Gotha
Gotha | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 99867 [+] | ||
Retpaĝaro | www.gotha.de [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 733 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 657 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 57′ N, 10° 43′ O (mapo)50.94888888888910.718333333333Koordinatoj: 50° 57′ N, 10° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 300 m [+] | ||
Areo | 69,58 km² (6 958 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Gotha [go:ta], esperantigite ankaŭ Gotao, estas urbo en la germana federacia lando Turingio. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 45 419 loĝantojn.
Faktoj[redakti | redakti fonton]
- Situo: 50°57' NO, 10°41' OR
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Historio[redakti | redakti fonton]
Unue menciita estis Gotha en 775 sub la nomo villa Gotaha. Tiam Karolo la 1-a donacis la lokon al la Abatejo Hersfeld. Inter 1180 kaj 1190 ĝi fariĝis urbo.
En la 15-a kaj la 16-a jarcento la loĝantoj komercadis ĉefe per greno, produktoj arbaraj kaj izatido.
Ekde 1572 la urbo apartenis al la Duklando Saksio-Koburgo, dum 1640-1918 tie ĉi rezidis la dukoj de Saksio-Gotha. Gotha famiĝis dum jarcentoj pro sia lernejo Gymnasium illustre. En 1798 okazis en Gotao la Unua astronoma kongreso eŭropa. Fama estas ankaŭ la multo da imponaj vilaoj, ekz. de Vilao Kuhnreuter.
Historio industria[redakti | redakti fonton]
En 1767 malfermiĝis la fabrikoj de porcelanaĵoj. En 1785 Justus Perthes fondis eldonejon geografian, kiu baldaŭ ekfamiĝis, kaj en kiu aperis fine de 1879 ankaŭ la mondkonata romano Heidi de la svisa verkistino Johanna Spyri. Finiĝas en Gotao la arkitektura majstroverko Leinakanalo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Sudokcidente de la urbo troviĝas la montaro Boxberg kiu servas kiel ripozumaero.
Politikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- En 1875 unuiĝis - post la akcepto de la t.n. Programo de Gotha - en la gastejo Tivoli maldekstraj partioj de Bebel/Liebknecht kaj de Lasalle.
- En 1917 fondiĝis tie ĉi la Sendependa Socialdemokrata Partio de Germanio (Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands - USPD).
- La 7-an de aprilo 1946 unuiĝis en Gotha la landaj organizoj de la Komunista Partio de Germanio kaj de la SPD kaj nome ŝanĝiĝis en Socialistan Unuecan Partion de Germanio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands. Ĉeestis kaj Wilhelm Pieck kaj Otto Grotewohl.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kunstforum
- Aŭgustenana kirko
- Burĝa turo
- Cranach-domo kun Wasserkunst
- Ĉeftombejo de Gotha
- Ĝardendomo Frankenberg
- Hipodromo Boxberg
- Kastelo Friedenstein
- Kastelo Friedrichsthal kun oranĝerio
- Kastelo Mönchshof (Siebleben)
- Kastelparko Gotha
- Kirko Sankta Bonifaco, katolika
- Leinakanalo
- Muzeo pri asekuroj
- Oranĝerio de Gotha
- Popoldomo Zum Mohren, pereinta
- Preĝejo frederika
- Tekasteleto
- Tivoli (Gotha)
- Tombejo malnova (spuroj)
- Tombejo meza de Gotha
- Tombejo supra de Gotha
- Urbodomo malnova
- Vintra palaco/biblioteko
- Zoologia ĝardeno de Gotha
- Rondiro Juda vivo en Gotha
Gravuloj rilataj al la urbo[redakti | redakti fonton]
- Abba Gregorius, leksikografo
- Adolf Stieler, geografo kaj kartografo
- Albert von Bamberg, gimnaziestro
- Alwin Langenhan, asekurkompaniulo
- Andreas Kieling, reĝisoro
- August Petermann, kartografo
- August Wilhelm Iffland, aktoro
- Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen), duko
- Carl Christian Friedrich Glenck, entreprenisto
- Caspar Hofmann, kuracisto kaj profesoro
- Caspar Schmalkalden, kartografo
- Conrad Ekhof, teatrulo
- Dirk Kollmar, bierfaristo kaj sportklubprezidanto
- Eduard Adolf Jacobi, lernejestro
- Ernesto la 1-a, duko
- Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), duko
- Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), duko
- Ernst Anding, astronomo
- Ernst Friedrich von Schlotheim, paleobotanikisto
- Ernst Wilhelm Arnoldi, ekonomipolitikisto
- Friederike Bognár, aktorino
- Friedrich Adolf Wandersleb, muzikisto
- Friedrich August Ukert, geografo kaj historiisto
- Friedrich Christoph Perthes, eldonisto
- Friedrich Jacobs, filologo
- Friedrich Melchior Grimm, verkisto
- Friedrich Wilhelm Gotter, verkisto
- Gustav Adolf von Gotter, diplomato
- Hans Adam von Studnitz, teatra intendanto
- Hans Dominik, verkisto
- Heinrich Credner, geologo
- Henriko (Saksio-Römhild), duko
- Herrmann Julius Meyer, eldonisto
- Hugo Mairich, inĝeniero
- János Ferenc Zách, astronomo
- Joachim Marquardt, filologo kaj lernejestro
- Johann Adolph Jacobi, predikisto
- Johann Andreas Danz, orientalisto
- Johann Erhard Straßburger, arkitekto
- Johann Franz Buddeus, teologo
- Johann Georg August Galletti, instruisto
- Johann Gottfried Geißler, lernejestro kaj bibliotekisto
- Johann Heinrich Möller, orientalisto
- Johann Ludwig Böhner, komponisto kaj pianisto
- Johann Michael Heusinger, teologo kaj historiisto
- Joseph Kürschner, eldonisto
- Joseph Meyer, eldonisto
- Julius Hopf, juristo
- Julius von Plänckner, regimentestro
- Justus Perthes, eldonisto
- Karl Ernst Georges, filologo kaj instruisto
- Kurd Laßwitz, verkisto
- Ludwig Bohnstedt, arkitekto
- Luise Dorothea (Sachsen-Meiningen), dukino
- Max Wagner, komponisto
- Nikolaus Gromann, arkitekto
- Otto Liebetrau, urbestro
- Paul Stegmüller, arkitekto
- Pauline Gotter
- Peter Andreas Hansen, astronomo
- Rudolph Zacharias Becker, eldonisto kaj verkisto
- Sigrid Damm, literaturfakulino
- Valentin Rost, instruisto
- Wilhelm Pertsch, orientalisto
- Wolf Christoph Zorn von Plobsheim, arĥitekto
Gotha kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]
En la 1909-a jaro okazis en Gotha la 4-a Germana Esperanto-Kongreso. Kable aŭdeblas en Gotha Turingio Internacia, la ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Saksio-Koburgo kaj Gotao (lando)
- Saksio-Koburgo kaj Gotao (dinastio)
- Distrikto Gotha
- Turingia Arbarfervojo
- Muzeaj Leonoj
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Bildkarto okaze de la 4-a Germana Esperanto-kongreso en Gotha
- Oficiala retejo
- Retejo angla
- Tramo en Gotha
- Oficiala retejo de la distrikto Gotha
|