Karlo, princo de Asturio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Don Karlo, princo de Asturio

Karlo de Aŭstrio (Karlo de Aŭstrio kaj AvisKarlo de Habsburgo) Karlo, princo de Asturio aŭ simple Don Karlo, (n. Valladolid, 8a de julio de 1545 – m. Madrido, 24a de julio de 1568), estis Princo de Asturio kaj filo de la gereĝoj de Hispanio. Li estis malforta, kripla kaj malsaneca, krom malfacila karaktero; li estis la filo de Filipo la 2-a kaj ties unua edzino kaj duobla kuzino Maria de Portugalio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia vivemo kaj feliĉa genio predikis oran estontecon; sed la juna koleriĝemo kaj sensingardo kiel ankaŭ diboĉemo malamigis lin ĉe la patro jam relative frue. Tamen Filipo havis ankoraŭ pli oficialajn kialojn, ĉar la princo estis ne nur kaŝa amiko de la protestantoj kaj de la maltrankvilaj nederlandanoj sed ankaŭ la plej akra malamiko de Fernando Álvarez de Toledo, la Fera duko de Alba. Tiu ĉi duko fifamis pro krueleco kaj intrigemo ĝuante la respekton de la reĝo. En 1559 Karlo kiel 14-jarulo petis la manon de Izabela de Valois, filino de Henriko la 2-a (Francio). Sed Filipo finfine mem edzinigis la junan Izabelon. Baldaŭ li realiĝis ke Karlo kaj ŝi daŭre amis unu la alian. Nova okazo pluse ĉagrenigis la reĝon. Karlo estis petinta de li sendi sin mem al Nederlando por pacigi la landon. Sed Filipo preferis je tiu tasko la Feran dukon. Kiam Fernando Álvarez de Toledo intencis adiaŭi lin, Karlo atakis Fernandon kaj decidis iri en Nederlandon sen oficiala komisio. Sed tiaj planoj estis perfide malkaŝigitaj kaj Karlo estis arestita hejme laŭ ordo de lia reĝa moŝto, la patro. Malgraŭ gracopetoj fare de Izabelo li estis akuzita kaj kondamnita. La 24.7.1568 estis la mortotago de la malfeliĉulo. Oficiala mortokaŭzo estis febro, kion neniu kredis.

Poste trovitis indikoj klaraj ke li ekzekutitis, ŝajne per senkapigo. Tion ne nur lia biografo Saint-Reel asertis sed klare ankaŭ post malfermo de la ĉerko de kelkaj viditis - ĉar je la piedo de la korpo troviĝis la kapo. Ĉu veras la akuzoj ke Karlo planis eĉ murdon de la patro, ne klaras. La plej verŝajna kaŭzo de la mortigo de la princo estis ties amo de la reĝino. La juna reĝino, estante graveda, mortis tri monatojn poste. Supozeblas ke ŝi aŭ faritis dua viktimo de la kolero reĝa aŭ mortis pro propra ĉagrenego pri la transpaso de la amanto al la nevivo.

Artaj pritraktatoj[redakti | redakti fonton]

La vivo de tiu malfeliĉa princo inspiris la verkojn de Schiller kaj aliflanke de Giuseppe Verdi nome Don CarlosDon Carlo. La ŝilera dramo nomiĝas Don Karlos. Ŝilero nomis la kvinaktaĵojn "drama poemo". Ĝi estiĝis inter 1783 kaj 1787; ĝia premiero estis en la 29.8.1787 en Hamburgo. Malfone temis pri politikaj-sociaj konfliktoj pri intrigoj ĉe la hispaniaj kortoj. Fone ĝi estas memkompreneble kritikilo de pli malpli aktualaj krizoj en la propra lando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Brockhaus Conversations-Lexikon Bd. 1. Amsterdam 1809, p. 232-234, kio legeblas tie ĉi interrete.