kaj radimoderigistino
- 1963: Vanessa L. Williams, usona aktorino kaj popkantistino kaj kantaŭtorino
- 1968: Hu Jun, ĉina aktoro manĉurdevena
- 1979: Adam Levine, usona kantaŭtoro kaj ĉefkantisto de la muzika grupo Maroon 5
- 1980: Enikő Éder, rumania hungara aktorino
- 1981: Fabian Cancellara, svisa strato-biciklisto
- 1983: Vital Voranau, belorusa opoziciisto, verkisto, eldonisto, tradukisto kaj universitata lekciisto
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 235: Aleksandro Severo, imperiestro de Romio, adepto de sinkretismo (n. 208)
- 978: Eduardo la martiro, reĝo de Anglio, sanktulo, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 962)
- 1227: Honorio la 3-a, papo aprobinta ordenojn de dominikanoj, franciskanoj kaj karmelanoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1150)
- 1314: Jacques de Molay, la lasta grandmajstro de la templanoj, ekzekutita (naskiĝis ĉirkaŭ 1243)
- 1321: Mateo Csák, hungara potenculo reganta teritorion de la hodiaŭa Slovakio (n. ĉ. 1260)
- 1584: Ivano la Terura, imperiestro de Rusio, la unua caro, enkondukinto de opriĉnina - polico, kiu masakris ĉirkaŭ 100 mil homojn (n. 1530)
- 1591: Giovanni Antonio Serbelloni, itala kardinalo, nevo de la papo Pio la 4-a (n. 1519)
- 1713: Juraj Jánošík, legenda slovaka rabisto kaj nacia heroo (n. 1688)
- 1745: Robert Walpole, unua ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando (n. 1676)
- 1768: Laurence Sterne, angla verkisto, aŭtoro de du gravaj romanoj (n. 1713)
- 1797: Friedrich Wilhelm Gotter, germana verkisto, tradukisto, juristo, aktoro (n. 1746)
- 1799: Adam Friedrich Oeser, hungara pentristo kaj ilustristo (n. 1717)
- 1823: Gabriel Christoph Benjamin Busch, germana teologo, filo de Johann Benjamin Busch (n. 1759)
- 1845: Johnny Appleseed, usona misiisto, pioniro de stikado de pomarboj (n. 1774)
- 1858: Franz Theodor Kugler, germana arthistoriisto kaj verkisto, kultura administranto de Prusio (n. 1808)
- 1871: Augustus De Morgan, angla matematikisto kaj logikisto enkondukinta terminon matematika indukto (n. 1806)
- 1899: Izabella Działyńska, pola pentristino-amatorino, kolektistino de artaĵoj, filino de Adam Jerzy Czartoryski, ripozanta en maŭzoleo (m. 1830)
- 1907: Marcellin Berthelot, franca kemiisto kaj politikisto, laŭreato de Medalo Copley (n. 1827)
- 1913: Georgo la 1-a, reĝo de Grekio el Oldenburga dinastio (n. 1845)
- 1916: Karl Gölsdorf, aŭstra inĝeniero, projektisto de motoroj kaj lokomotivoj (n. 1861)
- 1917: Károly Ferenczy, hungara pentristo apartenanta al Artkolonio de Nagybánya (n. 1862)
- 1920: Hermann Oldenberg, germana hindologo esploranta budhismon, Rigvedon, Mahabharaton, upaniŝadojn kaj hinduismon (n. 1854)
- 1928: Paul van Ostaijen, flandra poeto kaj verkisto, esperantigata de kelkaj tradukistoj (n. 1896)
- 1933: Joŝino Sakuzo, japana verkisto, historiisto kaj profesoro (n. 1878)
- 1936: Eleftherios Venizelos, greka politikisto, juristo kaj okfoja ĉefministro (n. 1864)
- 1945: Mihály Miksa Kertész, hungara advokato kaj verkisto kontribuanta al porinfana gazeto "Cimbora" (n. 1888)
- 1964: Norbert Wiener, usona matematikisto juddevena, kreinto de kibernetiko (n. 1894)
- 1967: Julio Baghy, hungara aktoro, poeto kaj Esperanta verkisto, konata de Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno aŭ Viktimoj kaj Sur Sanga Tero (n. 1891)
- 1975: Béla Bíró, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1893)
- 1980: Erich Fromm, germana filozofo kaj verkisto juddevena, socia psikologo, psikoanalizisto, konata de la Fuĝo for de libereco, kontribuinta al la teorio pri aŭtoritatema personeco, interesiĝanta pri zeno (n. 1900)
- 1980: Tamara de Lempicka, pola pentristino juddevena, verkanta en la stilo Art Deco (n. 1895)
- 1982: Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov, sovetia marŝalo, heroo de la Granda patriota milito (n. 1900)
- 1983: Umberto la 2-a, reĝo de Italio el Savoja dinastio (n. 1904)
- 1991: Vilma Bánky, hungara aktorino de muta filmo, fratino de Viktor Bánky (n. 1898)
- 1994: Günter Mittag, germana politikisto de GDR (n. 1926)
- 1996: Rajmundo Laval, franca esperantisto, ano de la kabareta rondo de Raymond Schwartz kaj ilustristo de ĝia revuo "La Pirato", membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, kontribuanto de ĝia gazeto "Laŭte!", tradukisto (n. 1900)
- 1996: Odysseas Elytis, greka Nobelpremiita poeto, influita de surrealismo (n. 1911)
- 1998: Stojan Ĝuĝev, bugara muzikologo, kunfondinto de pluraj Esperanto-grupoj, lekciisto de pluraj postmilitaj Someraj Universitatoj, redaktoro de "Bulgara Esperantisto", Honora Membro de UEA kaj de Bulgara Esperanto-Asocio, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kunfondinto de Internacia Scienca Akademio Comenius
- 2001: Vaso Abajev, lingvisto de la iranaj lingvoj, speciale la oseta lingvo (n. 1899)
- 2001: Enikő Barta, hungara aktorino, membrino de la Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro (n. 1960)
- 2008: Anthony Minghella, brita dramverkisto kaj reĝisoro (n. 1954)
- 2008: László Vofkori, hungara geografo, frato de György Vofkori (n. 1944)
- 2008: Christian Helfer, germana juristo kaj sociologo, kuneldoninto de "Vox Latina" (n. 1930)
- 2009: Natasha Richardson, brita-usona aktorino, premiita kiel la plej bona aktorino en la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary (n. 1963)
- 2011: Warren Christopher, usona diplomato, posedanto de la Prezidenta medalo de libereco (n. 1925)
- 2016: Guido Westerwelle, germana politikisto, aktivulo de libera Demokratia Partio (n. 1961)
- 2017: Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, primaso de Ĉeĥio kaj Moravio, membro de Fokolar-Movado, alta protektanto de IKUE-Kongresoj kaj de IJK 2009, esperantisto (n. 1932)
- 2017: Chuck Berry, usona komponisto de kantoj, voĉisto, gitaristo, unu el pioniroj de rokenrolo (n. 1926)
- 2020: Emil Karewicz, pola filma, teatra kaj radia aktoro, konata i.a. de la filmo La kruckavaliroj (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Cirilo el Jerusalemo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Eduardo la martiro, reĝo de Anglio, sanktulo de tri eklezioj
- Arubo: Festo de Himno kaj Flago de Arubo
- Niĝerio: Tago de Patrino
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 18-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.