17-a de novembro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 17-a de novembro estas la 321-a tago de la jaro (la 322-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 44 tagoj restas.
Je la 17-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -3: Laŭ kalkulo de Klemento de Aleksandrio la naskiĝdato de Jesuo Kristo
- 284: Diokleciano iĝis imperiestro de Romio
- 794: Imperiestro Kammu translokigis ĉefurbon de Japanio de Nara ĝis Kioto - Epoko Heian komenciĝis
- 1292: Johano de Balliol iĝis reĝo de Skotlando
- 1370: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Pollando
- 1494: Franca armeo sub gvido de Karlo la 8-a eniris Florencon
- 1558: Elizabeto la 1-a heredis regnon de Anglio iĝante monarkino de Irlando - Elizabeta epoko komenciĝis
- 1632: Kristina, filino de Gustavo la 2-a Adolfo, iĝis reĝino de Svedio
- 1633: Premiero de la dramo Rikardo Tria de Ŝekspiro
- 1659: Traktato de la Pireneoj inter Hispanio kaj Francio
- 1717: Portugalio: komenco de la konstruado de Nacia Palaco de Mafra
- 1757: Rusia Akademio de Belartoj establiĝis en Sankt-Peterburgo
- 1775: En Finnlando fondiĝis urbo Kuopio
- 1796: Paŭlo la 1-a iĝis imperiestro de la Rusia Imperio
- 1796: Unua Koalicio-Milito: venko de franca armeo super la aŭstra en la batalo de Arcole
- 1800: Vaŝingtono: Usona Kongreso unuan fojon kunsidis en la Kapitolo de Usono
- 1804: Ĥarkiva Universitato fondiĝis
- 1812: Franca invado al Rusio: sensukcesa batalo de Minsko de 18-a kaj 22-a regimentoj de kavalerio, apogitaj de belorusoj, kontraŭ rusaj trupoj de generalo Tarmasov
- 1820: Kapitano Nathaniel Palmer kiel unua usonano rigardis de la ferdeko de sia ŝipo Antarktan duoninsulon
- 1839: Milano: en Teatro alla Scala prezentiĝis debuta opero Oberto de Giuseppe Verdi
- 1847: En Berlino finiĝis proceso de polaj ribelantoj de Grandpolujo kontraŭ Reĝlando de Prusio - oni kondamnis 117 aktivulojn por sendependeco, el tio 8 al mortpuno
- 1855: David Livingstone estis unua eŭropano malkovrinta Viktorian Akvofalon
- 1858: Francio aneksis neloĝatan atolon Klipertono sur norda Pacifiko
- 1868: Angla astronomo Norman Robert Pogson malkovris asteroidon Kamilo, unu el la plej grandaj de la asteroida zono
- 1869: Malfermo de la Sueza Kanalo, kiu iĝis akvovojo inter Mediteraneo kaj la Ruĝa Maro - en ĉeesto de pluraj kronitaj kapoj el Eŭropo kun franca imperiestrino Eugenia de Montijo kaj vicreĝo de Egiptio Ismail-Paŝao, kiu ĉi-okaze mendis ĉe Giuseppe Verdi operon Aida
- 1871: En Nov-Jorko fondiĝis Nacia Fuzila Asocio
- 1873: El ligo de tri apuddanubaj urboj Buda, Óbuda kaj Peŝto fondiĝis Budapeŝto
- 1892: Pola Partio Socialista fondiĝis en Parizo
- 1903: Traktato de Petrópolis: Akro estis cedita al Brazilo laŭ packontrakto kun Bolivio iĝante plej okcidenta brazila subŝtato
- 1903: Rusia Socialdemokrata Partio disiĝis en bolŝevikojn kaj menŝevikojn
- 1905: Japanio devigis Koreon subskribi traktaton pri akcepto de protektorato
- 1905: Vilhelmo la 4-a iĝis grandduko de Luksemburgo
- Unua mondmilito:
- 1918: Dua Soveta-Ukraina Milito komencita — post sovetunia ultimato
- 1918: Latvia Popola Konsilio fondiĝis, kaj la sekvan tagon proklamis ŝtaton Latvio
- 1919: Ruĝa Armeo konkeris Kurskon
- 1920: Konstitucio de Libera Urbo Dancigo ekvalidis, kiu fakte dependis de la Ligo de Nacioj
- 1922: Lasta sultano de Otomana Imperio, Mehmedo la 6-a, forlasas Konstantinopolon sur brita batalŝipo
- 1922: Siberio voĉdonis por unuiĝo kun Sovetunio
