Maria la 1-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la reĝino de Anglio. Por informoj pri ŝia samnoma onklino, reĝino de Francio, vidu la paĝon Mary Tudor.
Maria la 1-a
Reĝino de Anglio

Maria Tudor1.jpg

Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1516 (1516-02-18)
en Greenwich
Morto 17-an de novembro 1558 (1558-11-17) (42-jara)
en St James's Palace
Tombo Abatejo Westminster [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Reĝlando Anglio [#]
Subskribo Maria la 1-a (Anglio)
Familio
Dinastio Tudoroj [#]
Patro Henriko la 8-a [#]
Patrino Katerino de Aragono [#]
Gefratoj Elizabeto la 1-aHenry FitzroyEduardo la 6-a • Henry, Duke of Cornwall [#]
Edzo Filipo la 2-a
Reĝino de Anglio Flago-de-Anglio.svg
Regado 1553-1558
Antaŭulo Eduardo la 6-a, (Jane Grey)
Sekvanto Elizabeto la 1-a
Reĝino de Irlando Saint Patrick's Saltire.svg
Regado 1553-1558
Antaŭulo Eduardo la 6-a, (Jane Grey)
Sekvanto Elizabeto la 1-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Maria (Mary) Tudor (naskiĝis la 18-an de februaro 1516 en Greenwich; mortis la 17-an de novembro 1558 en Londono) estis reĝino de Anglio de 1553 ĝis 1558. Ŝi estis filino de Henriko la 8-a kaj ties unua edzino Katerino de Aragono, filino de la "Katolikaj Gereĝoj" de Hispanio. Ŝi provis, interalie per amasaj ekzekutadoj de protestantoj, reestabli katolikismon kiel ŝtatan religion, kiun ŝia patro estis foriginta. Per tio ŝi akiris la kromnomojn "la Katolika" kaj "la Sanga" (Bloody Mary). Ŝia posteulo, ŝia protestanta duonfratino Elizabeto la 1-a poste malfaris ŝiajn religiajn reformojn.

Ŝi edziniĝis kun reĝo Filipo la 2-a de Hispanio, filo de ŝia kuzo imperiestro Karolo la 5-a. Maria havis plurajn ŝajngravedecojn, sed la geedzeco restis seninfana.

Rilate la misfaman epiteton “sanga” rimarkindas ke, la unika dokumento, atestanta kun precizeco, ne estas verko de historiisto sed de John Foxe, fervora protestanta apologiisto kiu dum la ŝiaj persekutoj eĉ ne estis en Anglio. Estis Foxe la forĝinto de “Bloody”, sanga, malbenita, ne nur por Mary sed ankaŭ por ĉiuj ŝiaj kunlaborantoj. En lia renoma Book of Martyrs li precize elnombras 273 viktimojn, ĉiuj, laŭ li, senkolpaj. Diversaj niatempaj historiistoj, tamen, pruvis kiel li trograndigis la ciferon; ankaŭ tiam kelkaj rimarkigis tiun eksceson kaj lin akuzis pri distordo de la faroj.

La brulŝtiparoj, sendepende de la nombro, ĉiukaze restas historia okazintaĵo kaj oni ne povas ilin aprobi. Tamen oni povas ilin kuntekstigi: la mortokondamnoj, se ekzempli, estis en tiuj lokoj kaj en tiuj tempoj tiom oftaj ke la Mary-aj brulŝtiparoj ne povis distanciĝi el nombro de ekzekutoj jaraj, kiuj meznombre estis ĉirkaŭ 800 ĉiujare kaj bedaŭrinde aplikeblaj eĉ pro minimumaj krimoj, kiel pro eta ŝtelo; kaj la kondamnitoj al la brulŝtiparo ne ĉesis post la morto de Mary.

Tiuj kiuj laŭ Foxe estis sanktaj martiroj, estis ankaŭ la plej insidaj politikaj malamikoj de la reĝino, tiuj kiuj daŭrigis komploti kontraŭ ŝi kaj ŝin insulti kiel “bastarda” kaj provoki ribelojn kontraŭ la Krono, kiel okazis kiam ŝi devis fermigi la urbajn pordojn de Londono kaj rifuĝiĝi en la municipa palaco kun ĉiuj siaj ministroj.

Kiam Mary kroniĝis (1553) reĝino, kun vera popola konsenta aklamo, Anglio ankoraŭ ne estis tute forigita el katolikismo. Kaj Mary povis establi la antaŭajn leĝojn kaj rajtojn (revenigi al la diocezoj kaj monaĥejoj posedaĵojn konfiskitajn, permesi la katolikan kulton laŭ la normoj de la Trenta Koncilio ktp). Kiam ŝajnis ke, publikaj paco kaj ordo regnus en Anglio, Mary plenumis la unikan sian eraron: ŝi mortis! Ŝi mortis pro tumoro ĉe la ventro kiam ŝajnis ke estis ekplenumiĝanta la granda popola deziro: havi heredulon, de reĝino Mary Tudor, al la Trono. [1]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. Belloc, Ĉaracters of the Refomation, 1992. J.J. Scarisbrick, The Reformation and the English People, Blackwell, Oxford 1984. E. Sala, “Anglicana Ecclesia libera sit”. Stato e Chiesa, potere e sangue nel secondo Cinquecento inglese, Edizioni Ares, 2010. L. Porter, Mary Tudor, the First Queen, Piaktus Book, London 2007. E. Duffy, Fires if faith: Catholic England under Mary Tudor, Yale Universiti Press 2009. C. Haig, English Reformations, Klarendon, Clarendon Press, Oxford 1993. E. Duffy, The Stripping of the Alytars, Yale University Press, 1992.


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]