Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 (Germanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poŝtkodoj en Germanio, Postleitzahl (pluralo Postleitzahlen, mallongigo PLZ), konsistas nuntempe el kvin ciferoj kiuj indikas la larĝan zonon (unuaj du ciferoj) kaj la poŝtdistrikton (lastaj tri ciferoj). La aktuala sistemo estis enkondukita je la 1-a de julio 1993. Por serĉi nunan germanan poŝtkodon: Deutsche Post.

Antaŭ la reunuiĝo de Germanio, kaj Federacia Respubliko Germanio (ekde 1962) kaj Germana Demokratia Respubliko (ekde 1965) uzis kvarciferajn poŝtkodojn. Okcidenta Germanio en sia numeraro antaŭvidis ciferojn por orienta Germanio (1001-1999, 2500-2999, 3600-3999 kaj 9000-9999), la numeraro de orienta Germanio uzis ĉiujn ciferojn kaj ne antaŭvidis eblan integrigon de la okcidenta landoparto. Dum la unuaj monatoj post la ŝtata reunuiĝo, provizore pluuziĝis la du antaŭaj sistemoj, nur ke forfalis la du naciaj kodoj, kaj anstataŭe uziĝis komenca litero "W" (okcidento) kaj "O" (oriento): do D-2000 Hamburg iĝis D-W-2000 Hamburg, DDR-2000 Neubrandenburg iĝis D-O-2000 Neubrandenburg. En julio 1993 oficialiĝis unueca nova poŝtkodaro: Tamen oni ne uzis la antaŭpreparitan okcidentan sistemon, sed anstataŭe instalis novan kodaron, unuflanke por pli libere adapti la numeraron al la ŝanĝiĝintaj strukturaj bezonoj de la nacia poŝto, kaj aliflanke por ne doni la impreson ke "la oriento plian fojon devas adaptiĝi al la okcidento", ke "oriente ŝangiĝu ĉio, okcidente nenio".

Poŝtkodoj en Okcidenta Germanio de 1962 ĝis 1993[redakti | redakti fonton]

En la sekva listo menciiĝas nur la ĉefaj urboj, centroj de "poŝtkodaj regionoj". Ĉirkaŭ la centraj urboj grupiĝis komunumoj de similaj poŝtkodoj: ekzemple 6101 estis la kodo de Roßdorf (apud Darmstadt), dum 6100 estis tiu de la proksima granda urbo Darmstadt.

Poŝtkodo Urbo Poŝtkodo Urbo
1000 Berlino
2000 Hamburgo 6000 Frankfurto ĉe Majno
2100 Hamburgo 6100 Darmstadt
2200 Elmshorn 6200 Wiesbaden
2300 Kijlo 6300 Gießen
2400 Lubeko 6400 Fulda
2500 --¹ 6500 Majenco
2600 --¹ 6600 Saarbrücken
2700 --¹ 6700 Ludwigshafen
2800 Bremeno 6800 Mannheim
2900 Oldenburgo 6900 Hajdelbergo
3000 Hanovro 7000 Stutgarto
3100 Celle 7100 Hajlbrono
3200 Hildesheim 7200 Tuttlingen
3300 Braunschweig 7300 Esslingen am Neckar
3400 Göttingen 7400 Tübingen
3500 Kaselo 7500 Karlsruhe
3600 --¹ 7600 Offenburg
3700 --¹ 7700 Singen (Hohentwiel)
3800 --¹ 7800 Freiburg
3900 --¹ 7900 Ulm
4000 Duseldorfo 8000 Munkeno
4100 Duisburg 8100 Garmisch-Partenkirchen
4200 Oberhausen 8200 Rosenheim
4300 Essen 8300 Landshut
4400 Münster 8400 Regensburg
4500 Osnabrück 8500 Nurenbergo
4600 Dortmund 8600 Bamberg
4700 Hamm 8700 Würzburg
4800 Bielefeld 8800 Ansbach
4900 Herford 8900 Augsburg
5000 Kolonjo
5100 Aachen
5200 Siegburg
5300 Bonn
5400 Koblenco
5500 Treviro
5600 Wuppertal
5700 ---
5800 Hagen
5900 Siegen

¹ Tiu kodo en 1961 estis antaŭfiksita por Orienta Germanio.

Poŝtkodoj en Orienta Germanio de 1965 ĝis 1993[redakti | redakti fonton]