- 1923: Dua Pola Respubliko: Transatlantika Radiotelegrafa Centralo ekfunkciis en Varsovio kaj Grodzisk Mazowiecki
- 1933: Premiero de la usona filmo Anasa supo - i.a. aktoris kvar fratoj Marx
- 1933: Nazia Germanio: Oficejo de Rasa Politiko de Nacisocialisma Germana Laborista Partio estiĝis
- 1933: Usono kaj Sovetunio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1938: Kontraŭjudaj leĝoj ekvalidis en Italio
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: nokte de la 16-a ĝis la 17-a de novembro germanoj bruligis en Lodzo laŭvican sinagogon; germana polico brutale rompis lekciojn en Katolika Universitato de Lublin - la lasta tago de universitataj lekcioj en Ĝenerala Gubernio (post du semajnoj oni sekrete ekfunkciis ĝin, sed post ekzekuto de du profesoroj, rompis); Intelektulkampanjo de Lublin: germanoj arestis en Lublin du episkopojn, senditaj al Sachsenhausen, kaj 11 pastrojn; germanaj regopovoj deklaris, de vilaĝa distrikto Bydgoski estas libera de judoj - el raporto de la estro de Einsatzkommando 16: Pola intelektularo, kiu ankoraŭ povus esti aparte aktiva, en Bydgoszcz jam ne ekzistas; du tagojn post funebra ceremonio de mortigita de germanoj studento Jan Opletal, dum kiu okazis protestoj kontraŭ germana okupado, ordone de protektoro Konstantin von Neurath germanoj fermis ĉeĥlingvajn universitatojn, 2000 mil studentojn kaj lekciistojn de la Universitato de Karolo sendis al koncentrejo Sachsenhausen, kaj 9 el ili murdis - la evento fariĝis okazo por anonco de la tago kiel Internacia Tago de Studentoj kaj ĝia unua festo en 1941 en Londono; en Parizo estiĝis Ĉeĥoslovaka ekzila registaro; Baile Herculane (Rumanio): el letero de estinaj ĉefministro generalo Felicjan Sławoj Składkowski kaj vicĉefministro Eugeniusz Kwiatkowski al prezidento Władysław Raczkiewicz: Tial ni kun la tuta forto reĵetas provon de la prezidanto de ministra konsilio - (generalo Władysław Sikorski) - nomi nin "la registaro de nacia malvenko"; Kovno-Vilno: ministro pri klerigo de Litova Respubliko nomumis kuratoron de Vilna Universitato profesoron Ignas Končius, kiu post tri tagoj iĝis plenumanta devon de la rektoro
- 1940: Post soveta invado en Pollandon kaj anekso de Orientaj Limregionoj, NKVD arestis en Morusy apud Tykocin komandanton de Bjalistoka Areo de la Asocio de Armita Batalado kaj ties filian ĉefon de la Unua Komandejo - ambaŭ liberigitaj aŭguste 1941 eniris al Pola Armeo en Sovetunio; Nov-Jorko: unuafoje Jan Lechoń alsendis de Rio-de-Ĵanejro tekston por "Nowy Świat" titolitan Kia feliĉo esti polo!; Münchenbuchsee apud Berno: "Goniec Obozowy" informis pri funkciigo de universitataj tendaroj por polaj internigitaj soldatoj; en Berlino okazis renkontiĝo de Adolf Hitler kun bulgara caro Boriso la 3-a
- 1941: Germana polico pafmortigisen Varsovio 8 judojn pro memstara forlaso de loka geto; guberniestro de varsovia distrikto malpermesis al judoj resti en distriktoj de Grójec, Łowicz, Sochaczew kaj aliloke; sovetaj 49-a kaj 50-a Armeoj malhelpis germanan provon detranĉi Tula, germana 1-a Kirasita Armeo ekatakis Rostov-na-Donu, samtempe trupoj de Suda Fronto batis ĝian nordan alon
- 1942: Germana polico forveturigis de Varsovio 44 virojn al koncentrejo Aŭŝvico, al kiu alvenis laŭvica transporto de judoj el Mława; ĝendarmoj de Puławy pafmortigis en Garbów 13 personojn kaj en malliberejo en Katowice germanoj ekzekutis 9 polojn; Hitler ordonis likvidi en ĜG punarestejojn por poloj kaj labortendarojn por judoj pro oftaj liberigoj de malliberuloj flanke de Pola Rezistomovado, kaj transporti ilin al koncentrejoj aŭ aliaj pli bone gardataj punlaborejoj; Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko: apud marbordo de Alĝerio britaj aviadiloj sinkigis germanan U-Boot U-331 - 32 el 49 membroj de la skipo pereis
