Tudoroj
Aspekto
| Tudoroj | ||
|---|---|---|
| Dinastio | ||
Tudora rozo | ||
| reĝa dinastio • dinastio | ||
| Devena nomo | angle Tudor, kimre Tudur aŭ Tewdwr | |
| Apero | 22-a de aŭgusto 1485 vd | |
| Fino | 24-a de marto 1603 vd | |
| Lando | Reĝlando Anglio • Reĝlando Irlando vd | |
| Dinastiaj rilatoj | ||
| Fondinto | Henriko la 7-a vd | |
| Branĉo de | Lankastroj vd | |
| Branĉoj | Jane Grey • Henriko la 8-a • Maria la 1-a • Elizabeto la 1-a • Eduardo la 6-a • Henriko la 7-a vd | |
| Regadoj | ||
| Reĝoj de Anglio | ||
| Dum | 1485-1603 | |
| Antaŭulo | Lankastroj | |
| Sekvanto | Stuartoj | |
| Reĝoj de Irlando | ||
| Dum | 1541-1603 | |
| Antaŭulo | Lordoj de Irlando | |
| Sekvanto | Stuartoj | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Tudoroj aŭ Domo de Tudor (angle Tudor [ˈtuːdə], [ˈtʲuːdə], kimre Tudur aŭ Tewdwr) estas kimra-devena dinastio kiu havis la reĝan tronon de Anglio de 1485 ĝis 1603.
La unua angla Tudora reĝo Henriko la 7-a spuris sian postulon je la trono per sia patrino Margaret Beaufort (1443–1509) al la prapatro reĝo Eduardo la 3-a de la dinastio Plantaĝenetoj, kiu mortis en 1377. La patro de Henriko estis Edmund Tudor (1430-1456), grafo de Richmond.
Kiel estro de la dinastio Lankastroj, li kadre de la enlanda militoj de rozoj venkis la lastan reĝon de la Jorkoj, Rikardo la 3-a ĉe la batalo de Bosworth Field en 1485, estis rekonita de la parlamento kaj edziĝis kun Elizabeto de Jorko, fratino de la mortinta reĝo Eduardo la 5-a.
Regantoj
[redakti | redakti fonton]- 1485-1509 Henriko la 7-a
- 1509-1547 Henriko la 8-a
- 1547-1553 Eduardo la 6-a
- 1553-1553 Lady Jane Grey
- 1553-1558 Maria la 1-a, "la Sanga"
- 1558-1603 Elizabeto la 1-a

