Ulm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de ULM rigardu en ULM.


Ulm
Blazono
Ulm (Germanio)
Ulm (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • universitata urbo • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • ĉefregioncentro • doubled population centers • urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • Libera regna urbo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Tübingen
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0731,
07304 (Ermingen), 07305 (Eggingen, Einsingen, Donaustetten, Gögglingen), 07346 (Unterweiler)
Poŝtkodo 89073–89081,
89160 (Himmelweiler)
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7900 (ĝis 1993)
Aŭtomobila kodo UL
Oficiala Municipokodo 08421000
NUTS DE144
LOCODE DE ULM
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 17 pliaj urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Gunter Czisch
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
89073 Ulm
Demografio
Loĝantaro 128928 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 24′ N, 9° 59′ O (mapo)48.398419.99155Koordinatoj: 48° 24′ N, 9° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 533 m
Areo 118,69 km²
Oficiala retejo https://www.ulm.de/
vdr

Ulm estas universitata urbo en la germania federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi estas la administra sidejo de la distrikto Alb-Donau (Ĵuraso-Danubo), sed ne apartenas al ties teritorio, sed konsistigas eksterdistriktan urbon ene de la distriktaro Tübingen. Krome ĝi estas parto de la regiono Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario.

la urbodomo

Ulm havas 120 000 loĝantojn. Ĝi situas je rivero Danubo kaj Iller, kiu tie konsistigas la orientan limon de Baden-Virtembergo. Tamen Ulm ne situas rande de sia alemana lingvo-regiono, ĉar ankaŭ la bavaria provinco Ŝvabio, aliflanke de la rivero, estas alemana.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Ulm havas unu el la plej simplaj imageblaj blazonoj: Ŝildon, kiu supre estas nigra kaj sube blanka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Batalo de Ulm la 16an–19an de Oktobro 1805 estis serio de bataletoj, fine de la Kampanjo de Ulm, kiu permesis al Napoleono Bonaparte kapti tutan Aŭstrian armeon estre de la komando de Karl Freiherr Mack von Leiberich ŝanĝe al minimumaj perdoj kaj devigi ĝin kapitulaci ĉe Ulm.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ulm ne havas oficialan ĝemelurbon. De 1986 tamen ekzistas privata ĝemeleca asocio, kiu flegas kontaktojn al la urbo Jinotega en Nikaragvo.

la katedralo de Ulm

Katedralo[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefartikolon: Katedralo de Ulm

La gotika katedralo de Ulm havas la plej altan preĝejan turon en la mondo, ĝi altas 161,53 metrojn.

La katedralo (nun protestanta) estis fondita la 30-an de junio 1377, ĉar tiutempe ne ekzistis kristana preĝejo ene de la urbaj muroj. La konstruado daŭris longe; je la oficiala inaŭguro kaj konsekrado en 1405 ĝi neniel estis preta, sed nur kovrita de provizora tegmento. Jam la tiama konstruestro, Ulrich Ensinger, projektis turon 150 metrojn altan. Sed en 1543, post la konvertiĝo de Ulm al protestantismo, la turo atingis nur ĉirkaŭ 100 metrojn.

La finkonstruado de la turo okazis nur inter 1885 kaj 1890. La turo estas vizitebla kaj donas belan vidon al la urbo.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ:

Esperanto en Ulm[redakti | redakti fonton]

El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1970 kaj la 3-a de januaro 1971 la 14-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Ulm kaj pritraktis la temon "La rolo de la specife mallonga filmo". Ekde 1983 ekzistas la Esperantogrupe "Germana Internacia Societo Ulm/Neu-Ulm", kiu kunvenas regule vendrede vespere je la sepa kaj duono. La grupo organizis la SAT-kongreson en najbareco kaj eldonis la libron "La Zamenhofstrato". La grupon GIS gvidas Michael J. Scherm-Markow kaj Gerald Grupp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]