- 1943: Germana polico pafmorigis en Varsovio 60, kaj en Kocmyrzów (distrikto Krakowski) 10 personojn; taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo nokte de la 16-a/17-a de novembro atakis fervojliniojn inter Radom-Dęblin kaj Łuków-Terespol; Pacifika Fronto: usona destrojero USS "McKean" estis trafita per japana aviada torpedo - 64 skipanoj pereis kaj 52 soldatoj de Usona Marinfanteria Korpuso; Orienta Fronto: okcidente de Kievo trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Korosten
- 1944: Germana polico pafmortigis en Zalesie (Kujavia-Pomeria Provinco) 6 personojn pro kaŝo de partizanoj; Pola Rezistomovado: taĉmento kaj bataliono de Pola Enlanda Armeo batalis kontraŭ germanoj en arbaro de Starachowice; dua soveta okupado de Pollando: apud Otwock estis arestita komandanto de Enlanda Armeo el areo Praga pro rifuzo mobilizi siajn soldatojn al komunista 1-a Armeo de Pola Soldataro; Albanio: komunistaj partizanoj kune kun loĝantoj liberigis Tiranon de germana okupado; Juho Kusti Paasikivi iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1947: Senkomunismigo: sindikato de usonaj filmaj aktoroj enkondukis kontraŭkomunistan ĵuron pri lojaleco
- 1948: Rusa militŝipo Avrora retiriĝis de militservo kaj alvenis al loko de venonta muzeo
- 1950: Tibetano Tenzin Gyatso iĝis la 14-a Dalai-lamao transprenante plenan ĝistempan potencon kiel reganto de Tibeto en la aĝo de 15 jaroj
- 1951: Mondpremiero de la dana bildstrio Rasmus Klump
- 1953: Sakari Tuomioja iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1955: Pollando: renovigita postmilte Mariapreĝejo en Gdańsk estis konsekrita
- 1962: Oni publikigis rakonton de Aleksandr Solĵenicin Unu tago de Ivan Djenjisoviĉ en monatrevuo "Novij Mir" - unua oficiala soveta teksto pri gulago, pli frue en 1951 siajn rememorojn publikigis en Londono pola verkisto Gustaw Herling-Grudziński
- 1970: Douglas Engelbart patentigis komputilan muson
- 1972: Pola Ministerio pri Telekomunikado disponis pri enkonduko de poŝtkodoj ekde sekvonta jaro
- Diktaturo de la koloneloj:
- 1973: Grekio: en Politekniko de Ateno okupacia striko de studentoj kontraŭ estis subpremita de oficiro Dimitrios Ioanidis - 25 ĝis 200 mortfalintoj
- 1974: En la unua libera parlamenta baloto en Grekio venkis Nea Dimokratia
- 1978: Usono: Columbia Broadcasting System prezentis unusolan specialaĵon La vintrofestara specialaĵo de Star Wars - famiĝinta pro ekstreme negativa pritrakto
- 1983: En meksika subŝtato Chiapas fondiĝis Zapatista Armeo por Nacia Liberigo
- 1987: Unua volumo de la Enciklopedio de Slovenio aperis, eldonita de Slovena Akademio de Scienco kaj Arto
- 1988: Nederlando iĝis dua lando konektita al Interreto
- 1989: Senkomunismigo:
- Velura revolucio en Ĉeĥoslovakio komencita - paca manifestacio de studentoj en Prago okaze de la 50-a datreveno de studentaj manifestacioj estis brutale subpremita, kio kaŭzis ribelon kontraŭ komunisma registaro (kiu sukcesis la 29-an de decembro)
- Lasta aperigo de Televida Ĵurnalo, informa programo disaŭdigata en Pola Popola Respubliko de 1958, kiu estis ĉefa propagandilo de komunistaj regopovoj - anstataŭita de "Sciigoj"
- En Varsovio oni malmuntis monumenton al Feliks Dzerĵinskij, kunlaboranto de Lenin, kunkreinto de totalisma reĝimo en Sovetunio, bolŝevika ekzekutisto, kiu kiel ĉefo de Ĉeka estis respondeca pri multaj krimoj kontraŭ "malamikoj" de proletaro
