Saltu al enhavo

Friedrich Vordemberge-Gildewart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Vordemberge-Gildewart
Persona informo
Friedrich Vordemberge-Gildewart
Naskiĝo 17-an de novembro 1899 (1899-11-17)
en Osnabrück
Morto 19-an de decembro 1962 (1962-12-19) (63-jaraĝa)
en Ulm
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio
Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
universitata instruisto
dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1919–1962 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Vordemberge-Gildewart (originale Friedrich Vordemberge; 17-a de novembro 1899, Osnabrück - 19-a de decembro 1962, Ulm) estis germana grafikisto, pentristo, kaj skulptisto. Lia verkaro estas markita de plurspececo. Li verkis ne nur pentraĵojn, sed ankaŭ reliefojn, kolaĝojn, kaj fotmuntaĵojn. Krome li aktivis kiel tipografiisto, pentristo de teatroj kaj scenejoj, meblodezajnisto, kaj internarkitekturisto. Lia heredaĵo, konsistanta el artaĵoj, skribaj kaj fotaj dokumentoj, kaj persona biblioteko, situas de post 1997 en la Muzeo Wiesbaden.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vordemberge-Gildewart estis unu el la plej fruaj pentristoj, kiuj faris tutan karieron en abstraktismaj stiloj, kaj partoprenis en la movado De Stijl.[1] Post la ekspozicio farita en Germanujo en 1927 de Kazimir Maleviĉ, la rusa majstro de suprematismo, li interesiĝis pri ties stilo kaj inkludis frape rekoneblajn suprematismajn formojn en kelkaj siaj verkoj dum la venontaj jaroj (Komponaĵoj num. 45, 57, 61). En Komponaĵo num. 100, verkita en 1935, li pli originale modifis la klasikan Maleviĉ-an kvadraton, pentrante nur ĝian kadran limlinion, kaj kombinis ĝin kun senfina bendo karaktera de El Lisickij.[2] La nazia reĝimo taksis liajn verkojn degenerinta arto, pro kio li fuĝis en Nederlandon de 1937 ĝis 1954.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friedrich Vordemberge-Gildewart. Glossary. The Tate. Alirita 2006-07-31.
  2. Nakov, Andréi. 2007. Kazimir Malewicz: Le peintre absolu. Paris: Thalia Edition. 223.