Grafiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Grafikaĵo scienctema (fisio])

Grafiko estas arto videble prezenti objektojn per desegnaj linioj sur surfaco, kiel muro, kanvaso, ekrano, paperoŝtono por komercmarki, informi, ilustri aŭ distri. Ekzemploj estas fotoj, desegnaĵoj, sciencaj grafikaĵoj, nombroj, literoj, simboloj, mapoj, k.t.p. Grafikado ofte kombinas tekstojn, ilustraĵojn kaj kolorojn.

Grafiko povas esti funkci- aŭ arto-cela. Ĝi povas fonti el imago aŭ reprezenti ion efektive ekzistantan. Ĉi lasta eblo povas realiĝi ekzemple en registraĵo, kiel foto, aŭ en interpreto de sciencisto por rimarkigi specifajn trajtojn, aŭ de artisto (en kies laboro la distingo disde imagfonta grafiko povas esti malfacila).

Oni nomas grafikaĵoj interalie sciencajn desegnaĵojn, utilaj por teknikaj kaj sciencaj celoj kaj prezentantaj fenomenojn aŭ iliajn abstraktajn rilatojn per geometriaj figuroj (skaloj, kurblinioj kc): grafikaĵo pri varioj de temperaturo, trafiko, kc. diagramo, skemo.

Laŭ Francisko Azorín grafiko estas Reproduktado de io per linioji, per figuroj; ewsprimado de ideo, statistiko, kalkulo, per linioij.[1] Li indikas etimologion el greka grafikos (bildita, skribita) kaj el tie la latina graphicus,[2] kaj li aldonas terminojn Kalkulografiko, metodografiko, reprezentografiko.[3]

Grafikistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 84.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.