- 1989: Muzikala fantazia filmo La marvirineto de Walt Disney aperis en kinejoj
- 1990: George H. W. Bush iĝis unua prezidanto de Usono vizitanta Pragon
- 1991: Konstitucio de Nord-Makedonio estis adoptita - post proklamo de suvereneco kaj sendependeco
- 1994: Akcioj de Renault estis enkondukitaja al borso, kadre de parta privatigo de la ĉefa franca aŭtomobil-produktanto
- 1997: Masakro de Luksoro: 62 personoj pereis en atako de islamaj batalgrupoj en la egipta Luksoro apud la templo al Hatŝepsut
- 1999: Mohamed Ghannouchi iĝis ĉefministro de Tunizio
- 2000: Janez Drnovšek refoje iĝis prezidento de Slovenio
- 2000: Akuzita pri korupto prezidento de Peruo Alberto Fujimori fuĝis al Japanio
- 2003: Arnold Schwarzenegger ekoficis kiel guberniestro de Kalifornio
- 2005: Srilanko: Mahinda Rajapaksa gajnis prezidentan balotadon
- 2009: Administrantoj de Klimata Esplor-Unuo de University of East Anglia malkovris, ke ĝiaj serviloj estis transprenitaj de retpiratoj kaj miloj da retpoŝtoj kaj dosieroj pri klimata ŝanĝo ŝtelitaj
- 2010: En Madagaskaro 74% de voĉdonantoj referendumis pri akcepto de nova konstitucio
- 2013: Tatarstano: 50 personoj pereis en aviadila akcidento dum resupreniro super la Internacia flughaveno Kazan, kondukante al retirigo de la operaci-atestilo de la fluglinio
- 2013: Giorgi Margvelaŝvili iĝis prezidento de Kartvelio
- 2018: Movado de flavaj fluoreskaj vestoj komenciĝis en Francio
- 2019: Ĉinio: en Vuhano oni konstatis unuan kazon de la Kronvirusa pandemio de 2019-2020
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 9: Vespasiano, romia imperiestro, fondinto de Flavia dinastio (m. 79)
- 1293: Filipo la 5-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (m. 1322)
- 1587: Joost van den Vondel, nederlanda dramisto kaj poeto, transirinta de remonstrantoj al katolikismo (m. 1679)
- 1612: Pierre Mignard, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (m. 1695)
- 1739: Sámuel Teleki, kanceliero de Transilvanio, fondinto de Biblioteko Teleki, (m. 1822)
- 1749: Nicolas Appert, franca inventisto okupiĝanta pri sterilizo de nutraĵoj (m. 1841)
- 1751: Johann Michael von Sailer, germana teologo, katolika pedagogo (m. 1832)
- 1755: Ludoviko la 18-a, reĝo de Francio redaktinta la Ĉarton de 1814 (m. 1824)
- 1758: Mihály Kenderesi, hungara reĝa juĝisto, verkisto (m. 1824)
- 1773: Mihály Csokonai Vitéz, hungara poeto, eminenta lirikisto post Bálint Balassi (m. 1805)
- 1788: Miĥail Ŝĉepkin, rusa aktoro, kunkreinto de la rusa teatra skolo (m. 1863)
- 1790: August Ferdinand Möbius, germana matematikisto kaj astronomo, kunfondinto de algebra geometrio kaj malkovrinto de la rubando de Möbius (m. 1868)
- 1803: Karl Eduard von Bülow, germana verkisto, patro de muzikisto Hans von Bülow (m. 1853)
- 1817: Lajos Medgyes, hungara poeto, eklezia verkisto (m. 1894)
- 1822: Emil Récsi, hungara juristo, filozofo, tradukisto, redaktoro, universitata profesoro (m. 1864)
- 1845: Árpád Gyergyai, hungara kuracisto, patro de Árpád Gyergyai (filo) (m. 1881)
- 1866: Voltairine de Cleyre, usona verkistino, feministino kaj anarkiistino (m. 1912)
- 1869: Ignotus, hungara verkisto kaj redaktoro german-juddevena (m. 1949)
- 1878: Lise Meitner, aŭstra fizikistino juddevena esplorinta radioaktivecon (m. 1968)
- 1885: Emil Arató, hungara sportkuracisto kaj redaktoro (m. 1978)
- 1887: Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo dum la dua mondmilito (m. 1976)
- 1895: Miĥail Baĥtin, rusa literatursciencisto kaj lingvisto (m. 1975)
- 1896: Lev Vygotski, soveta psikologo kaj filozofo belarus-juddevena, kiel filatelisto lernis esperanton (m. 1934)
- 1902: Eugene Paul Wigner, hungara-usona Nobelpremiita fizikisto juddevena, teoriisto pri ĉena reakcio (m. 1995)
- 1904: Salomėja Nėris, litova poetino studinta en Vytautas-Magnus-Universitato, verkinta legendon pri Eglė, la reĝino de serpentoj el prakomenco de la balta lingvaro (m. 1945)
- 1907: László Bányai, rumanihungara komunista historiisto, publicisto, rektoro, estrarano de la Ligo de Hungaraj Gelaborantoj (m. 1981)
- 1916: Péter Zsurka, hungara violonisto, profesoro (m. 1982)
- 1920: Ellis Kaut, germana verkistino kreinta koboldon Pumuckl (m. 2015)
- 1926: Mieczysław Gogacz, pola filozofo, reprezentanto de tomismo
- 1927: János Bartha, rumania hungara lingvisto, presarkunlaboranto
- 1927: András Magyari, rumanihungara historiisto (m. 2006)
- 1935: Ernő Wagner, rumania hungara historiisto (m. 1996)
- 1942: István Rosztóczy, hungara-japana kuracisto kaj mikrobiologo (m. 1993)
- 1942: Martin Scorsese, usona filmreĝisoro, aktoro kaj produktoro
- 1944: Danny DeVito, usona aktoro, reĝisoro kaj filma produktisto italdevena
- 1944: Rem Koolhaas, nederlanda arkitekto, urboplanisto kaj profesoro, gajninta Pritzker-premion
- 1950: Roland Matthes, germana rekordcela naĝisto
- 1953: Szilárd Kozma, rumania hungara poeto, verkisto, astrologo
- 1955: Selim Chazbijewicz, pola poeto, publicisto, prezidanto de Tatar-Asocio de Pollando
- 1964: Zsuzsa Csergő, rumania hungardevena usona politika sciencistino
- 1963: Jonny Jakobsen, sveda muzikisto, konata kiel Dr. Bombay
- 1966: Sophie Marceau, franca filmaktorino kaj reĝisorino, rolinta kiel Anna Karenina kaj en Somermeznokta sonĝo
- 1973: Bernd Schneider, germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo
- 1974: Leslie Bibb, usona aktorino kaj fotomodelino
- 1975: Kinga Baranowska, pola montogrimpistino kaj himalajistino, grimpinta sur naŭ montoj pli altaj ol 8 mil metroj
- 1978: Rachel McAdams, kanada filma kaj televida aktorino
- 1983: Christopher Paolini, usona fantasta verkisto, aŭtoro de libroserio pri la heroo Eragon
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 375: Valentiniano la 1-a, romia imperiestro, konkerinto de frankoj, alemanoj, skotoj kaj piktoj (n. 321)
- 594: Gregorio de Tours, episkopo, la unua historiisto pri frankoj (n. ĉ. 539)
- 680: Hilda de Whitby, katolika kaj anglikanisma sanktulino (n. ĉ. 614)
- 1231: Elizabeto de Hungario, hungara sanktulino el dinastio Arpado (n. 1207)
- 1307: Hetumo la 2-a, reĝo de Armena reĝlando en Kilikio (n. 1266)
- 1494: Johano Piko de la Mirandolo, itala tutfakulo kaj humanisto, matematikisto, astronomo, filozofo, poligloto, aŭtoro de nocio homo faber, provanta interpacigi aristotelismon kun platonismo, murdita, esperantigata de Gerrit Berveling kaj alirebla en UEA-libroservo (n. 1463)
- 1528: Jakob Wimpfeling, franca humanisto, poeto, pedagogo kaj historiografo (n. 1450)
- 1532: Tullio Lombardo, itala skulptisto kaj arkitekto (n. 1455)
- 1558: Maria la 1-a, reĝino de Anglio, filino de Katolikaj Gereĝoj (n. 1516)
- 1592: Johano la 3-a, reĝo de Svedio edziĝinta al Katarina Jogajlido (n. 1537)
- 1624: Jakob Böhme, germana ŝuisto, unua germanlingva filozofo kaj luterana mistikulo, gnostikulo, popularigata per filmo kun ĉeĥ-, german- kaj pollingvaj surskriboj (n. 1575)
- 1747: Alain René Lesage, franca verkisto kaj tradukisto el la hispana (n. 1668)
- 1750: (entombigo) Carl Theodorus Pachelbel, germana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto de baroko (n. 1690)
- 1776: James Ferguson, skota astronomo kaj mekanikisto (n. 710)
- 1789: Charlotte Stuart, angla nobelino, filino de Clementina Walkinshaw (n. 1753)
- 1796: Katerina la Granda, germandevena carino de Rusio, partopreninta en la dispartigoj de Pollando-Litovio (n. 1729)
- 1798: Ignác Batthyány, hungara rom-katolika episkopo (n. 1741)
- 1825: Zorian Dołęga Chodakowski, pola slavisto, arkeologo, etnografo kaj historiisto kontraŭfeŭda kaj kontraŭklerika (n. 1784)
- 1858: Robert Owen, brita industriisto, filantropo, socialisto (n. 1771)
- 1863: Ignác Sauer, hungara kuracisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1801)
- 1875: Erzsébet Fráter, edzino de hungara verkisto Imre Madách (n. 827)
- 1905: Adolfo, grandduko de Luksemburgo (n. 1817)
- 1917: Auguste Rodin, franca skulptisto, aŭtoro de bronza skulptaĵo La Pensanto (n. 1840)
- 1934: Joachim Ringelnatz, germana verkisto kaj kabaredisto (n. 1883)
- 1941: Ernst Udet, germana piloto kaj flug-aso (n. 1896)
- 1947: Ricarda Huch, germana verkistino, historiistino kaj filozofo (n. 1864)
- 1947: Victor Serge, belga verkisto kaj anarkiisto (n. 1890)
- 1949: Albert Márkos, hungara lernolibroverkisto (n. 1878)
- 1959: Heitor Villa-Lobos, brazila komponisto kaj pianisto-memlernanto, la plej fama en Sudameriko (n. 1887)
- 1968: Wilhelm Lehmann, germana-venezuela verkisto (n. 1882)
- 1973: Mirra Alfassa, franca okultistino de judturka deveno, spirita partnerino de filozofo kaj jogano Sri Aŭrobindo, kies aŝramon kaj Aŭrorurbon fondis (n. 1878)
- 1977: György Bretter, hungara filozofo, eseisto, kritikisto (n. 1932)
- 1987: Imre Pál Erdős, rumania hungara pentristo juddevena (n. 1916)
- 1990: Robert Hofstadter, usona Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la strukturo de nukleonoj (n. 1915)
- 1994: Boris Tokarev, rusa-soveta esperantisto, fakdelegito pri kemio kaj literaturo, dumviva membro de UEA kaj de Rusia Esperantista Unio, aŭtoro de esperantlingva sciencfikcia romano Ardes, publikiganta i.a. en "La Suda Stelo" kaj "Norda Prismo", enestanta en Esperanta Antologio (n. 1927)
- 2000: Louis Néel, franca Nobelpremiita fizikisto, esploristo de feromagnetismo kaj antiferomagnetismo (n. 1904)
- 2006: Ferenc Puskás, hungara futbalisto, sturmanto, kapitano de orteamo (n. 1927)
- 2007: György Nonn, hungara juristo, politikisto (n. 1918)
- 2008: Wiktor Poliszczuk, ortodoksa ukraino, kanada politikologo kaj ĵurnalisto pol-ukraindevena esploranta genocidon de poloj dum la Galicia-Volinia masakro, distingita per Polonia Mater Nostra Est (n. 1925)
- 2012: Apollónia Kovács, hungara aktorino kantistino (n. 1926)
- 2013: Doris Lessing, angla Nobelpremiita komunista verkistino (n. 1919)
- 2015: Rahim Moeini Kermanŝahi, irana poeto kaj kantaŭtoro (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de
- Sankta Elizabeto de Hungario, reĝidino kaj monaĥino
- Gregorio de Tours, episkopo kaj kronikisto
- Hilda de Whitby, benediktanino
- Hugo de Lincoln, angla episkopo
- Internacia Studento-Tago memoriganta sange subpremitan manifestacion de ĉeĥoslovakaj studentoj kontraŭ germana-nazia agreso el 1939 - la festo celebrata iniciate de Eŭropa Studenta Forumo
- Monda Tago de Frunaskito (de 2012 iniciate de Eŭropa Fondaĵo favore al Zorgado pri Ĵusnaskitoj)
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 17-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.